↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 28

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Ordonu al la
Izraelidoj kaj diru al ili: Mian oferon, Mian panon, Miajn
fajroferojn, Mian agrablan odoraĵon observu, por alportadi al Mi
en ilia tempo. 3 Kaj diru al ili: Jen estas la fajrofero, kiun vi
devas alportadi al la Eternulo: ŝafidojn jaraĝajn sendifektajn po
du en ĉiu tago, kiel konstantan bruloferon. 4 Unu ŝafidon oferu
matene, kaj la duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero; 5 kaj
dekonon de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun
kvarono de hino da elpistita oleo. 6 Tio estas la brulofero
konstanta, kia estis farata ĉe la monto Sinaj, kiel agrabla
odoraĵo, fajrofero al la Eternulo. 7 Kaj ĝia verŝofero estu po
kvarono de hino ĉe unu ŝafido; en la sanktejo vi devas verŝi la
vinon al la Eternulo. 8 Kaj la duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la
vespero; kun tia farunofero, kiel matene, kaj kun tia verŝofero
faru fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo.

9 Sed en la tago sabata du ŝafidojn jaraĝajn sendifektajn kaj du
dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun
oleo, kaj ĝian verŝoferon; 10 tio estas la brulofero de ĉiu
sabato, krom la konstanta brulofero kaj ĝia verŝofero.

11 Kaj en viaj monatkomencoj alportu bruloferon al la Eternulo:
du bovidojn kaj unu virŝafon, sep jaraĝajn sendifektajn ŝafidojn;
12 kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon,
miksitan kun oleo, por ĉiu bovido, kaj du dekonojn da delikata
faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por la unu virŝafo;
13 kaj po unu dekono da delikata faruno kiel farunoferon,
miksitan kun oleo, por ĉiu ŝafido; tio estas brulofero, agrabla
odoraĵo, fajrofero al la Eternulo. 14 Kaj iliaj verŝoferoj estu:
duono de hino da vino por bovido, kaj triono de hino por virŝafo,
kaj kvarono de hino por ŝafido. Tio estas ĉiumonata brulofero por
ĉiuj monatoj de la jaro. 15 Kaj unu virkapro, kiel pekofero al la
Eternulo, krom la konstanta brulofero, estu oferata kune kun sia
verŝofero.

16 Kaj en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato,
estas Pasko al la Eternulo. 17 Kaj en la dek-kvina tago de tiu
monato estas festo; dum sep tagoj oni manĝu macojn. 18 En la unua
tago estas sankta kunveno; faru nenian servan laboron; 19 kaj
alportu fajroferon, bruloferon al la Eternulo: du bovidojn kaj
unu virŝafon kaj sep jaraĝajn ŝafidojn; sendifektaj ili estu ĉe
vi; 20 kaj kiel ilian farunoferon alportu delikatan farunon,
miksitan kun oleo, tri dekonojn por bovido kaj du dekonojn por la
virŝafo; 21 po unu dekono alportu por ĉiu el la sep ŝafidoj; 22
kaj unu virkapron, por pekliberigi vin. 23 Krom la matena
brulofero, kiu estas konstanta brulofero, alportu tion. 24 Tiel
faru en ĉiu el la sep tagoj; tio estas manĝaĵo, fajrofero,
agrabla odoraĵo al la Eternulo; krom la konstanta brulofero oni
tion alportu kune kun ĝia verŝofero. 25 Kaj en la sepa tago estu
ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron.

26 Kaj en la tago de la unuaj fruktoj, kiam vi alportos novan
farunoferon al la Eternulo en via festo de semajnoj, estu ĉe vi
sankta kunveno; faru nenian servan laboron; 27 kaj alportu
bruloferon, kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo: du bovidojn,
unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn; 28 kaj kiel ilian
farunoferon delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn
por ĉiu bovido, du dekonojn por la unu virŝafo; 29 po unu dekono
por ĉiu el la sep ŝafidoj; 30 unu virkapron, por pekliberigi vin.
31 Krom la konstanta brulofero kaj ĝia verŝofero alportu tion;
sendifektaj ili estu ĉe vi kaj kun siaj verŝoferoj.

Sekva Ĉapitro →