↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 30

1 Kaj Moseo ekparolis al la tribestroj de la Izraelidoj, dirante:
Jen kion ordonis la Eternulo: 2 Se iu faros sanktan promeson al
la Eternulo aŭ ĵuros ĵuron, ligante sian animon, li ne rompu sian
vorton, sed konforme al ĉio, kio eliris el lia buŝo, li faru. 3
Kaj se virino faros sanktan promeson al la Eternulo aŭ ligos sin
en la domo de sia patro, en sia juneco, 4 kaj ŝia patro aŭdos
ŝian promeson, kaj la ligon, kiun ŝi metas sur sian animon, kaj
ŝia patro silentos pri tio; tiam valoras ĉiuj ŝiaj promesoj, kaj
ĉiu ligo, kiun ŝi metis sur sian animon, valoras. 5 Sed se ŝia
patro malpermesos al ŝi en la tago, kiam li aŭdis, tiam ĉiuj ŝiaj
promesoj kaj ĉiuj ŝiaj ligoj, per kiuj ŝi ligis sian animon, ne
valoras; kaj la Eternulo pardonos al ŝi, ĉar ŝia patro
malpermesis al ŝi. 6 Se ŝi fariĝos edzino, kaj sur ŝi estos ŝiaj
promesoj, aŭ vorto, kiu elglitis el ŝia buŝo kaj ligis ŝian
animon, 7 kaj ŝia edzo aŭdos, kaj li silentos en la tago, kiam li
aŭdis; tiam valoras ŝiaj promesoj, kaj ŝiaj ligoj, per kiuj ŝi
ligis sian animon, valoras. 8 Sed se en la tago, kiam ŝia edzo
aŭdis, li malpermesas al ŝi, tiam li neniigas ŝian promeson, kiu
estas sur ŝi, kaj tion, kio elglitis el ŝia buŝo kaj per kio ŝi
ligis sian animon; kaj la Eternulo pardonos al ŝi. 9 La promeso
de vidvino kaj de eksedzino, ĉio, per kio ŝi ligis sian animon,
valoras sur ŝi. 10 Se virino en la domo de sia edzo faris sanktan
promeson aŭ per ĵuro metis ligon sur sian animon, 11 kaj ŝia edzo
aŭdis kaj silentis, ne malpermesis al ŝi; tiam valoras ĉiuj ŝiaj
promesoj, kaj ĉiu ligo, kiun ŝi metis sur sian animon, valoras.
12 Sed se ŝia edzo neniigis ilin en la tago, kiam li aŭdis; tiam
ĉio, kio eliris el ŝia buŝo, ŝiaj promesoj kaj la ligoj de ŝia
animo, ne valoras: ŝia edzo ilin neniigis; kaj la Eternulo
pardonos al ŝi. 13 Ĉiun promeson kaj ĉiun ligiĝon per ĵuro fari
premon al sia animo ŝia edzo povas valorigi aŭ ŝia edzo povas
neniigi. 14 Se ŝia edzo silentis tagon por tago, tiam li
valorigas ĉiujn ŝiajn promesojn, aŭ ĉiujn ligiĝojn, kiuj estas
sur ŝi, li valorigas; ĉar li silentis en la tago, kiam li aŭdis.
15 Kaj se li neniigis ilin, post kiam li aŭdis, tiam li prenis
sur sin ŝian kulpon. 16 Tio estas la leĝoj, kiujn la Eternulo
donis al Moseo pri la rilatoj inter edzo kaj lia edzino, inter
patro kaj lia filino en ŝia juneco en la domo de ŝia patro.

Sekva Ĉapitro →