↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 15

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Parolu al la
Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon de via
loĝado, kiun Mi donas al vi, 3 kaj vi faros fajroferon al la
Eternulo, bruloferon aŭ buĉoferon, plenumante sanktan promeson aŭ
farante memvolan oferon, aŭ en viaj festoj, por fari agrablan
odoraĵon al la Eternulo el grandaj brutoj aŭ el malgrandaj: 4
tiam la oferdonanto devas alporti al la Eternulo farunoferon el
dekono de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da
oleo; 5 kaj da vino por verŝofero kvaronon de hino aldonu al la
brulofero aŭ al la buĉofero al ĉiu ŝafido. 6 Kaj ĉe ŝafo alportu
farunoferon el du dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun
triono de hino da oleo. 7 Kaj da vino por verŝofero trionon de
hino; alportu tion kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo. 8 Kaj
se bovidon vi alportos kiel bruloferon aŭ buĉoferon, por plenumi
sanktan promeson, aŭ kiel pacoferon al la Eternulo, 9 tiam kun la
bovido oni devas alporti farunoferon el tri dekonoj de efo da
delikata faruno, miksita kun duono de hino da oleo; 10 kaj da
vino por verŝofero alportu duonon de hino kiel fajroferon,
agrablan odoraĵon al la Eternulo. 11 Tiel oni devas fari ĉe ĉiu
bovo aŭ ĉe ĉiu ŝafo aŭ ĉe brutido el ŝafoj aŭ kaproj. 12 Laŭ la
nombro de la oferoj, kiujn vi faros, agu tiel ĉe ĉiu, laŭ ilia
nombro. 13 Ĉiu indiĝeno faru tion tiamaniere, alportante
fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo. 14 Kaj se loĝas
inter vi fremdulo aŭ kiu ajn estas inter vi en viaj generacioj,
kaj li alportos fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo,
tiam li faru tiel, kiel vi faras. 15 Por la tuta komunumo devas
esti unu leĝo, por vi kaj por la fremdulo inter vi; leĝo eterna
en viaj generacioj, kiel por vi, tiel ankaŭ por la fremdulo, estu
antaŭ la Eternulo. 16 Unu leĝo kaj unu rajto estu por vi, kaj por
la fremdulo, kiu loĝas kun vi.

17 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 18 Parolu al la
Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon, en kiun
Mi vin kondukas, 19 kaj vi manĝos la panon de tiu lando, tiam
donu oferdonon al la Eternulo. 20 Kiel unuaaĵon el via pasto
alportu oferdone kukon; kiel oferdonon el la grenejo, tiel
oferdonu ĝin. 21 El la unuaaĵoj de via pasto donu al la Eternulo
oferdonon en viaj generacioj.

22 Kaj se vi eraros, kaj ne plenumos ĉiujn tiujn ordonojn, kiujn
la Eternulo diris al Moseo, 23 ĉion, kion la Eternulo ordonis al
vi per Moseo, de la tago, en kiu la Eternulo ordonis, kaj plue,
en viaj generacioj; 24 tiam se pro neatento de la komunumo estis
farita la eraro, la tuta komunumo alportu unu bovidon kiel
bruloferon, kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo, kun ĝia
farunofero kaj ĝia verŝofero laŭ la regularo, kaj unu kapron kiel
pekoferon. 25 Kaj la pastro pekliberigos la tutan komunumon de la
Izraelidoj, kaj estos pardonite al ili; ĉar tio estis eraro, kaj
ili alportis sian oferon, fajroferon al la Eternulo, kaj sian
pekoferon antaŭ la Eternulo pro sia peko. 26 Kaj estos pardonite
al la tuta komunumo de la Izraelidoj, kaj al la fremdulo, kiu
loĝas inter ili; ĉar la tuta popolo eraris. 27 Kaj se unu homo
pekos per eraro, tiam li alportu kaprinon jaraĝan kiel pekoferon.
28 Kaj la pastro pekliberigos la homon, kiu eraris, pekante per
eraro antaŭ la Eternulo; li pekliberigos lin, kaj estos pardonite
al li. 29 Kiel por la indiĝeno el la Izraelidoj, tiel ankaŭ por
la fremdulo, kiu loĝas inter ili, unu leĝo estu por vi por tiu,
kiu eraris. 30 Sed se iu faris ion per mano malhumila, ĉu li
estas indiĝeno, ĉu fremdulo, li blasfemis kontraŭ la Eternulo;
kaj ekstermiĝos tiu homo el inter sia popolo; 31 ĉar la vorton de
la Eternulo li malestimis kaj Lian ordonon li malobeis;
ekstermiĝu tiu homo, lia peko estas sur li.

32 Kiam la Izraelidoj estis en la dezerto, ili trovis homon, kiu
kolektis lignon en tago sabata. 33 Kaj tiuj, kiuj trovis lin,
kiam li kolektis lignon, alkondukis lin al Moseo kaj al Aaron kaj
al la tuta komunumo. 34 Kaj oni metis lin en gardejon, ĉar ne
estis ankoraŭ klarigite, kion oni devas fari al li. 35 Kaj la
Eternulo diris al Moseo: Tiu homo mortu; per ŝtonoj mortigu lin
la tuta komunumo ekster la tendaro. 36 Kaj la tuta komunumo
elkondukis lin ekster la tendaron kaj mortigis lin per ŝtonoj,
kaj li mortis; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

37 Kaj la Eternulo diris al Moseo jene: 38 Parolu al la
Izraelidoj, kaj diru al ili, ke ili faru al si kvastojn sur la
randoj de siaj vestoj en siaj generacioj, kaj ili enmetu en la
kvaston de la rando fadenon bluan. 39 Kaj ĝi estu por vi kvasto,
kiun rigardante, vi rememoros ĉiujn ordonojn de la Eternulo kaj
plenumos ilin kaj ne iros laŭ viaj koroj kaj viaj okuloj, kiujn
vi malĉaste sekvadas; 40 por ke vi memoru kaj plenumu ĉiujn Miajn
ordonojn kaj estu sanktaj antaŭ via Dio. 41 Mi estas la Eternulo,
via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por ke Mi estu
via Dio. Mi estas la Eternulo, via Dio.

Sekva Ĉapitro →