↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 19

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 2 Jen
estas la instrukcio de la leĝo, kiun la Eternulo starigis,
dirante: Diru al la Izraelidoj, ke ili venigu al vi bovinon
ruĝan, sanan, kiu ne havas difekton kaj sur kiun ne estis metita
jugo. 3 Kaj donu ĝin al Eleazar, la pastro, kaj li elkonduku ĝin
ekster la tendaron, kaj oni buĉu ĝin antaŭ li. 4 Kaj Eleazar, la
pastro, prenu iom el ĝia sango per sia fingro kaj aspergu sep
fojojn per ĝia sango en la direkto al la antaŭa parto de la
tabernaklo de kunveno. 5 Kaj oni forbruligu la bovinon antaŭ liaj
okuloj: ĝian felon kaj ĝian karnon kaj ĝian sangon kune kun ĝia
sterko oni forbruligu. 6 Kaj la pastro prenu cedran lignon kaj
hisopon kaj ruĝan lanon kaj ĵetu en la brulaĵon de la bovino. 7
Kaj la pastro lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo,
kaj poste li venu en la tendaron, kaj la pastro restos malpura
ĝis la vespero. 8 Kaj tiu, kiu ĝin forbruligis, lavu siajn
vestojn per akvo kaj banu sian korpon en akvo, kaj li restos
malpura ĝis la vespero. 9 Kaj viro pura kolektu la cindron de la
bovino kaj metu ĝin ekster la tendaro sur puran lokon, kaj ĝi
estos konservata por la komunumo de la Izraelidoj por la akvo
puriga: tio estas ofero propeka. 10 Kaj la kolektinto de la
cindro de la bovino lavu siajn vestojn, kaj li restos malpura ĝis
la vespero. Tio estos leĝo eterna por la Izraelidoj, kaj por la
fremduloj, kiuj loĝas inter ili. 11 Kiu ektuŝis la kadavron de ia
homo, tiu restos malpura dum sep tagoj; 12 li senpekigos sin per
ĝi en la tria tago kaj en la sepa tago, kaj li fariĝos pura; kaj
se li ne senpekigos sin en la tria tago kaj en la sepa tago, li
ne fariĝos pura. 13 Ĉiu, kiu ektuŝis la kadavron de homo, kiu
mortis, kaj ne senpekigos sin, tiu malpurigas la loĝejon de la
Eternulo; kaj tiu homo ekstermiĝos el inter Izrael; ĉar li ne
estas aspergita per puriga akvo, li estas malpura, lia malpureco
estas ankoraŭ sur li. 14 Jen estas la leĝo: se homo mortis en
tendo, tiam ĉiu, kiu venas en la tendon, kaj ĉio, kio troviĝas en
la tendo, estos malpura dum sep tagoj. 15 Kaj ĉiu nefermita vazo,
sur kiu ne estas kovrilo kun ŝnureto, estas malpura. 16 Kaj ĉiu,
kiu ektuŝis sur kampo glavmortigiton aŭ mortinton aŭ oston de
homo aŭ tombon, estos malpura dum sep tagoj. 17 Oni prenu por la
malpurulo iom el la cindro de la bruligita pekofero kaj verŝu sur
ĝin akvon vivan en vazon; 18 kaj viro pura prenu hisopon kaj
trempu ĝin en akvo, kaj aspergu la tendon kaj ĉiujn vazojn, kaj
la homojn, kiuj tie estis, kaj la tuŝinton de la osto aŭ de la
mortigito aŭ de la mortinto aŭ de la tombo. 19 Kaj la purulo
aspergu la malpurulon en la tria tago kaj en la sepa tago kaj
senpekigu lin en la sepa tago; kaj li lavu siajn vestojn kaj banu
sin en akvo, kaj vespere li estos pura. 20 Kaj se iu estos
malpura kaj ne senpekigos sin, tiu ekstermiĝos el inter la
komunumo, ĉar li malpurigis la sanktejon de la Eternulo: li ne
estas aspergita per puriga akvo, li estas malpura. 21 Kaj tio
estu por vi leĝo eterna. Kaj tiu, kiu aspergis per la puriga
akvo, lavu siajn vestojn; kaj la ektuŝinto de la puriga akvo
estos malpura ĝis la vespero. 22 Kaj ĉio, kion ektuŝos la
malpurulo, estos malpura; kaj la homo, kiu ektuŝis, estos malpura
ĝis la vespero.

Sekva Ĉapitro →