↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 9

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la
dua jaro post ilia eliro el la lando Egipta, en la unua monato,
dirante: 2 La Izraelidoj faru la Paskon en la difinita tempo. 3
En la dek-kvara tago de ĉi tiu monato, ĉirkaŭ la vespero, faru
ĝin en ĝia tempo; laŭ ĉiuj ĝiaj leĝoj kaj laŭ ĉiuj ĝiaj
instrukcioj faru ĝin. 4 Kaj Moseo diris al la Izraelidoj, ke ili
faru la Paskon. 5 Kaj ili faris la Paskon en la unua monato, en
la dek-kvara tago de la monato, ĉirkaŭ la vespero, en la dezerto
Sinaj; konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel
faris la Izraelidoj. 6 Sed estis homoj, kiuj estis malpuraj pro
ektuŝo de mortinta homo kaj ne povis fari la Paskon en tiu tago;
ili venis antaŭ Moseon kaj Aaronon en tiu tago; 7 kaj tiuj homoj
diris al li: Ni estas malpuraj pro ektuŝo de mortinta homo; kial
ni estu esceptataj, ke ni ne alportu la oferon al la Eternulo en
ĝia tempo inter la Izraelidoj? 8 Kaj Moseo diris al ili: Staru;
mi aŭskultos, kion la Eternulo ordonos koncerne vin.

9 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 10 Parolu al la
Izraelidoj, dirante: Se iu el vi aŭ el viaj estontaj generacioj
estos malpura pro ektuŝo de mortinta homo, aŭ se iu estos en
malproksima vojiro, tamen li faru Paskon al la Eternulo. 11 En la
dua monato, en la dek-kvara tago, ĉirkaŭ la vespero ili faru ĝin;
kun macoj kaj maldolĉaj herboj ili ĝin manĝu. 12 Ili ne lasu iom
el ĝi ĝis la mateno, kaj oston ili ne rompu en ĝi; laŭ ĉiuj ritoj
de la Pasko ili faru ĝin. 13 Sed se iu estas pura kaj ne troviĝas
en vojiro kaj tamen ne faras la Paskon, ties animo ekstermiĝos el
inter sia popolo, ĉar oferon al la Eternulo li ne alportis en ĝia
tempo; sian pekon portos tiu homo. 14 Kaj se loĝos ĉe vi
fremdulo, li ankaŭ faru Paskon al la Eternulo; laŭ la rito de la
Pasko kaj laŭ ĝia regularo li faru: sama regularo estu por vi,
kiel por la fremdulo, tiel por la indiĝeno.

15 En la tago, en kiu estis starigita la tabernaklo, nubo kovris
la tabernaklon super la tendo de atesto, kaj vespere estis super
la tabernaklo kvazaŭ aspekto de fajro ĝis la mateno. 16 Tiel
estis ĉiam: nubo ĝin kovris, kaj fajra aspekto en la nokto. 17
Kaj kiam leviĝadis la nubo de super la tabernaklo, tuj poste
elmoviĝadis la Izraelidoj; kaj sur la loko, kie haltadis la nubo,
tie starigadis sian tendaron la Izraelidoj. 18 Laŭ la ordono de
la Eternulo la Izraelidoj elmoviĝadis, kaj laŭ la ordono de la
Eternulo ili starigadis sian tendaron; dum la tuta tempo, kiam la
nubo restis super la tabernaklo, ili staradis tendare. 19 Kaj se
la nubo restadis super la tabernaklo longan tempon, la Izraelidoj
plenumadis la instrukcion de la Eternulo kaj ne elmoviĝadis. 20
Iufoje la nubo restadis kelke da tagoj super la tabernaklo, sed
ili laŭ la ordono de la Eternulo restadis tendare kaj laŭ la
ordono de la Eternulo elmoviĝadis. 21 Iufoje la nubo restadis de
vespero ĝis mateno; tiam, kiam la nubo leviĝis matene, ili
elmoviĝadis; iufoje tagon kaj nokton--kiam la nubo leviĝis, ili
elmoviĝadis. 22 Iufoje du tagojn aŭ monaton aŭ pli longan tempon
--kiel longe la nubo super la tabernaklo restis super ĝi, la
Izraelidoj restadis tendare kaj ne elmoviĝadis; sed kiam ĝi
leviĝis, ili elmoviĝadis. 23 Laŭ la ordono de la Eternulo ili
restadis tendare, kaj laŭ la ordono de la Eternulo ili
elmoviĝadis; ili plenumadis la instrukcion de la Eternulo,
konforme al tio, kiel la Eternulo ordonis per Moseo.

Sekva Ĉapitro →