↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 22

1 Kaj la Izraelidoj elmoviĝis, kaj haltis tendare en la stepoj de
Moab, transe de Jordan, kontraŭ Jeriĥo.

2 Balak, filo de Cipor, vidis ĉion, kion Izrael faris al la
Amoridoj. 3 Kaj Moab tre timis tiun popolon, ĉar ĝi estis
multenombra; kaj Moab ektremis antaŭ la Izraelidoj. 4 Kaj Moab
diris al la ĉefoj de Midjan: Nun tiu popolo formanĝos nian tutan
ĉirkaŭaĵon, kiel bovo formanĝas la herbon de la kampo. Kaj Balak,
filo de Cipor, estis reĝo de Moab en tiu tempo. 5 Kaj li sendis
senditojn al Bileam, filo de Beor, en Petoron, kiu estis ĉe la
Rivero, en la landon de sia popolo, por voki lin, kaj diri: Jen
popolo eliris el Egiptujo, jen ĝi kovris la vizaĝon de la tero,
kaj ĝi loĝas kontraŭ mi. 6 Nun venu do, malbenu al mi tiun
popolon, ĉar ĝi estas pli forta ol mi; eble tiam mi povos
venkobati ĝin kaj elpeli ĝin el la lando; ĉar mi scias, ke kiun
vi benas, tiu estas benita, kaj kiun vi malbenas, tiu estas
malbenita. 7 Kaj iris la plejaĝuloj de Moab kaj la plejaĝuloj de
Midjan, havante en siaj manoj la donacojn pro la sorĉado, kaj ili
venis al Bileam kaj diris al li la vortojn de Balak. 8 Kaj li
diris al ili: Tradormu ĉi tie la nokton, kaj mi donos al vi
respondon, konforme al tio, kion diros al mi la Eternulo. Kaj la
ĉefoj de Moab restis ĉe Bileam. 9 Kaj Dio venis al Bileam, kaj
diris: Kiuj estas tiuj viroj ĉe vi? 10 Kaj Bileam diris al Dio:
Balak, filo de Cipor, reĝo de Moab, sendis al mi, dirante: 11 Jen
estas la popolo, kiu eliris el Egiptujo, kaj ĝi kovris la vizaĝon
de la tero; venu do, malbenu ĝin al mi, eble tiam mi povos batali
kontraŭ ĝi kaj forpeli ĝin. 12 Tiam Dio diris al Bileam: Ne iru
kun ili; ne malbenu la popolon, ĉar ĝi estas benita. 13 Kaj
Bileam leviĝis matene, kaj diris al la ĉefoj de Balak: Iru en
vian landon, ĉar la Eternulo ne volas permesi al mi iri kun vi.
14 Kaj leviĝis la ĉefoj de Moab kaj venis al Balak, kaj diris:
Bileam ne volas iri kun ni. 15 Balak sendis plue ĉefojn, pli
grandajn kaj pli eminentajn ol tiuj. 16 Kaj ili venis al Bileam,
kaj diris al li: Tiel diris Balak, filo de Cipor: Ne rifuzu do
iri al mi; 17 ĉar mi tre honoros vin, kaj ĉion, kion vi diros al
mi, mi faros; venu do, malbenu al mi tiun popolon. 18 Sed Bileam
respondis kaj diris al la servantoj de Balak: Eĉ se Balak donos
al mi sian plenan domon da arĝento kaj oro, mi ne povas malobei
la ordonon de la Eternulo, mia Dio, farante ion malgrandan aŭ
grandan. 19 Tamen restu ĉi tie ankaŭ vi dum la nokto, kaj mi
sciiĝos, kion plue diros al mi la Eternulo. 20 Kaj Dio venis al
Bileam en la nokto, kaj diris al li: Se tiuj viroj venis, por
voki vin, leviĝu, iru kun ili, sed faru nur tion, kion Mi diros
al vi. 21 Kaj Bileam leviĝis matene kaj selis sian azeninon kaj
iris kun la ĉefoj de Moab. 
22 Kaj ekflamis la kolero de Dio pro
tio, ke li iris; kaj anĝelo de la Eternulo stariĝis sur la vojo,
