↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 5

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Ordonu al la
Izraelidoj, ke ili elsendu el la tendaro ĉiujn leprulojn, kaj
ĉiujn, kiuj havas elfluon, kaj ĉiujn, kiuj malpuriĝis de
mortinto. 3 Kiel virojn, tiel ankaŭ virinojn elsendu, ekster la
tendaron elsendu ilin, por ke ili ne malpurigu siajn tendarojn,
inter kiuj Mi loĝas. 4 Kaj la Izraelidoj faris tiel, kaj ili
elsendis ilin ekster la tendaron; kiel diris la Eternulo al
Moseo, tiel faris la Izraelidoj.

5 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 6 Diru al la
Izraelidoj: Se viro aŭ virino faros ian pekon kontraŭ homo,
farante per tio krimon kontraŭ la Eternulo, kaj tiu animo
kulpiĝos, 7 tiam ili konfesu sian pekon, kiun ili faris, kaj ili
kompensu sian kulpon plene kaj aldonu ĝian kvinonon, kaj donu al
tiu, kontraŭ kiu ili kulpiĝis. 8 Sed se tiu homo ne havas
parencon, al kiu oni povus kompensi la kulpon, tiam la kompenso
de la kulpo apartenas al la Eternulo, por la pastro, krom la
virŝafo de pekliberigo, per kiu li estos pekliberigita. 9 Kaj ĉiu
oferdono el ĉiuj sanktaĵoj de la Izraelidoj, kiujn ili alportas
al la pastro, apartenas al li. 10 Kaj ĉies sanktigitaĵo al li
apartenas. Se iu ion donas al la pastro, ĝi apartenu al li.

11 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 12 Parolu al la
Izraelidoj, kaj diru al ili: Se ies edzino forflankiĝos kaj pekos
kontraŭ li, 13 kaj iu viro kuŝos kun ŝi sekskuniĝe, kaj tio estos
kaŝita antaŭ ŝia edzo, ĉar ŝi malpuriĝis kaŝe, kaj ne estos
atestanto pri ŝi kaj ŝi ne estos kaptita; 14 sed atakos lin
spirito de ĵaluzo kaj li ĵaluzos sian edzinon, kiam ŝi estos
malpuriĝinta, aŭ atakos lin spirito de ĵaluzo kaj li ĵaluzos sian
edzinon, kiam ŝi ne estos malpuriĝinta: 15 tiam la edzo alkonduku
sian edzinon al la pastro, kaj alportu pro ŝi kiel oferon dekonon
de efo da hordea faruno; li ne verŝu sur ĝin oleon kaj ne metu
sur ĝin olibanon, ĉar tio estas farunofero de ĵaluzo, farunofero
de memorigo, memorigante pri malbonago. 16 Kaj la pastro
alproksimigos ŝin kaj starigos ŝin antaŭ la Eternulo; 17 kaj la
pastro prenos sanktan akvon en argila vazo, kaj iom da tero, kiu
estos sur la planko de la tabernaklo, la pastro prenos kaj ĵetos
en la akvon. 18 Kaj la pastro starigos la virinon antaŭ la
Eternulo kaj disliberigos la harojn sur la kapo de la virino kaj
donos en ŝiajn manojn la farunoferon de la memorigo, tiun
farunoferon de ĵaluzo, kaj en la mano de la pastro estos akvo
maldolĉa, malbeniga. 19 Kaj la pastro ŝin ĵurligos, kaj diros al
la virino: Se neniu viro kuŝis kun vi kaj se vi ne forflankiĝis
per malpuriĝo kun alia viro anstataŭ via edzo, tiam restu
sendifekta de ĉi tiu maldolĉa malbeniga akvo; 20 sed se vi
forflankiĝis kun alia viro anstataŭ via edzo kaj se vi malpuriĝis
kaj iu viro kuŝis kun vi krom via edzo-- 21 la pastro ĵurligos la
virinon per ĵuro de malbeno, kaj la pastro diros al la virino:
Tiam la Eternulo fordonu vin al malbeno kaj al ĵuro inter via
popolo, farante vian femuron maldikiĝinta kaj vian ventron
ŝvelinta; 22 kaj ĉi tiu malbeniga akvo eniru en viajn
internaĵojn, por ke ŝvelu via ventro kaj maldikiĝu via femuro.
Kaj la virino diros: Amen, amen! 23 Kaj la pastro enskribos tiun
ĵurligon en libro kaj lavos ĝin per la maldolĉa akvo. 24 Kaj li
trinkigos al la virino la maldolĉan malbenigan akvon, kaj eniros
en ŝin la malbeniga akvo por maldolĉo. 25 Kaj la pastro prenos el
la mano de la virino la farunoferon de ĵaluzo, kaj li skuos la
farunoferon antaŭ la Eternulo kaj portos ĝin al la altaro. 26 Kaj
la pastro prenos plenmanon el la farunofero, ĝian parton de
memorigo, kaj bruligos sur la altaro, kaj poste li trinkigos al
la virino la akvon. 27 Kaj kiam li estos trinkiginta al ŝi la
akvon, tiam, se ŝi malpuriĝis kaj pekis kontraŭ sia edzo, eniros
en ŝin la malbeniga akvo por maldolĉo, kaj ŝvelos ŝia ventro kaj
maldikiĝos ŝia femuro; kaj la virino fariĝos malbeno inter sia
popolo. 28 Sed se la virino ne malpuriĝis kaj ŝi estas pura, tiam
ŝi restos sendifekta kaj povos naski infanojn. 29 Tio estas la
leĝo pri la ĵaluzo, kiam virino forflankiĝos kun alia viro
anstataŭ sia edzo kaj malpuriĝos, 30 aŭ kiam viron atakos spirito
de ĵaluzo kaj li ĵaluzos sian edzinon; tiam li starigu la edzinon
antaŭ la Eternulo, kaj la pastro agu kun ŝi laŭ la tuta tiu leĝo.
31 Kaj la edzo estos pura de kulpo, kaj la edzino portos sian
pekon.

Sekva Ĉapitro →