↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 29

1 Kaj en la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu ĉe vi
sankta kunveno; faru nenian servan laboron; tago de trumpetado ĝi
estu por vi. 2 Kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odoraĵon al
la Eternulo: unu bovidon, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn
sendifektajn; 3 kaj ilian farunoferon: delikatan farunon,
miksitan kun oleo, tri dekonojn por la bovido, du dekonojn por la
virŝafo; 4 kaj po unu dekono por ĉiu el la sep ŝafidoj; 5 kaj unu
virkapron, kiel pekoferon, por pekliberigi vin; 6 krom la monata
brulofero kaj ĝia farunofero kaj la konstanta brulofero kaj ĝia
farunofero; kaj iliajn verŝoferojn laŭ ilia regularo; kiel
agrablan odoraĵon, fajroferon al la Eternulo.

7 Kaj en la deka tago de tiu sepa monato estu ĉe vi sankta
kunveno; kaj premu viajn animojn; faru nenian laboron; 8 kaj
alportu bruloferon al la Eternulo, agrablan odoraĵon: unu
bovidon, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn; sendifektaj ili
estu ĉe vi; 9 kaj ilian farunoferon: delikatan farunon, miksitan
kun oleo, tri dekonojn por la bovido, du dekonojn por la unu
virŝafo; 10 po unu dekono por ĉiu el la sep ŝafidoj; 11 unu
virkapron, kiel pekoferon, krom la pekofero de pekliberigo kaj la
konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj iliaj verŝoferoj.

12 Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato estu ĉe vi sankta
kunveno; faru nenian servan laboron, kaj festu feston al la
Eternulo dum sep tagoj; 13 kaj alportu bruloferon, fajroferon,
agrablan odoraĵon al la Eternulo: dek tri bovidojn, du virŝafojn,
dek kvar jaraĝajn ŝafidojn, sendifektaj ili estu; 14 kaj ilian
farunoferon: delikatan farunon, miksitan kun oleo, po tri dekonoj
por ĉiu el la dek tri bovidoj, po du dekonoj por ĉiu el la du
virŝafoj; 15 kaj po unu dekono por ĉiu el la dek kvar ŝafidoj; 16
kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero,
ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero.

17 Kaj en la dua tago: dek du bovidojn, du virŝafojn, dek kvar
jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 18 kaj ilian farunoferon kaj
iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la
ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; 19 kaj unu virkapron,
kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero
kaj iliaj verŝoferoj.

20 Kaj en la tria tago: dek unu bovidojn, du virŝafojn, dek kvar
jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 21 kaj ilian farunoferon kaj
iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la
ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; 22 kaj unu virkapron
pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj ĝia
verŝofero.

23 Kaj en la kvara tago: dek bovidojn, du virŝafojn, dek kvar
jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 24 ilian farunoferon kaj iliajn
verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj,
laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; 25 kaj unu virkapron pekoferan,
krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero.

26 Kaj en la kvina tago: naŭ bovidojn, du virŝafojn, dek kvar
jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 27 kaj ilian farunoferon kaj
iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la
ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; 28 kaj unu virkapron
pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj ĝia
verŝofero.

29 Kaj en la sesa tago: ok bovidojn, du virŝafojn, dek kvar
jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 30 kaj ilian farunoferon kaj
iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la
ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; 31 kaj unu virkapron
pekoferan, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia
verŝofero.

32 Kaj en la sepa tago: sep bovidojn, du virŝafojn, dek kvar
jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 33 kaj ilian farunoferon kaj
iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la
ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; 34 kaj unu virkapron
pekoferan, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia
verŝofero.

35 En la oka tago estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan
laboron; 36 kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odoraĵon
al la Eternulo; unu bovidon, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn
sendifektajn; 37 ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la
bovido, por la virŝafo, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ
la regularo; 38 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta
brulofero kaj ĝia farunofero kaj ĝia verŝofero.

39 Tion faru al la Eternulo en viaj festoj, krom viaj sanktaj
promesitaĵoj kaj viaj propravolaj donacoj, viaj bruloferoj kaj
viaj farunoferoj kaj viaj verŝoferoj kaj viaj pacoferoj. 40 Kaj
Moseo raportis al la Izraelidoj konforme al ĉio, kion la Eternulo
ordonis al Moseo.

Sekva Ĉapitro →