↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 16

1 Kaj entreprenis Koraĥ, filo de Jichar, filo de Kehat, ido de
Levi, kaj Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, kaj On, filo de
Pelet, idoj de Ruben, 2 kaj stariĝis antaŭ Moseo, kaj kun ili el
la Izraelidoj ducent kvindek viroj, estroj de la komunumo,
vokataj al la kunvenoj; homoj eminentaj; 3 kaj ili kolektiĝis
kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Aaron, kaj diris al ili: Sufiĉe por vi!
la tuta komunumo, ĉiuj estas ja sanktaj, kaj inter ili estas la
Eternulo; kial do vi estrigas vin super la komunumo de la
Eternulo? 4 Kaj Moseo tion aŭdis, kaj ĵetis sin vizaĝaltere. 5
Kaj li ekparolis al Koraĥ kaj al lia tuta anaro, dirante: Morgaŭ
la Eternulo montros, kiu estas Lia kaj kiu estas sankta, por ke
Li alproksimigu lin al Si; kaj kiun Li elektos, tiun Li
alproksimigos al Si. 6 Faru jenon: prenu al vi incensujojn, Koraĥ
kaj lia tuta anaro, 7 kaj metu sur ilin fajron kaj metu sur ilin
incenson antaŭ la Eternulo morgaŭ; kaj kiun la Eternulo elektos,
tiu estos la sanktulo. Estas troe, ho Levidoj! 8 Kaj Moseo diris
al Koraĥ: Aŭskultu do, idoj de Levi: 9 ĉu ne sufiĉas al vi, ke la
Dio de la Izraelidoj distingis vin inter la komunumo de Izrael,
por alproksimigi vin al Si, por ke vi plenumu la servojn en la
tabernaklo de la Eternulo kaj por ke vi staru antaŭ la komunumo,
por servi al ĝi? 10 Kaj Li alproksimigos vin kaj ĉiujn viajn
fratojn, la idojn de Levi, kun vi; kaj nun vi postulas eĉ
pastrecon! 11 Tiamaniere vi kaj via tuta anaro ekribelis kontraŭ
la Eternulo; sed kio estas Aaron, ke vi murmuras kontraŭ li? 12
Kaj Moseo sendis voki Datanon kaj Abiramon, filojn de Eliab; sed
ili diris: Ni ne iros! 13 Ĉu ne sufiĉas, ke el lando, en kiu
fluas lakto kaj mielo, vi elirigis nin, por pereigi nin en la
dezerto? kaj vi volas ankoraŭ regi super ni? 14 Ja ne en landon,
en kiu fluas lakto kaj mielo, vi venigis nin, kaj vi ne donis al
ni posedaĵon el kampoj kaj vinberĝardenoj! ĉu vi volas blindigi
la okulojn de ĉi tiuj homoj? ni ne iros. 15 Kaj tio tre kolerigis
Moseon, kaj li diris al la Eternulo: Ne turnu Vin al ilia ofero;
eĉ unu azenon mi ne prenis de ili, kaj al neniu el ili mi faris
ian malbonon. 16 Kaj Moseo diris al Koraĥ: Vi kaj via tuta anaro
estu antaŭ la Eternulo morgaŭ, vi kaj ili kaj Aaron. 17 Kaj prenu
ĉiu sian incensujon kaj metu sur ĝin incenson, kaj alportu antaŭ
la Eternulon ĉiu sian incensujon, ducent kvindek incensujojn;
ankaŭ vi kaj Aaron, ĉiu sian incensujon. 18 Kaj ili prenis ĉiu
sian incensujon kaj metis sur ĝin fajron kaj ŝutis sur ĝin
incenson, kaj ili stariĝis ĉe la pordo de la tabernaklo de
kunveno, ankaŭ Moseo kaj Aaron. 19 Kaj kunvenigis kontraŭ ili
Koraĥ la tutan anaron ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno;
kaj montriĝis la majesto de la Eternulo al la tuta komunumo.

