↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 6

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Parolu al la
Izraelidoj, kaj diru al ili: Se viro aŭ virino decidos fari
sanktan promeson de konsekriĝo, por konsekri sin al la Eternulo,
3 tiam li devas deteni sin de vino kaj de ebriigaĵo, vinagron
vinan kaj vinagron de ebriigaĵoj li ne devas trinki, kaj nenian
trinkaĵon el vinberoj li devas trinki, kaj vinberojn freŝajn aŭ
sekigitajn li ne devas manĝi. 4 Dum la tuta tempo de sia
konsekriteco li devas manĝi nenion, kio estas farita el vinberoj,
de la kernoj ĝis la ŝelo. 5 Dum la tuta tempo de la promesita
konsekriteco razilo ne devas ektuŝi lian kapon; ĝis la finiĝo de
la tempo, por kiu li konsekris sin al la Eternulo, li estas
sankta; li lasu libere kreski la harojn de sia kapo. 6 Dum la
tuta tempo, por kiu li konsekris sin al la Eternulo, li ne aliru
al mortinta korpo. 7 Ne ĉe sia patro, nek ĉe sia patrino, nek ĉe
sia frato, nek ĉe sia fratino li malpuriĝu, se ili mortis; ĉar
konsekro al lia Dio estas sur lia kapo. 8 Dum la tuta tempo de
sia konsekriteco li estas sankta al la Eternulo. 9 Kaj se iu
mortos apud li subite, neatendite, kaj li malpurigos sian
konsekritan kapon, li pritondu sian kapon en la tago de sia
puriĝo, en la sepa tago li ĝin pritondu; 10 kaj en la oka tago li
alportu du turtojn aŭ du kolombidojn al la pastro, al la pordo de
la tabernaklo de kunveno. 11 Kaj la pastro faros el unu pekoferon
kaj el la dua bruloferon, kaj li pekliberigos lin de tio, kion li
pekis per la mortinta korpo, kaj li sanktigos lian kapon en tiu
tago. 12 Kaj li konsekros sin al la Eternulo por la tempo de sia
konsekriteco, kaj li alportos jaraĝan ŝafidon kiel kulpoferon;
kaj la tempo antaŭa perdos sian valoron, ĉar lia konsekriteco
malpuriĝis.

13 Kaj jen estas la leĝo pri la konsekrito: kiam finiĝos la tempo
de lia konsekriteco, oni venigu lin al la pordo de la tabernaklo
de kunveno; 14 kaj li alportu kiel oferon al la Eternulo unu
jaraĝan ŝafidon sendifektan kiel bruloferon, kaj unu jaraĝan
ŝafidinon sendifektan kiel pekoferon, kaj unu virŝafon
sendifektan kiel pacoferon, 15 kaj korbon da macoj el delikata
faruno, kukojn miksitajn kun oleo, kaj flanojn nefermentintajn,
ŝmiritajn per oleo, kaj ilian farunoferon kaj verŝoferon. 16 Kaj
la pastro prezentos tion antaŭ la Eternulon kaj faros lian
pekoferon kaj lian bruloferon. 17 Kaj el la virŝafo li faros
pacoferon al la Eternulo kune kun la korbo da macoj, kaj la
pastro faros lian farunoferon kaj lian verŝoferon. 18 Kaj la
konsekrito pritondos ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno sian
konsekritan kapon, kaj li prenos la harojn de sia konsekrita
kapo, kaj metos sur la fajron, kiu estas sub la pacofero. 19 Kaj
la pastro prenos la kuiritan ŝultron de la virŝafo kaj unu
nefermentintan kukon el la korbo kaj unu nefermentintan flanon,
kaj li metos tion sur la manon de la konsekrito, kiam tiu estos
pritondinta sian konsekritan kapon. 20 Kaj la pastro skuos tion
kiel skuoferon antaŭ la Eternulo; sanktigita ĝi estu por la
pastro, krom la brustaĵo de skuado kaj la femuro de levado. Poste
la konsekrito povas trinki vinon. 21 Tio estas la leĝo pri
konsekrito, kiu donis sanktan promeson; lia ofero apartenas al la
Eternulo pro lia konsekriteco, krom tio, kion permesos al li lia
bonhavo; konforme al sia promeso, kiun li promesis, li faru, laŭ
la leĝo pri lia konsekriteco.

22 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 23 Diru al Aaron
kaj al liaj filoj jene: Tiamaniere benu la Izraelidojn; diru al
ili:

24 La Eternulo vin benu kaj vin gardu;

25 La Eternulo lumu al vi per Sia vizaĝo kaj favorkoru vin;

26 La Eternulo turnu Sian vizaĝon al vi kaj donu al vi pacon.

27 Tiel ili metu Mian nomon sur la Izraelidojn, kaj Mi ilin
benos.

Sekva Ĉapitro →