↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 7

1 En la tago, kiam Moseo finis la starigadon de la tabernaklo,
kiam li sanktoleis ĝin kaj sanktigis ĝin kaj ĉiujn ĝiajn
apartenaĵojn kaj la altaron kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj
sanktoleis ilin kaj sanktigis ilin, 2 tiam alportis la estroj de
Izrael, la ĉefoj de siaj patrodomoj, tiuj estroj de la triboj,
tiuj, kiuj administris la kalkuladon-- 3 ili alportis siajn
oferojn antaŭ la Eternulon, ses kovritajn veturilojn kaj dek du
bovojn, po unu veturilo de du estroj kaj po unu bovo de ĉiu, kaj
ili venigis tion antaŭ la tabernaklon. 4 Kaj la Eternulo
ekparolis al Moseo, dirante: 5 Prenu de ili, kaj tio estu por la
plenumado de la laboroj ĉe la tabernaklo de kunveno; kaj donu
tion al la Levidoj, al ĉiu laŭ la speco de lia laborado. 6 Kaj
Moseo prenis la veturilojn kaj la bovojn kaj donis ilin al la
Levidoj. 7 Du veturilojn kaj kvar bovojn li donis al la filoj de
Gerŝon laŭ la speco de ilia laborado; 8 kaj kvar veturilojn kaj
ok bovojn li donis al la filoj de Merari laŭ la speco de ilia
laborado, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron. 9
Sed al la filoj de Kehat li ne donis, ĉar ili havis laboradon
sanktan; sur la ŝultroj ili devis porti. 10 Kaj la estroj
alportis oferojn por inaŭgura dono de la altaro, en la tago, en
kiu ĝi estis sanktoleita; kaj la estroj alportis sian oferon
antaŭ la altaron. 11 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Po unu estro
en tago ili alportu sian oferon por la inaŭguro de la altaro.

12 En la unua tago la alportanto de sia ofero estis Naĥŝon, filo
de Aminadab, de la tribo de Jehuda. 13 Kaj lia ofero estis: unu
arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu
arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ
plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 14
unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 15 unu bovido, unu
virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 16 unu kapro por
pekofero; 17 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin
virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Naĥŝon,
filo de Aminadab.

18 En la dua tago alportis Natanel, filo de Cuar, estro de
Isaĥar. 19 Li alportis sian oferon, kiu estis: unu arĝenta plado,
havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de
sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata
faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 20 unu ora kulero
deksikla, plena de incenso; 21 unu bovido, unu virŝafo, unu
jaraĝa ŝafido por brulofero; 22 unu kapro por pekofero; 23 kaj
por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin
jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Netanel, filo de Cuar.

24 En la tria tago--la estro de la Zebulunidoj, Eliab, filo de
Ĥelon. 25 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent
tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta
siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por
farunofero; 26 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 27 unu
bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 28 unu
kapro por pekofero; 29 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj,
kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de
Eliab, filo de Ĥelon.

30 En la kvara tago--la estro de la Rubenidoj, Elicur, filo de
Ŝedeur. 31 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent
tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta
siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por
farunofero; 32 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 33 unu
bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 34 unu
kapro por pekofero; 35 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj,
kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de
Elicur, filo de Ŝedeur.

36 En la kvina tago--la estro de la Simeonidoj, Ŝelumiel, filo de
Curiŝadaj. 37 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de
cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la
sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo,
por farunofero; 38 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 39
unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 40 unu
kapro por pekofero; 41 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj,
kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de
Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj.

42 En la sesa tago--la estro de la Gadidoj, Eljasaf, filo de
Deuel. 43 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent
tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta
siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por
farunofero; 44 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 45 unu
bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 46 unu
kapro por pekofero; 47 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj,
kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de
Eljasaf, filo de Deuel.

48 En la sepa tago--la estro de la Efraimidoj, Eliŝama, filo de
Amihud. 49 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent
tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta
siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por
farunofero; 50 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 51 unu
bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 52 unu
kapro por pekofero; 53 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj,
kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de
Eliŝama, filo de Amihud.

54 En la oka tago--la estro de la Manaseidoj, Gamliel, filo de
Pedacur. 55 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de
cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la
sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo,
por farunofero; 56 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 57
unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 58 unu
kapro por pekofero; 59 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj,
kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de
Gamliel, filo de Pedacur.

60 En la naŭa tago--la estro de la Benjamenidoj, Abidan, filo de
Gideoni. 61 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de
cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la
sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo,
por farunofero; 62 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 63
unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 64 unu
kapro por pekofero; 65 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj,
kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de
Abidan, filo de Gideoni.

66 En la deka tago--la estro de la Danidoj, Aĥiezer, filo de
Amiŝadaj. 67 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de
cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la
sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo,
por farunofero; 68 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 69
unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 70 unu
kapro por pekofero; 71 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj,
kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de
Aĥiezer, filo de Amiŝadaj.

72 En la dek-unua tago--la estro de la Aŝeridoj, Pagiel, filo de
Oĥran. 73 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent
tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta
siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por
farunofero; 74 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 75 unu
bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 76 unu
kapro por pekofero; 77 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj,
kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de
Pagiel, filo de Oĥran.

78 En la dek-dua tago--la estro de la Naftaliidoj, Aĥira, filo de
Enan. 79 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent
tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta
siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por
farunofero; 80 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 81 unu
bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 82 unu
kapro por pekofero; 83 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj,
kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de
Aĥira, filo de Enan.

84 Tia estis la inaŭgura dono de la altaro, en la tago, en kiu ĝi
estis sanktoleita, de la estroj de Izrael: dek du arĝentaj
pladoj, dek du arĝentaj kalikoj, dek du oraj kuleroj; 85 po cent
tridek sikloj da arĝento havis ĉiu plado, kaj po sepdek ĉiu
kaliko; la tuta arĝento de tiuj vazoj estis du mil kvarcent
sikloj laŭ la sankta siklo. 86 Da oraj kuleroj plenaj de incenso
estis dek du; po dek sikloj havis ĉiu kulero, laŭ la sankta
siklo; la tuta oro de la kuleroj estis cent dudek sikloj. 87 Ĉiuj
brutoj por brulofero estis: dek du bovidoj, dek du virŝafoj, dek
du jaraĝaj ŝafidoj, kaj al ili farunoferoj; kaj dek du kaproj por
pekofero. 88 Kaj ĉiuj brutoj por pacofero estis: dudek kvar
bovoj, sesdek virŝafoj, sesdek virkaproj, sesdek jaraĝaj ŝafidoj.
Tio estis la inaŭgura dono de la altaro, post kiam ĝi estis
sanktoleita. 89 Kaj kiam Moseo eniris en la tabernaklon de
kunveno, por paroli kun Li, li aŭdis la Voĉon, parolantan al li
de super la fermoplato, kiu estas sur la kesto de atesto, inter
la du keruboj; kaj estis parolate al li.

Sekva Ĉapitro →