20 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 21
Apartiĝu de ĉi tiu anaro, kaj Mi ekstermos ilin en momento. 22
Kaj ili ĵetis sin vizaĝaltere, kaj diris: Ho Dio, Dio de la
spiritoj de ĉia karno! unu pekis, kaj Vi volas koleri la tutan
komunumon? 23 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 24
Diru al la komunumo jene: Foriru de ĉirkaŭ la loĝejo de Koraĥ,
Datan, kaj Abiram. 25 Kaj Moseo leviĝis kaj iris al Datan kaj
Abiram, kaj post li iris la plejaĝuloj de Izrael. 26 Kaj li diris
al la komunumo: Foriru do de la tendoj de tiuj malbonaj homoj,
kaj tuŝu nenion, kio apartenas al ili, por ke vi ne pereu pro
ĉiuj iliaj pekoj. 27 Kaj ili foriris de ĉirkaŭ la loĝejo de
Koraĥ, Datan, kaj Abiram; sed Datan kaj Abiram eliris, kaj staris
ĉe la pordo de siaj tendoj kune kun siaj edzinoj, filoj, kaj
malgrandaj infanoj. 28 Kaj Moseo diris: Per tio vi ekscios, ke la
Eternulo sendis min, por fari ĉiujn tiujn aferojn, kaj ke mi ne
faris laŭ mia koro: 29 se per la ordinara morto de ĉiuj homoj
mortos ĉi tiuj, aŭ ilin trafos la sorto, kiu povas trafi ĉiun
homon, tiam ne la Eternulo sendis min. 30 Sed se novan aperon
kreos la Eternulo, kaj la tero malfermos sian buŝon, kaj englutos
ilin, kaj ĉion, kio apartenas al ili, kaj ili vivaj malsupreniros
en Ŝeolon, tiam sciu, ke ĉi tiuj homoj blasfemis kontraŭ la
Eternulo. 31 Apenaŭ li finis paroli ĉion tion, disfendiĝis la
tero, kiu estis sub ili; 32 kaj la tero malfermis sian buŝon kaj
englutis ilin kaj iliajn domojn kaj ĉiujn homojn de Koraĥ kaj la
tutan havon. 33 Kaj ili, kaj ĉio, kio apartenis al ili,
malsupreniris vivaj en Ŝeolon, kaj fermiĝis super ili la tero,
kaj ili forpereis el inter la komunumo. 34 Kaj ĉiuj Izraelidoj,
kiuj estis ĉirkaŭ ili, forkuris ĉe ilia krio; ĉar ili diris: Ke
nin ankaŭ la tero ne englutu. 35 Kaj fajro eliris de la Eternulo,
kaj ĝi forbruligis tiujn ducent kvindek homojn, kiuj alportis la
incenson.

36 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 37 Diru al
Eleazar, filo de la pastro Aaron, ke li levu la incensujojn el la
brulintaĵo, sed la fajron disĵetu malproksimen; ĉar sanktiĝis 38
la incensujoj de tiuj, kiuj per sia vivo pagis pro la peko; kaj
oni faru el ili tavoletojn, por tegi la altaron; ĉar oni alportis
ilin antaŭ la Eternulon, kaj ili sanktiĝis; kaj ili estu memoriga
signo por la Izraelidoj. 39 Kaj Eleazar, la pastro, prenis la
kuprajn incensujojn, kiujn alportis la bruligitaj, kaj tavoligis
ilin, por tegi la altaron 40 memorige por la Izraelidoj, ke
laiko, kiu ne estas el la idoj de Aaron, ne alproksimiĝu, por
incensi antaŭ la Eternulo, por ke li ne fariĝu kiel Koraĥ kaj lia
anaro, kiel diris la Eternulo al li per Moseo.

41 Kaj en la sekvanta tago la tuta komunumo de la Izraelidoj
ekmurmuris kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Aaron, dirante: Vi mortigis
la popolon de la Eternulo. 42 Kaj kiam kolektiĝis la komunumo
kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Aaron, ili turniĝis al la tabernaklo de
kunveno; kaj jen kovris ĝin la nubo kaj aperis la majesto de la
Eternulo. 43 Kaj eniris Moseo kaj Aaron en la antaŭan parton de
la tabernaklo de kunveno. 44 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo,
dirante: 45 Foriĝu el inter ĉi tiu komunumo, kaj Mi pereigos ilin
en momento. Sed ili ĵetiĝis vizaĝaltere. 46 Kaj Moseo diris al
Aaron: Prenu vian incensujon kaj metu sur ĝin fajron de la altaro
kaj ŝutu sur ĝin incenson kaj iru rapide al la komunumo kaj
pekliberigu ĝin; ĉar eliris kolero de antaŭ la Eternulo,
komenciĝis la frapado. 47 Tiam Aaron prenis, kiel diris Moseo,
kaj kuris en la mezon de la komunumo; kaj jen komenciĝis jam la
frapado en la popolo. Kaj li metis la incenson kaj pekliberigis
la popolon. 48 Li stariĝis inter la mortintoj kaj la vivantoj,
kaj la frapado ĉesiĝis. 49 Kaj la nombro de la mortintoj de la
frapado estis dek kvar mil sepcent, krom tiuj, kiuj mortis pro
Koraĥ. 50 Kaj Aaron revenis al Moseo al la pordo de la tabernaklo
de kunveno; kaj la frapado ĉesiĝis.

Sekva Ĉapitro →