↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 8

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Parolu al Aaron,
kaj diru al li: Kiam vi ekbruligos la lucernojn, tiam sur la
antaŭan flankon de la kandelabro lumu la sep lucernoj. 3 Kaj
Aaron tiel faris; sur la antaŭan flankon de la kandelabro li
lumigis la lucernojn, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.  4 Kaj
jen estas la aranĝo de la kandelabro: forĝita el oro, de ĝia
trunko ĝis ĝiaj floroj, forĝita ĝi estis; laŭ la modelo, kiun
montris la Eternulo al Moseo, tiel li faris la kandelabron.

5 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 6 Prenu la
Levidojn el inter la Izraelidoj kaj purigu ilin. 7 Kaj tiel agu
kun ili, por purigi ilin: aspergu ilin per akvo propeka, kaj ili
prirazu sian tutan korpon kaj lavu siajn vestojn kaj purigu sin.
8 Kaj ili prenu bovidon kaj al ĝi farunoferon, delikatan farunon,
miksitan kun oleo, kaj duan bovidon prenu por pekofero. 9 Kaj
venigu la Levidojn antaŭ la tabernaklon de kunveno, kaj kunvenigu
la tutan komunumon de la Izraelidoj. 10 Kaj alvenigu la Levidojn
antaŭ la Eternulon, kaj la Izraelidoj metu siajn manojn sur la
Levidojn. 11 Kaj Aaron faru super la Levidoj skuon antaŭ la
Eternulo en la nomo de la Izraelidoj, por ke ili komencu fari la
servon al la Eternulo. 12 Kaj la Levidoj metu siajn manojn sur la
kapojn de la bovidoj, kaj faru el unu pekoferon kaj el la dua
bruloferon al la Eternulo, por pekliberigi la Levidojn. 13 Kaj
starigu la Levidojn antaŭ Aaron kaj antaŭ liaj filoj, kaj faru
super ili skuon antaŭ la Eternulo. 14 Kaj tiel apartigu la
Levidojn el inter la Izraelidoj, kaj la Levidoj apartenu al Mi.
15 Kaj post tio la Levidoj eniros, por servi en la tabernaklo de
kunveno, kiam vi estos puriginta ilin kaj plenuminta super ili la
skuon. 16 Ĉar ili estas fordonitaj al Mi el inter la Izraelidoj;
anstataŭ ĉiuj utermalfermintoj unuenaskitoj el ĉiuj Izraelidoj Mi
prenis ilin por Mi. 17 Ĉar al Mi apartenas ĉiuj unuenaskitoj de
la Izraelidoj, el la homoj kaj el la brutoj; en la tago, en kiu
Mi batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, Mi sanktigis
ilin por Mi. 18 Kaj Mi prenis la Levidojn anstataŭ ĉiuj
unuenaskitoj inter la Izraelidoj. 19 Kaj Mi fordonis la Levidojn
al Aaron kaj al liaj filoj el inter la Izraelidoj, por ke ili
faru servon pro la Izraelidoj en la tabernaklo de kunveno kaj por
pekliberigi la Izraelidojn; por ke ne trafu la Izraelidojn frapo,
se la Izraelidoj alproksimiĝus al la sanktejo. 20 Kaj Moseo kaj
Aaron kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj agis kun la Levidoj
konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo pri la
Levidoj; tiel agis kun ili la Izraelidoj. 21 Kaj la Levidoj sin
purigis kaj lavis siajn vestojn, kaj Aaron faris super ili skuon
antaŭ la Eternulo, kaj Aaron pekliberigis ilin, por purigi ilin.
22 Kaj post tio la Levidoj eniris, por plenumi sian servon en la
tabernaklo de kunveno antaŭ Aaron kaj antaŭ liaj filoj; kiel la
Eternulo ordonis al Moseo pri la Levidoj, tiel oni agis kun ili.

23 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 24 Jen estas, kio
koncernas la Levidojn: de la aĝo de dudek kvin jaroj kaj pli ili
devas eniri en sian oficon pri la servado en la tabernaklo de
kunveno. 25 Kaj de la aĝo de kvindek jaroj ili retiriĝos el la
ofico de la servado kaj ne servos plu. 26 Tiam ili servos siajn
fratojn en la tabernaklo de kunveno, plenumante gardadon, sed ne
farante servadon. Tiel agu kun la Levidoj koncerne ilian oficon.

Sekva Ĉapitro →