↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 4

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 2
Prikalkulu la filojn de Kehat el inter la Levidoj laŭ iliaj
familioj, laŭ iliaj patrodomoj, 3 en la aĝo de tridek jaroj kaj
pli, ĝis la aĝo de kvindek jaroj, ĉiujn kapablajn por servi, por
fari laboron en la tabernaklo de kunveno. 4 Tio estas la servado
de la Kehatidoj en la tabernaklo de kunveno, en la plejsanktejo.
5 Aaron kaj liaj filoj eniru, kiam la tendaro devos elmoviĝi, kaj
ili deprenu la kovrantan kurtenon kaj kovru per ĝi la keston de
atesto. 6 Kaj ili metu sur ĝin tegon el antilopaj feloj, kaj ili
sternu supre bluan tukon, kaj ili enmetu ĝiajn stangojn. 7 Kaj
sur la tablo de la panoj de propono ili sternu bluan tukon, kaj
ili metu sur ĝin la pladojn kaj la kulerojn kaj la tasojn kaj la
pokalojn de la verŝoferoj; kaj ĝia konstanta pano estu sur ĝi. 8
Kaj ili sternu sur tio ruĝan tukon kaj kovru ĝin per tego el
antilopaj feloj, kaj ili enmetu ĝiajn stangojn. 9 Kaj ili prenu
bluan tukon kaj kovru la kandelabron de lumigado kaj ĝiajn
lucernojn kaj ĝiajn prenilojn kaj ĝiajn cindrujojn, kaj ĉiujn
ĝiajn oleujojn, kiuj estas uzataj ĉe ĝi. 10 Kaj ili metu ĝin kaj
ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn en tegon el antilopaj feloj, kaj ili
metu tion sur portilon. 11 Kaj sur la ora altaro ili sternu bluan
tukon kaj tegu ĝin per tego el antilopaj feloj, kaj ili enmetu
ĝiajn stangojn. 12 Kaj ili prenu ĉiujn objektojn de servado, per
kiuj oni servas en la sanktejo, kaj ili metu tion en bluan tukon
kaj tegu tion per tego el antilopaj feloj kaj metu sur portilon.
13 Kaj ili purigu la altaron de la cindro kaj sternu sur ĝi
purpuran tukon. 14 Kaj ili metu sur ĝin ĉiujn ĝiajn objektojn,
per kiuj oni servas sur ĝi, la karbujojn, la forkojn kaj la
ŝovelilojn kaj la kalikojn, ĉiujn objektojn de la altaro, kaj ili
sternu sur ĝi tegon el antilopaj feloj, kaj ili enmetu ĝiajn
stangojn. 15 Kiam Aaron kaj liaj filoj finos la kovradon de la
sanktejo kaj de ĉiuj objektoj de la sanktejo ĉe la elmoviĝo de la
tendaro, tiam venos la filoj de Kehat, por porti; sed ili ne
ektuŝu la sanktaĵon, por ke ili ne mortu. Tio estas la portaĵo de
la filoj de Kehat ĉe la tabernaklo de kunveno. 16 Sub la gardado
de Eleazar, filo de la pastro Aaron, estas la oleo por la
lumigado kaj la bonodoraj incensoj kaj la konstanta farunofero
kaj la oleo de sanktigado, la gardado de la tuta tabernaklo, kaj
de ĉio, kio estas en ĝi, de la sanktejo kaj de ĝiaj objektoj.

17 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 18
Ne pereigu la tribon de la familioj Kehatidaj inter la Levidoj;
19 sed tion faru al ili, por ke ili vivu kaj ne mortu, kiam ili
alproksimiĝos al la plejsanktejo: Aaron kaj liaj filoj eniru kaj
starigu ilin ĉiun ĉe lia servo kaj ĉe lia portotaