↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 18

1 Kaj la Eternulo diris al Aaron: Vi kaj viaj filoj kaj la domo
de via patro kune kun vi portos sur vi la kulpon pri la
tabernaklo, kaj vi kaj viaj filoj kune kun vi portos la kulpon
pri via pastrado. 2 Ankaŭ viajn fratojn, la tribon de Levi, la
genton de via patro, alproksimigu al vi; ili aliĝu al vi kaj
servu vin; kaj vi kune kun viaj filoj estos ĉe la tabernaklo de
atesto. 3 Kaj ili prizorgu la gardadon de vi kaj la gardadon de
la tuta tabernaklo; nur al la objektoj de la sanktejo kaj al la
altaro ili ne alproksimiĝu, por ke ili ne mortu, kiel ili, tiel
ankaŭ vi. 4 Ili aliĝu al vi kaj plenumu la zorgadon pri la
tabernaklo de kunveno, koncerne ĉiujn servojn en la tabernaklo;
sed laiko ne alproksimiĝu al vi. 5 Kaj plenumu la zorgadon pri la
sanktejo kaj la zorgadon pri la altaro, por ke ne estu plu kolero
kontraŭ la Izraelidoj. 6 Kaj Mi prenis viajn fratojn, la
Levidojn, el inter la Izraelidoj; donace al vi ili estas donitaj
por la Eternulo, por plenumi la servojn en la tabernaklo de
kunveno. 7 Kaj vi kune kun viaj filoj plenumu vian pastradon en
ĉio, kio koncernas la altaron, kaj tion, kio estas malantaŭ la
kurteno, kaj servu; kiel donacon Mi donas al vi la servadon de
via pastrado; sed laiko, kiu alproksimiĝos, estu mortigita.

8 Kaj la Eternulo diris al Aaron: Mi donis al vi la zorgadon pri
Miaj oferdonoj: ĉion, kion konsekras la Izraelidoj, Mi donis al
vi kaj al viaj filoj, kiel sanktan apartenaĵon per leĝo eterna. 9
Jen kio apartenas al vi el la plejsanktaĵoj, el la bruligataĵo:
ĉiu ilia ofero, kiel ĉiu ilia farunofero, tiel ankaŭ ĉiu ilia
pekofero kaj ĉiu ilia kulpofero, kiun ili donos al Mi, estas
plejsanktaĵo por vi kaj por viaj filoj. 10 Sur la plej sankta
loko manĝu tion; ĉiu virseksulo povas tion manĝi. Sankta ĝi estu
por vi. 11 Kaj jen kio apartenas al vi: iliaj donacataj oferdonoj
el ĉiuj skuoferoj de la Izraelidoj; al vi Mi donis ilin kaj al
viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per leĝo eterna; ĉiu
pura en via domo povas tion manĝi. 12 Ĉion plej bonan el oleo kaj
ĉion plej bonan el mosto kaj el greno, iliajn unuaaĵojn, kiujn
ili donas al la Eternulo, Mi fordonis al vi. 13 La unuaj
produktoj de ĉio, kio estas sur ilia tero, kiujn ili alportos al
la Eternulo, apartenas al vi; ĉiu pura en via domo povas tion
manĝi. 14 Ĉio, kio estas konsekrita en Izrael, apartenas al vi.
15 Ĉiu utermalferminto el ĉiuj vivaj estaĵoj, kiun ili alportas
al la Eternulo, kiel el homoj, tiel ankaŭ el brutoj, apartenas al
vi; tamen prenu elaĉeton pro unuenaskito el homoj, kaj ankaŭ pro
unuenaskito el malpuraj brutoj prenu elaĉeton. 16 Ilia elaĉeto
estas: post la aĝo de unu monato prenu elaĉeton laŭ via takso,
kvin siklojn da arĝento laŭ la sankta siklo, kiu konsistas el
dudek geroj. 17 Nur pro unuenaskito el bovoj aŭ pro unuenaskito
el ŝafoj aŭ pro unuenaskito el kaproj ne prenu elaĉeton: ili
estas sanktaĵo; per ilia sango aspergu la altaron, kaj ilian
sebon bruligu kiel fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo.
18 Sed ilia viando apartenas al vi; kiel la brustaĵo de skuofero
kaj la dekstra femuro, ĝi apartenas al vi. 19 Ĉiujn sanktajn
oferdonojn, kiujn alportas la Izraelidoj al la Eternulo, Mi donis
al vi kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per leĝo
eterna. Tio estas interligo de salo por eterne antaŭ la Eternulo
por vi kaj por via idaro kune kun vi. 20 Kaj la Eternulo diris al
Aaron: En ilia tero vi ne havos heredaĵon, kaj parton vi ne havos
inter ili; Mi estas via parto kaj via heredaĵo meze de la
Izraelidoj.

21 Kaj al la filoj de Levi Mi donis kiel heredaĵon dekonaĵon de
ĉio en Izrael, rekompence pro ilia servado, kiun ili faras, la
servado en la tabernaklo de kunveno. 22 Kaj la Izraelidoj ne
alproksimiĝu plu al la tabernaklo de kunveno, por ke ili ne portu
pekon kaj ne mortu. 23 Nur la Levidoj mem plenumu la servadon en
la tabernaklo de kunveno kaj portu sur si ilian pekon; leĝo
eterna tio estu en viaj generacioj; kaj inter la Izraelidoj ili
ne havos posedaĵon. 24 Ĉar la dekonaĵon de la Izraelidoj, kiun
ili alportos al la Eternulo oferdone, Mi donis al la Levidoj kiel
posedaĵon; tial Mi diris al ili, ke inter la Izraelidoj ili ne
havu posedaĵon.

25 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 26 Al la Levidoj
parolu, kaj diru al ili: Kiam vi prenos de la Izraelidoj la
dekonaĵon, kiun Mi donas al vi de ili kiel posedaĵon, tiam levu
el ĝi oferdonon por la Eternulo, dekonaĵon el la dekonaĵo. 27 Kaj
estos kalkulata al vi via oferdono, kiel greno el la garbejo kaj
kiel abundaĵo el la vinpremejo. 28 Tiamaniere vi ankaŭ alportos
oferdonon al la Eternulo el ĉiuj viaj dekonaĵoj, kiujn vi prenos
de la Izraelidoj; kaj vi donos el ili la oferdonon, destinitan
por la Eternulo, al la pastro Aaron. 29 El ĉiuj ricevataj donacoj
alportu oferdonon al la Eternulo, el ĉio plej bona en ĝi ĝian
parton konsekritan. 30 Kaj diru al ili: Kiam vi alportos el tio
la plej bonan parton, tiam ĝi estos kalkulata al la Levidoj kiel
enspezo el la garbejo kaj kiel enspezo el la vinpremejo. 31 Kaj
vi povas tion manĝi sur ĉiu loko, vi kaj via domo; ĉar tio estas
pago al vi pro via servado en la tabernaklo de kunveno. 32 Kaj vi
ne portos pri tio pekon, kiam vi alportos la plej bonan parton el
tio; kaj vi ne malsanktigos la konsekritaĵon de la Izraelidoj,
kaj vi ne mortos.

Sekva Ĉapitro →