por malhelpi lin. Li rajdis sur sia azenino, kaj du liaj junuloj
estis kun li. 23 Kaj la azenino ekvidis la anĝelon de la
Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en la mano,
kaj la azenino forturniĝis de la vojo kaj iris sur la kampon; kaj
Bileam ekbatis la azeninon, por returni ĝin sur la vojon. 24 Tiam
la anĝelo de la Eternulo stariĝis sur la vojeto inter
vinberĝardenoj, kie estis barilo sur unu flanko kaj barilo sur la
dua flanko. 25 Kaj la azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo,
kaj alpremis sin al la muro kaj alpremis la piedon de Bileam al
la muro; kaj li denove ĝin batis. 26 Kaj la anĝelo de la Eternulo
denove forlasis sian lokon, kaj stariĝis sur malvasta loko, kie
oni ne povas flankeniri dekstren, nek maldekstren. 27 Kiam la
azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo, ĝi kuŝiĝis sub Bileam.
Kaj ekflamis la kolero de Bileam, kaj li batis la azeninon per la
bastono. 28 Tiam la Eternulo malŝlosis la buŝon de la azenino,
kaj ĝi diris al Bileam: Kion mi faris al vi, ke vi batis min jam
tri fojojn? 29 Kaj Bileam diris al la azenino: Ĉar vi mokis min;
se mi havus glavon en mia mano, mi nun mortigus vin. 30 Kaj la
azenino diris al Bileam: Ĉu mi ne estas via azenino, sur kiu vi
rajdadis de longatempe ĝis la nuna tago? ĉu mi kutimis tiel fari
al vi? Kaj li diris: Ne. 31 Tiam la Eternulo malkovris la okulojn
de Bileam, kaj li ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan
sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano; kaj li kliniĝis,
kaj ĵetiĝis vizaĝaltere. 32 Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al
li: Kial vi batis vian azeninon jam tri fojojn? jen Mi eliris,
por malhelpi, ĉar malbona estas via vojo antaŭ Mi. 33 La azenino
ekvidis Min, kaj forturniĝis antaŭ Mi jam tri fojojn; se ĝi ne
forturniĝus de Mi, tiam Mi vin mortigus kaj ĝin Mi lasus vivi. 34
Tiam Bileam diris al la anĝelo de la Eternulo: Mi pekis, ĉar mi
ne sciis, ke Vi staras kontraŭ mi sur la vojo; nun, se tio ne
plaĉas al Vi, mi iros returne. 35 Sed la anĝelo de la Eternulo
diris al Bileam: Iru kun la viroj; sed nur tion, kion Mi diros al
vi, vi diru. Kaj Bileam iris kun la ĉefoj de Balak. 36 Kiam Balak
aŭdis, ke Bileam venis, li eliris renkonte al li ĝis tiu Moaba
urbo, kiu troviĝas ĉe la limo apud Arnon, kiu estas ĉe la fino de
la limo. 37 Kaj Balak diris al Bileam: Mi sendis ja al vi, por
voki vin; kial do vi ne iris al mi? ĉu efektive mi ne povas
honori vin? 38 Sed Bileam diris al Balak: Jen mi venis al vi;
tamen ĉu mi povas ion diri al vi? kion Dio enmetos en mian buŝon,
tion mi diros. 39 Kaj Bileam iris kun Balak, kaj ili venis al
Kirjat-Ĥucot. 40 Kaj Balak buĉis bovojn kaj ŝafojn, kaj sendis al
Bileam, kaj al la ĉefoj, kiuj estis kun li. 41 En la sekvanta
mateno Balak prenis Bileamon kaj surkondukis lin sur la altaĵojn
de Baal, kaj li ekvidis de tie la finan parton de la popolo.

Sekva Ĉapitro →