↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 31

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Faru venĝon pro
la Izraelidoj sur la Midjanidoj; kaj poste alkolektiĝu al via
popolo. 3 Kaj Moseo ekparolis al la popolo, dirante: Armu inter
vi virojn por milito, ke ili iru kontraŭ Midjan, por fari venĝon
de la Eternulo sur Midjan. 4 Po mil el tribo, el ĉiuj triboj de
Izrael, sendu en militon. 5 Kaj oni eligis el la miloj de la
Izraelidoj, po mil el ĉiu tribo, dek du mil armitojn por milito.
6 Kaj Moseo sendis ilin, po mil el tribo, en militon, ilin kaj
Pineĥason, filon de la pastro Eleazar, en militon, kaj la sanktaj
vazoj kaj alarmaj trumpetoj estis en lia mano. 7 Kaj ili militis
kontraŭ Midjan, kiel la Eternulo ordonis al Moseo, kaj ili
mortigis ĉiujn virseksulojn. 8 Kaj la reĝojn de Midjan ili
mortigis inter la aliaj mortigitoj: Evin, Rekemon, Curon, Ĥuron,
kaj Reban, la kvin reĝojn de Midjan, kaj Bileamon, filon de Beor,
ili mortigis per glavo. 9 Kaj la Izraelidoj prenis en
malliberecon la virinojn Midjanajn kaj iliajn infanojn; kaj ĉiujn
iliajn brutojn kaj ilian tutan posedaĵon kaj havon ili rabis. 10
Kaj ĉiujn iliajn urbojn en iliaj lokoj de loĝado kaj ĉiujn iliajn
kastelojn ili forbruligis per fajro. 11 Kaj ili prenis la tutan
kaptitaĵon kaj rabitaĵon, kiel la homojn, tiel ankaŭ la brutojn.
12 Kaj ili venigis al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la
komunumo de la Izraelidoj la kaptitojn kaj la prenitaĵon kaj la
rabitaĵon en la tendaron sur la stepoj de Moab apud la Jeriĥa
Jordan.

13 Kaj eliris Moseo kaj la pastro Eleazar kaj ĉiuj estroj de la
komunumo renkonte al ili ekster la tendaron. 14 Kaj Moseo
ekkoleris kontraŭ la militestroj, la milestroj kaj centestroj,
kiuj venis el la milito. 15 Kaj Moseo diris al ili: Vi lasis vivi
ĉiujn virinojn! 16 Jen ili estis ja por la Izraelidoj, laŭ la
vortoj de Bileam, instigo por deturniĝi de la Eternulo al Peor;
kaj pro tio estis ja la punfrapado en la komunumo de la Eternulo.
17 Kaj nun mortigu ĉiun virseksan infanon; kaj ĉiun virinon, kiu
ekkonis viron sur kuŝejo de viro, mortigu. 18 Sed ĉiun infanon
virinseksan, kiu ne ekkonis kuŝejon de viro, lasu viva por vi. 19
Kaj vi restu ekster la tendaro dum sep tagoj; ĉiu el vi kaj viaj
kaptitoj, kiu mortigis homon, kaj ĉiu, kiu ektuŝis mortigiton,
pekpurigu sin en la tria tago kaj en la sepa tago. 20 Kaj ĉiun
veston kaj ĉiun objekton el felo kaj ĉion faritan el kapra lano
kaj ĉiun lignan vazon pekpurigu. 21 Kaj la pastro Eleazar diris
al la militistoj, kiuj iris en la militon: Tio estas la leĝa
instrukcio, kiun la Eternulo ordonis al Moseo: 22 Nur oron,
arĝenton, kupron, feron, stanon, kaj plumbon, 23 ĉion, kio povas
iri en fajron, trairigu tra fajro, kaj ĝi estos pura, tamen per
puriga akvo oni ĝin pekpurigu; ĉion, kio ne povas iri en fajron,
trairigu tra akvo. 24 Kaj lavu viajn vestojn en la sepa tago kaj
fariĝu puraj, kaj poste vi povas veni en la tendaron.

