↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 14

1 Tiam tumultiĝis la tuta komunumo kaj ekkriis, kaj la popolo
ploris en tiu nokto. 2 Kaj ekmurmuris kontraŭ Moseo kaj kontraŭ
Aaron ĉiuj Izraelidoj, kaj la tuta komunumo diris al ili: Ho, se
ni estus mortintaj en la lando Egipta, aŭ se ni mortus en ĉi tiu
dezerto! 3 Kaj por kio la Eternulo irigas nin en tiun landon, por
ke ni falu de glavo? niaj edzinoj kaj infanoj fariĝos militakiro.
Ĉu ne estas pli bone, ke ni revenu Egiptujon? 4 Kaj ili diris unu
al alia: Ni starigu al ni estron, kaj ni reiru Egiptujon. 5 Tiam
Moseo kaj Aaron ĵetiĝis vizaĝaltere antaŭ la tuta anaro de la
komunumo de la Izraelidoj. 6 Kaj Josuo, filo de Nun, kaj Kaleb,
filo de Jefune, el tiuj, kiuj esplorrigardis la landon, disŝiris
siajn vestojn, 7 kaj ili diris al la tuta komunumo de la
Izraelidoj jene: La lando, kiun ni trapasis, por esplorrigardi
ĝin, tiu lando estas tre, tre bona. 8 Se la Eternulo estos
favorkora al ni, Li venigos nin en tiun landon kaj donos ĝin al
ni, tiun landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. 9 Nur ne ribelu
kontraŭ la Eternulo, kaj ne timu la popolon de la lando, ĉar nia
manĝotaĵo ili estas; ilia ŝirmo foriĝis de ili, kaj la Eternulo
estas kun ni; ne timu ilin. 10 Kaj la tuta komunumo diris, ke oni
mortigu ilin per ŝtonoj. Sed la majesto de la Eternulo aperis en
la tabernaklo de kunveno antaŭ ĉiuj Izraelidoj.

11 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ĝis kiam incitados Min ĉi tiu
popolo? kaj ĝis kiam ĝi ne kredos al Mi, malgraŭ ĉiuj
pruvosignoj, kiujn Mi faris meze de ĝi? 12 Mi frapos ĝin per
pesto kaj ekstermos ĝin, kaj Mi faros el vi popolon pli grandan
kaj pli fortan ol ĝi. 13 Sed Moseo diris al la Eternulo: Aŭdos la
Egiptoj, el inter kiuj Vi elkondukis ĉi tiun popolon per Via
forto, 14 kaj ili diros al la loĝantoj de tiu lando, kiuj aŭdis,
ke Vi, la Eternulo, estas meze de ĉi tiu popolo, kaj ke Vi, la
Eternulo, montris Vin al ili okulon kontraŭ okulo, kaj ke Via
nubo staras super ili, kaj ke Vi iras antaŭ ili dum la tago en
nuba kolono kaj dum la nokto en kolono fajra; 15 se Vi ekstermos
ĉi tiun popolon kiel unu homon, tiam la popoloj, kiuj aŭdis la
famon pri Vi, dirus: 16 Ĉar la Eternulo ne povis venigi ĉi tiun
popolon en la landon, pri kiu Li ĵuris al ili, tial Li buĉis ilin
en la dezerto. 17 Nun montriĝu do granda la forto de mia Sinjoro,
laŭ la parolo, kiun Vi diris: 18 La Eternulo estas longepacienca
kaj multe favorkora; Li pardonas kulpon kaj krimon, sed antaŭ Li
neniu estas senkulpa; Li punas la kulpon de patroj sur filoj kaj
nepoj, en la tria kaj kvara generacioj. 19 Ho, pardonu la kulpon
de ĉi tiu popolo laŭ Via granda favorkoreco kaj kiel Vi
pardonadis al ĉi tiu popolo de Egiptujo ĝis nun. 20 Kaj la
Eternulo diris: Mi pardonis konforme al via diro; 21 sed kiel Mi
vivas kaj kiel de la gloro de la Eternulo estas plena la tuta
tero, 22 ĉiuj homoj, kiuj vidis Mian gloron kaj Miajn
pruvosignojn, kiujn Mi faris en Egiptujo kaj en la dezerto, kaj
provis Min jam dek fojojn kaj ne aŭskultis Mian voĉon, 23 ne
vidos la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj, kaj ĉiuj, kiuj
incitis Min, ne vidos ĝin. 24 Sed Mian sklavon Kaleb, ĉar estis
en li spirito alia kaj li estis obeema al Mi, lin Mi venigos en
la landon, en kiun li iris, kaj lia idaro heredos ĝin. 25 Sed la
Amalekidoj kaj Kanaanidoj loĝas en la valo; morgaŭ turnu vin kaj
ekiru en la dezerton sur la vojo al la Ruĝa Maro.

