↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 21

1 Kaj la Kanaanido, la reĝo de Arad, kiu loĝis en la Sudo, aŭdis,
ke Izrael venas per la vojo de Atarim; kaj li ekbatalis kontraŭ
Izrael kaj kaptis kelkajn kiel militkaptitojn. 2 Tiam Izrael
faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris: Se Vi donos ĉi
tiun popolon en mian manon, tiam mi detruos iliajn urbojn. 3 Kaj
la Eternulo elaŭskultis la voĉon de Izrael kaj fordonis la
Kanaanidojn; kaj oni pereigis ilin kaj iliajn urbojn kaj donis al
la loko la nomon Ĥorma.

4 Kaj ili elmoviĝis de la monto Hor laŭ la vojo al la Ruĝa Maro,
por ĉirkaŭiri la landon de Edom. Kaj senkuraĝiĝis la animo de la
popolo sur la vojo. 5 Kaj la popolo ekparolis kontraŭ Dio kaj
kontraŭ Moseo: Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por ke ni
mortu en la dezerto? ĉar ekzistas nek pano nek akvo, kaj al nia
animo naŭzas la mizera nutraĵo. 6 Tiam la Eternulo sendis sur la
popolon venenajn serpentojn, kaj ili mordis la popolon, kaj
mortis multe da homoj el Izrael. 7 Kaj la popolo venis al Moseo,
kaj diris: Ni pekis, parolante kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ
vi; preĝu al la Eternulo, ke Li forigu de ni la serpentojn. Kaj
Moseo preĝis pri la popolo. 8 Kaj la Eternulo diris al Moseo:
Faru al vi serpenton kupran kaj metu ĝin sur stangon; kaj ĉiu
mordita, kiu ekrigardos ĝin, restos viva. 9 Kaj Moseo faris
kupran serpenton kaj metis ĝin sur stangon; kaj se serpento
mordis iun kaj ĉi tiu ekrigardis la kupran serpenton, li restis
viva. 10 Kaj la Izraelidoj elmoviĝis, kaj starigis sian tendaron
en Obot. 11 Kaj ili elmoviĝis el Obot, kaj starigis sian tendaron
en Ije-Abarim en la dezerto, kiu estas kontraŭ Moab, en la
oriento. 12 De tie ili elmoviĝis, kaj starigis sian tendaron en
la valo de Zared. 13 De tie ili elmoviĝis, kaj starigis sian
tendaron apud tiu parto de Arnon en la dezerto, kiu estas ekster
la limoj de la Amoridoj; ĉar Arnon estas la limo de Moab, inter
Moab kaj la Amoridoj. 14 Tial estas dirite en la Libro de la
Militoj de la Eternulo:

     Vaheb en Sufa,
     Kaj la valoj de Arnon,
15   Kaj la deklivo de la valoj,
     Kiu turniĝas al la kolonio Ar
     Kaj apogiĝas al la limo de Moab.

16 Kaj de tie al Beer; tio estas tiu puto, pri kiu la Eternulo
diris al Moseo: Kunvenigu la popolon, kaj Mi donos al ili akvon.

17 Tiam kantis Izrael ĉi tiun kanton:

     Leviĝu, puto, ni kantu pri ĝi;
18   Puto, kiun fosis princoj,
     Boris eminentuloj de la popolo,
     Per la sceptro, per siaj bastonoj.

Kaj el tiu dezerto al Matana, 19 kaj el Matana al Naĥaliel, kaj
el Naĥaliel al Bamot, 20 kaj el Bamot al la valo, kiu estas sur
la kampo de Moab, ĉe la supro de Pisga, kiu estas turnita al la
dezerto.

21 Kaj Izrael sendis senditojn al Siĥon, reĝo de la Amoridoj, por
diri: 22 Mi dezirus trairi vian landon; ni ne devojiĝos sur
kampon aŭ en vinberĝardenon, ni ne trinkos akvon el puto; laŭ la
ĉefa publika vojo ni iros, ĝis ni trapasos viajn limojn. 23 Sed
Siĥon ne permesis al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Siĥon
kolektis sian tutan popolon kaj eliris kontraŭ Izraelon en la
dezerton kaj venis ĝis Jahac kaj ekbatalis kontraŭ Izrael. 24 Kaj
Izrael frapis lin per la glavo, kaj ekposedis lian landon de
Arnon ĝis Jabok, ĝis la Amonidoj; ĉar forta estis la limo de la
Amonidoj. 25 Kaj Izrael prenis ĉiujn tiujn urbojn; kaj Izrael
ekloĝis en ĉiuj urboj de la Amoridoj, en Ĥeŝbon kaj en ĉiuj ĝiaj
dependantaĵoj. 26 Ĉar Ĥeŝbon estis la urbo de Siĥon, la reĝo de
la Amoridoj, kaj li militis kontraŭ la antaŭa reĝo de Moab kaj
prenis el lia mano lian tutan landon ĝis Arnon. 27 Tial diras
alegoriistoj:

     Iru Ĥeŝbonon;
     Konstruiĝu kaj fortikiĝu la urbo de Siĥon.
28   Ĉar fajro eliris el Ĥeŝbon,
     Flamo el la urbo de Siĥon;
     Ĝi formanĝis Ar-Moabon,
     La mastrojn de la altaĵoj de Arnon.
29   Ve al vi, Moab!
     Vi pereis, ho popolo de Kemoŝ!
     Li faris el siaj filoj forkurintojn
     Kaj el siaj filinoj kaptitinojn
     De la reĝo de la Amoridoj Siĥon.
30   Ni faligis ilin; pereis Ĥeŝbon ĝis Dibon;
     Kaj ni ruinigis ilin ĝis Nofaĥ,
     Kiu estas apud Medba.

31 Kaj Izrael loĝis en la lando de la Amoridoj. 32 Kaj Moseo
sendis, por esplorrigardi Jazeron, kaj ili militakiris ĝiajn
vilaĝojn, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj tie estis. 33 Kaj ili
forturniĝis kaj ekiris laŭ la vojo al Baŝan. Tiam eliris al ili
renkonte Og, la reĝo de Baŝan, li kaj lia tuta popolo, por batali
ĉe Edrei. 34 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ne timu lin, ĉar en
vian manon Mi fordonos lin kaj lian tutan popolon kaj lian
landon, kaj vi agos kun li, kiel vi agis kun Siĥon, la reĝo de la
Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon. 35 Kaj ili venkobatis lin kaj
liajn filojn kaj lian tutan popolon, ĝis neniu restis; kaj ili
ekposedis lian landon.

Sekva Ĉapitro →