↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 13

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Sendu virojn, ke
ili esplorrigardu la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la
Izraelidoj; po unu viro el ĉiu tribo de iliaj patroj sendu, ĉiu
estu eminentulo inter ili. 3 Kaj Moseo sendis ilin el la dezerto
Paran laŭ la ordono de la Eternulo; ĉiuj ili estis eminentuloj
inter la Izraelidoj. 4 Kaj jen estas iliaj nomoj: el la tribo de
Ruben, Ŝamua, filo de Zakur; 5 el la tribo de Simeon, Ŝafat, filo
de Ĥori; 6 el la tribo de Jehuda, Kaleb, filo de Jefune; 7 el la
tribo de Isaĥar, Jigal, filo de Jozef; 8 el la tribo de Efraim,
Hoŝea, filo de Nun; 9 el la tribo de Benjamen, Palti, filo de
Rafu; 10 el la tribo de Zebulun, Gadiel, filo de Sodi; 11 el la
tribo de Jozef, el la tribo de Manase, Gadi, filo de Susi; 12 el
la tribo de Dan, Amiel, filo de Gemali; 13 el la tribo de Aŝer,
Setur, filo de Miĥael; 14 el la tribo de Naftali, Naĥbi, filo de
Vofsi; 15 el la tribo de Gad, Geuel, filo de Maĥi. 16 Tio estas
la nomoj de la viroj, kiujn Moseo sendis, por esplorrigardi la
landon. Kaj Moseo donis al Hoŝea, filo de Nun, la nomon Josuo. 17
Kaj Moseo sendis ilin, por esplorrigardi la landon Kanaanan, kaj
diris al ili: Iru tien tra la Sudo kaj suriru sur la monton; 18
kaj rigardu la landon, kia ĝi estas; kaj la popolon, kiu loĝas en
ĝi, ĉu ĝi estas forta aŭ malforta, ĉu ĝi estas malgrandnombra aŭ
grandnombra; 19 kaj kia estas la tero, sur kiu ĝi sidas, ĉu ĝi
estas bona aŭ malbona; kaj kiaj estas la urboj, en kiuj ĝi loĝas,
ĉu en tendaroj aŭ en fortikaĵoj; 20 kaj kia estas la tero, ĉu ĝi
estas grasa aŭ malgrasa, ĉu estas sur ĝi arboj aŭ ne estas; kaj
estu kuraĝaj, kaj prenu iom el la fruktoj de la lando. Kaj tiam
estis la tempo de maturiĝado de vinberoj. 21 Kaj ili iris kaj
esplorrigardis la landon de la dezerto Cin ĝis Reĥob antaŭ Ĥamat.
22 Kaj ili iris tra la Sudo, kaj venis ĝis Ĥebron, kie loĝis
Aĥiman, Ŝeŝaj, kaj Talmaj, idoj de Anak. (Ĥebron estis konstruita
sep jarojn antaŭ ol Coan de Egiptujo.) 23 Kaj ili venis ĝis la
valo Eŝkol, kaj ili detranĉis tie branĉon kun unu peniko da
vinberoj, kaj ili ekportis ĝin sur stango duope; ankaŭ iom da
granatoj kaj da figoj. 24 Al tiu loko oni donis la nomon Eŝkol,
pro la peniko da vinberoj, kiun detranĉis tie la Izraelidoj. 25
Kaj ili revenis post la esplorrigardo de la lando post kvardek
tagoj. 26 Kaj ili iris kaj venis al Moseo kaj al Aaron kaj al la
tuta komunumo de la Izraelidoj en la dezerton Paran, en la lokon
Kadeŝ, kaj donis al ili raporton kaj al la tuta komunumo kaj
montris al ili la fruktojn de la lando. 27 Kaj ili rakontis al
li, kaj diris: Ni venis en la landon, en kiun vi sendis nin, kaj
efektive en ĝi fluas lakto kaj mielo, kaj jen estas ĝiaj fruktoj;
28 sed forta estas la popolo, kiu loĝas en la lando, kaj la urboj
estas fortikigitaj, tre grandaj; kaj ankaŭ la idojn de Anak ni
vidis tie. 29 Amalek loĝas en la suda parto de la lando, kaj la
Ĥetidoj kaj Jebusidoj kaj Amoridoj loĝas sur la monto, kaj la
Kanaanidoj loĝas apud la maro kaj sur la bordo de Jordan. 30 Kaj
Kaleb trankviligis la popolon antaŭ Moseo, kaj diris: Ni iros,
kaj ni ekposedos ĝin, ĉar ni povas ĝin venki. 31 Sed la viroj,
kiuj iris kun li, diris: Ni ne povas iri al tiu popolo, ĉar ĝi
estas pli forta ol ni. 32 Kaj pri la lando, kiun ili
esplorrigardis, ili disvastigis inter la Izraelidoj malbonan
famon, dirante: La lando, kiun ni trapasis por esplorrigardi ĝin,
estas lando, kiu formanĝas siajn loĝantojn, kaj la tuta popolo,
kiun ni vidis en ĝi, estas homoj grandkreskaj; 33 kaj tie ni
vidis la gigantojn, la idojn de Anak el la gigantoj, kaj ni estis
en niaj okuloj kiel lokustoj, kaj tiaj ni estis ankaŭ en iliaj
okuloj.


Sekva Ĉapitro →