↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 12

1 Kaj ekparolis Mirjam kaj Aaron kontraŭ Moseo pro la edzino
Etiopino, kiun li prenis; ĉar li prenis al si edzinon Etiopinon.
2 Kaj ili diris: Ĉu nur kun Moseo parolis la Eternulo? Li parolis
ja ankaŭ kun ni. Kaj la Eternulo tion aŭdis. 3 Sed Moseo estis
homo tre modesta, pli ol ĉiuj homoj sur la tero. 4 Kaj subite
diris la Eternulo al Moseo kaj al Aaron kaj al Mirjam: Eliru vi
tri al la tabernaklo de kunveno. Kaj ili eliris ĉiuj tri. 5 Kaj
la Eternulo malleviĝis en nuba kolono kaj stariĝis ĉe la pordo de
la tabernaklo, kaj Li vokis Aaronon kaj Mirjamon, kaj ili ambaŭ
eliris. 6 Kaj Li diris: Aŭskultu Miajn vortojn: se iu el vi estas
profeto de la Eternulo, Mi aperas al li en vizio, Mi parolas kun
li en sonĝo; 7 sed ne tiel estas kun Mia sklavo Moseo: en Mia
tuta domo li estas konfidato. 8 Buŝon kontraŭ buŝo Mi parolas kun
li, kaj malkaŝe, ne per enigmoj; kaj la bildon de la Eternulo li
vidas. Kial vi ne timis paroli kontraŭ Mia sklavo Moseo? 9 Kaj
ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ ili, kaj Li foriris. 10
Kaj la nubo forturniĝis de super la tabernaklo, kaj jen Mirjam
kovriĝis per lepro, kiel per neĝo. Kaj Aaron turniĝis al Mirjam,
kaj li ekvidis, ke ŝi estas lepra. 11 Kaj Aaron diris al Moseo:
Mi petas, mia sinjoro, ne kalkulu al ni kiel pekon, ke ni agis
malsaĝe kaj ke ni pekis; 12 ho, ŝi ne estu kiel malvivulo, ĉe kiu
tuj post la eliro el la ventro de sia patrino forkonsumiĝis jam
duono de la korpo. 13 Kaj Moseo ekkriis al la Eternulo, dirante:
Mi petas Vin, ho Dio, sanigu ŝin. 14 Kaj la Eternulo diris al
Moseo: Se ŝia patro estus kraĉinta sur ŝian vizaĝon, ĉu ŝi tiam
ne hontus sep tagojn? ŝi estu do enŝlosita dum sep tagoj ekster
la tendaro, kaj poste ŝi revenu. 15 Kaj Mirjam estis enŝlosita
ekster la tendaro dum sep tagoj; kaj la popolo ne elmoviĝis, ĝis
Mirjam revenis. 16 Poste la popolo ekvojiris de Ĥacerot kaj
haltis tendare en la dezerto Paran.

Sekva Ĉapitro →