26 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 27
Ĝis kiam ĉi tiu malbona komunumo murmuros kontraŭ Mi? la
murmuradon de la Izraelidoj, kiun ili murmuras kontraŭ Mi, Mi
aŭdis. 28 Diru al ili: Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, kiel vi
parolis al Miaj oreloj, tiel Mi faros al vi: 29 en ĉi tiu dezerto
falos viaj kadavroj, kaj el ĉiuj viaj kalkulitoj, laŭ via tuta
kalkulo, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, kiuj murmuris kontraŭ
Mi, 30 neniu venos en la landon, pri kiu Mi levis Mian manon, ke
Mi loĝigos vin en ĝi, neniu krom Kaleb, filo de Jefune, kaj
Josuo, filo de Nun. 31 Viajn infanojn, pri kiuj vi diris, ke ili
fariĝos militakiro, Mi venigos tien, kaj ili ekkonos la landon,
kiun vi malŝatis. 32 Sed vi--viaj kadavroj falos en ĉi tiu
dezerto. 33 Kaj viaj filoj estos paŝtistoj en la dezerto dum
kvardek jaroj, kaj portos vian malĉastecon, ĝis kiam viaj
kadavroj konsumiĝos en la dezerto. 34 Laŭ la nombro de la tagoj,
dum kiuj vi esplorrigardis la landon, kvardek tagoj, po jaro pro
ĉiu tago, vi portos la punon pro via malbonago dum kvardek jaroj,
por ke vi ekkonu Mian malfavoron. 35 Mi, la Eternulo, tion diris:
tion Mi faros al tiu tuta malbona komunumo, kiu ribelis kontraŭ
Mi; en ĉi tiu dezerto ili pereos kaj ĉi tie ili mortos. 36 Kaj la
viroj, kiujn Moseo sendis, por esplorrigardi la landon, kaj kiuj
revenis kaj murmurigis kontraŭ li la tutan komunumon,
disvastigante malbonan famon pri la lando-- 37 tiuj viroj, kiuj
disvastigis malbonan famon pri la lando, mortis de pesto antaŭ la
Eternulo. 38 Sed Josuo, filo de Nun, kaj Kaleb, filo de Jefune,
restis vivaj el tiuj viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la
landon. 39 Kaj Moseo diris tiujn vortojn al ĉiuj Izraelidoj, kaj
la popolo tre malĝojis. 40 Kaj ili leviĝis frumatene, kaj iris
sur la supron de la monto, dirante: Jen ni estas, kaj ni iru sur
la lokon, pri kiu parolis la Eternulo; ĉar ni pekis. 41 Sed Moseo
diris: Por kio vi kontraŭagas al la vortoj de la Eternulo? tio ja
ne sukcesos. 42 Ne iru, ĉar la Eternulo ne estas inter vi; kaj ne
estu frapataj antaŭ viaj malamikoj. 43 Ĉar la Amalekidoj kaj la
Kanaanidoj estas tie antaŭ vi, kaj vi falos de glavo; ĉar pro
tio, ke vi deturniĝis de la Eternulo, la Eternulo ne estos kun
vi. 44 Sed ili obstinis, kaj iris sur la supron de la monto;
tamen la kesto de la interligo de la Eternulo kaj Moseo ne eliris
el la tendaro. 45 Kaj malsupreniris la Amalekidoj kaj la
Kanaanidoj, kiuj loĝis sur la monto, kaj batis ilin kaj
persekutis ilin ĝis Ĥorma.

Sekva Ĉapitro →