↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 20

1 Kaj venis la Izraelidoj, la tuta komunumo, en la dezerton Cin
en la unua monato; kaj la popolo ekloĝis en Kadeŝ, kaj tie mortis
Mirjam kaj estis tie enterigita. 2 Kaj ne estis akvo por la
komunumo, kaj ili kolektiĝis kontraŭ Moseo kaj Aaron. 3 Kaj la
popolo malpacis kontraŭ Moseo, kaj ili diris jene: Ho, kial ni ne
mortis tiam, kiam mortis niaj fratoj antaŭ la Eternulo! 4 Kaj
kial vi venigis la komunumon de la Eternulo en ĉi tiun dezerton,
por ke ni mortu ĉi tie kune kun niaj brutoj? 5 Kaj por kio vi
elirigis nin el Egiptujo, por venigi nin al ĉi tiu malbona loko,
kie oni ne povas semi, kie ne ekzistas figarboj nek vinberoj nek
granatoj, kaj kie ne ekzistas akvo por trinki? 6 Tiam Moseo kaj
Aaron iris de antaŭ la komunumo al la pordo de la tabernaklo de
kunveno kaj ĵetiĝis vizaĝaltere, kaj la majesto de la Eternulo
aperis al ili. 7 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 8
Prenu la bastonon kaj kunvenigu la komunumon, vi kaj via frato
Aaron, kaj parolu antaŭ iliaj okuloj al la roko, kaj ĝi donos
sian akvon; kaj vi elirigos por ili akvon el la roko, kaj vi
trinkigos la komunumon kaj ĝiajn brutojn. 9 Kaj Moseo prenis la
bastonon de antaŭ la Eternulo, kiel Li ordonis al li. 10 Kaj
Moseo kaj Aaron kunvenigis la komunumon antaŭ la rokon, kaj li
diris al ili: Aŭskultu, ho ribeluloj, ĉu el ĉi tiu roko ni
elirigu por vi akvon? 11 Kaj Moseo levis sian manon kaj frapis la
rokon per sia bastono du fojojn; kaj ekfluis multe da akvo, kaj
trinkis la komunumo kaj ĝiaj brutoj. 12 Tiam la Eternulo diris al
Moseo kaj al Aaron: Pro tio, ke vi ne kredis je Mi, por montri
Min sankta en la okuloj de la Izraelidoj, tial vi ne venigos ĉi
tiun komunumon en la landon, kiun Mi donas al ili. 13 Tio estas
la Akvo de Malpaco, ĉe kiu la Izraelidoj malpacis kontraŭ la
Eternulo kaj per kiu Li montris Sin sankta al ili.

14 Kaj Moseo sendis senditojn el Kadeŝ al la reĝo de Edom, por
diri: Tiel diras via frato Izrael: Vi scias ĉiujn malfacilaĵojn,
kiuj trafis nin; 15 niaj patroj foriris en Egiptujon, kaj ni
loĝis en Egiptujo longan tempon, kaj la Egiptoj agis malbone
kontraŭ ni kaj kontraŭ niaj patroj; 16 kaj ni ekkriis al la
Eternulo, kaj Li aŭdis nian voĉon, kaj Li sendis anĝelon kaj
elkondukis nin el Egiptujo; kaj jen ni estas en Kadeŝ, urbo ĉe la
fino de viaj limoj; 17 permesu do al ni trairi vian landon; ni ne
iros tra kampo nek tra vinberĝardeno, kaj ni ne trinkos akvon el
la putoj; laŭ la ĉefa publika vojo ni iros, ni ne flankiĝos
dekstren nek maldekstren, ĝis ni trapasos viajn limojn. 18 Sed
Edom diris al li: Vi ne trapasos min, alie mi eliros kun glavo
renkonte al vi. 19 Kaj la Izraelidoj diris al li: Laŭ la granda
vojo ni iros; kaj se ni trinkos vian akvon, mi kaj miaj brutoj,
mi pagos pro ĝi; nenio pli, sole per miaj piedoj mi trairos. 20
Sed li diris: Ne trairu. Kaj Edom elpaŝis kontraŭ lin kun popolo
multenombra kaj kun mano forta. 21 Kaj Edom ne volis permesi al
Izrael trapasi liajn limojn; kaj Izrael iris flanke de li.

22 Kaj ili elmoviĝis el Kadeŝ; kaj la Izraelidoj, la tuta
komunumo, venis al la monto Hor. 23 Kaj la Eternulo ekparolis al
Moseo kaj al Aaron sur la monto Hor, ĉe la limo de la lando
Edoma, dirante: 24 Aaron alkolektiĝu al sia popolo; ĉar pro tio,
ke vi malobeis Mian ordonon ĉe la Akvo de Malpaco, li ne venos en
la landon, kiun Mi donas al la Izraelidoj. 25 Prenu Aaronon, kaj
Eleazaron, lian filon, kaj suririgu ilin sur la monton Hor; 26
kaj deprenu de Aaron liajn vestojn, kaj surmetu ilin sur
Eleazaron, lian filon; kaj Aaron alkolektiĝu al sia popolo kaj
mortu tie. 27 Kaj Moseo faris, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili
suriris sur la monton Hor antaŭ la okuloj de la tuta komunumo. 28
Kaj Moseo deprenis de Aaron liajn vestojn, kaj surmetis ilin sur
Eleazaron, lian filon. Kaj Aaron mortis tie sur la supro de la
monto. Kaj Moseo kaj Eleazar malsupreniris de la monto. 29 Kaj la
tuta komunumo vidis, ke Aaron mortis, kaj la tuta domo de Izrael
priploris Aaronon dum tridek tagoj.

Sekva Ĉapitro →