25 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 26 Kalkulu la
kvanton de la prenita kaptitaĵo, kiel de la homoj, tiel ankaŭ de
la brutoj, vi kaj la pastro Eleazar kaj la estroj de la familioj
de la komunumo. 27 Kaj dividu la prenitaĵon po duono inter tiuj,
kiuj partoprenis en la milito kaj iris batali, kaj inter la tuta
komunumo. 28 Kaj prenu imposton por la Eternulo de la militistoj,
kiuj iris batali, po unu animo el kvincent, kiel el la homoj,
tiel el la bovoj kaj el la azenoj kaj el la ŝafoj. 29 Prenu tion
el ilia duono, kaj donu al la pastro Eleazar, kiel oferdonon por
la Eternulo. 30 Kaj el la duono, apartenanta al la Izraelidoj,
prenu po unu kaptito el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaŭ el
la bovoj, el la azenoj, kaj el la ŝafoj, el ĉiuj brutoj, kaj donu
ilin al la Levidoj, kiuj plenumas la oficojn en la tabernaklo de
la Eternulo. 31 Kaj faris Moseo kaj la pastro Eleazar, kiel la
Eternulo ordonis al Moseo. 32 Kaj la kvanto de la kaptitaĵo, krom
la rabitaĵo, kiun rabis la militistoj, estis: da ŝafoj sescent
sepdek kvin mil; 33 kaj da bovoj sepdek du mil; 34 kaj da azenoj
sesdek unu mil; 35 kaj da homoj, el virinoj, kiuj ne ekkonis
kuŝejon de viro, la nombro de ĉiuj estis tridek du mil. 36 La
duono, la parto de tiuj, kiuj iris en la militon, estis: da ŝafoj
tricent tridek sep mil kvincent; 37 kaj la tributo por la
Eternulo estis el la ŝafoj sescent sepdek kvin; 38 kaj da bovoj
estis tridek ses mil, kaj el ili la tributo al la Eternulo sepdek
du; 39 kaj da azenoj estis tridek mil kvincent, kaj el ili la
tributo al la Eternulo sesdek unu; 40 kaj da homoj estis dek ses
mil, kaj el ili la tributo por la Eternulo tridek du animoj. 41
Kaj Moseo donis la tributon, la oferdonon por la Eternulo, al la
pastro Eleazar, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 42 Kaj el la
duono, apartenanta al la Izraelidoj, kiun apartigis Moseo de la
viroj, kiuj militis 43 (kaj la duono, apartenanta al la komunumo,
estis: da ŝafoj tricent tridek sep mil kvincent, 44 kaj da bovoj
tridek ses mil, 45 kaj da azenoj tridek mil kvincent, 46 kaj da
homoj dek ses mil)-- 47 Kaj Moseo prenis el la duono, apartenanta
al la Izraelidoj, unu prenitaĵon el kvindek, kiel el la homoj,
tiel ankaŭ el la brutoj, kaj li donis ilin al la Levidoj, kiuj
plenumas oficojn en la tabernaklo de la Eternulo, kiel la
Eternulo ordonis al Moseo. 48 Kaj aliris al Moseo la estroj de la
miloj da militistoj, la milestroj kaj la centestroj; 49 kaj ili
diris al Moseo: Viaj servantoj kalkulis la militistojn, kiuj
estis komisiitaj al ni, kaj mankas el ili neniu; 50 tial ni
alportas oferon al la Eternulo, kion ĉiu el ni trovis, orajn
vazojn, ĉenetojn, braceletojn, ringojn, orelornamojn, kaj
kolringojn, por pekliberigi niajn animojn antaŭ la Eternulo. 51
Kaj Moseo kaj la pastro Eleazar prenis de ili la oron en la formo
de diversaj objektoj. 52 Kaj la kvanto de la tuta oro oferdona,
kiun ili oferdonis al la Eternulo, estis dek ses mil sepcent
kvindek sikloj de la milestroj kaj de la centestroj. (53 Ĉar la
militistoj rabis ĉiu por si.) 54 Kaj Moseo kaj la pastro Eleazar
prenis la oron de la milestroj kaj centestroj, kaj alportis ĝin
en la tabernaklon de kunveno, kiel memorigaĵon de la Izraelidoj
antaŭ la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →