↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 11

1 Kaj la popolo komencis murmuri pri sia malfeliĉo al la oreloj
de la Eternulo; kaj kiam la Eternulo tion aŭdis, Lia kolero
ekflamis; kaj ekbrulis inter ili fajro de la Eternulo, kaj ĝi
komencis ekstermadon en la rando de la tendaro. 2 Tiam la popolo
ekkriis al Moseo, kaj Moseo preĝis al la Eternulo, kaj la fajro
estingiĝis. 3 Kaj li donis al tiu loko la nomon Tabera, ĉar
brulis inter ili la fajro de la Eternulo.

4 Kaj la aliĝinta popolamaso inter ili komencis aperigi
kapricojn; kaj ankaŭ la Izraelidoj ekploris, kaj diris: Kiu
manĝigos al ni viandon? 5 Ni memoras la fiŝojn, kiujn ni manĝis
en Egiptujo senpage, la kukumojn kaj la melonojn kaj la poreojn
kaj la bulbojn kaj la ajlojn. 6 Kaj nun nia animo velkas; estas
nenio krom ĉi tiu manao antaŭ niaj okuloj. 7 Kaj la manao estis
kiel semo de koriandro, kaj ĝia aspekto estis kiel la aspekto de
bedelio. 8 La popolo disiradis kaj kolektadis kaj mueladis per
muelŝtonoj aŭ pistadis en pistujo, kaj kuiradis en kaldrono kaj
faradis el ĝi kukojn; kaj ĝia gusto estis kiel la gusto de oleaj
kukoj. 9 Kaj kiam la roso faladis sur la tendaron en la nokto,
tiam faladis sur ĝin ankaŭ la manao. 10 Moseo aŭdis, ke la popolo
ploras en siaj familioj, ĉiu ĉe la pordo de sia tendo; kaj forte
ekflamis la kolero de la Eternulo, kaj Moseon tio afliktis. 11
Kaj Moseo diris al la Eternulo: Kial Vi faris malbonon al Via
sklavo? kaj kial mi ne plaĉis al Vi, ke Vi metis la ŝarĝon de tiu
tuta popolo sur min? 12 Ĉu mi embriigis tiun tutan popolon? aŭ ĉu
mi ĝin naskis, ke Vi diris al mi: Portu ĝin sur via brusto, kiel
portas nutristino suĉinfanon, en la landon, pri kiu Vi ĵuris al
ĝiaj patroj? 13 Kie mi prenos viandon, por doni al tiu tuta
popolo? ĉar ili ploras antaŭ mi, dirante: Donu al ni viandon por
manĝi. 14 Ne povas mi sola porti tiun tutan popolon, ĉar ĝi estas
tro peza por mi. 15 Kaj se Vi tiel agas kun mi, tiam mortigu min,
se mi plaĉas al Vi, por ke mi ne vidu mian malfeliĉon.

16 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Kolektu al Mi sepdek virojn
el la plejaĝuloj de Izrael, pri kiuj vi scias, ke ili estas la
plejaĝuloj de la popolo kaj ĝiaj gvidantoj, kaj prenu ilin al la
tabernaklo de kunveno, ke ili stariĝu tie kun vi. 17 Kaj Mi
malleviĝos kaj parolos tie kun vi, kaj Mi deprenos iom de la
spirito, kiu estas sur vi, kaj Mi metos sur ilin, por ke ili
portu kun vi la ŝarĝon de la popolo kaj por ke vi ne portu sola.
18 Kaj al la popolo diru: Prepariĝu por morgaŭ, kaj vi manĝos
viandon; ĉar vi ploris al la oreloj de la Eternulo, dirante: Kiu
manĝigos al ni viandon? bone estis al ni en Egiptujo--tial la
Eternulo donos al vi viandon, kaj vi manĝos. 19 Ne dum unu tago
vi manĝos, kaj ne dum du tagoj kaj ne dum kvin tagoj kaj ne dum
dek tagoj kaj ne dum dudek tagoj; 20 sed dum tuta monato, ĝis ĝi
eliros tra viaj nazotruoj kaj fariĝos al vi abomenaĵo, pro tio,
ke vi malŝatis la Eternulon, kiu estas inter vi, kaj vi ploris
antaŭ Li, dirante: Por kio ni eliris el Egiptujo? 21 Kaj Moseo
diris: El sescent mil piedirantoj konsistas la popolo, en kies
mezo mi estas; kaj Vi diras: Mi donos al ili viandon, ke ili
manĝos dum tuta monato! 22 Ĉu oni buĉu por ili ŝafojn kaj bovojn,
por ke sufiĉu por ili? aŭ ĉu ĉiujn fiŝojn de la maro oni kolektu
por ili, por ke sufiĉu por ili?

23 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Ĉu la brako de la Eternulo
estas tro mallonga? nun vi vidos, ĉu plenumiĝos al vi Mia vorto,
aŭ ne. 24 Kaj Moseo eliris, kaj transdiris al la popolo la
vortojn de la Eternulo; kaj li kolektis sepdek virojn el la
plejaĝuloj de la popolo, kaj li starigis ilin ĉirkaŭ la
tabernaklo. 25 Kaj la Eternulo malleviĝis en nubo kaj parolis kun
li, kaj Li deprenis iom de la spirito, kiu estis sur li, kaj
metis sur la sepdek virojn plejaĝulojn. Kaj kiam haltis sur ili
la spirito, ili ekprofetis kaj ne ĉesis. 26 Sed restis du viroj
en la tendaro; la nomo de unu estis Eldad, kaj la nomo de la dua
estis Medad; kaj suriris sur ilin la spirito--ĉar ili estis inter
la enskribitaj, sed ne eliris al la tabernaklo--kaj ili
ekprofetis en la tendaro. 27 Tiam kuris junulo kaj raportis al
Moseo, kaj diris: Eldad kaj Medad profetas en la tendaro. 28 Kaj
respondis Josuo, filo de Nun, kaj servanto de Moseo detempe de
lia juneco, kaj diris: Mia sinjoro Moseo, malpermesu al ili. 29
Sed Moseo diris al li: Ĉu vi ĵaluzas pri mi? estus dezirinde, ke
la tuta popolo de la Eternulo fariĝu profetoj, se la Eternulo
metus Sian spiriton sur ilin. 30 Kaj revenis Moseo en la
tendaron, li kaj la plejaĝuloj de Izrael. 31 Kaj vento elmoviĝis
de la Eternulo, kaj alportis de la maro koturnojn kaj ĵetis ilin
sur la tendaron, sur la spaco de unutaga irado sur unu flanko kaj
sur la spaco de unutaga irado sur la dua flanko, ĉirkaŭ la
tendaro kaj en denseco de du ulnoj super la tero. 32 Kaj la
popolo staris tiun tutan tagon kaj la tutan nokton kaj la tutan
morgaŭan tagon kaj kolektis la koturnojn; kiu kolektis plej
malmulte, kolektis dek ĥomerojn; kaj ili diskuŝigis ilin al si
ĉirkaŭ la tendaro. 33 Kiam la viando estis ankoraŭ inter iliaj
dentoj kaj ankoraŭ ne estis konsumita, ekflamis kontraŭ la popolo
la kolero de la Eternulo, kaj la Eternulo frapis la popolon per
tre granda frapo. 34 Kaj oni donis al tiu loko la nomon Kibrot-
Hataava, ĉar tie oni enterigis la homojn, kiuj kapricis. 35 De
Kibrot-Hataava la popolo ekvojiris al Ĥacerot kaj restis en
Ĥacerot.

Sekva Ĉapitro →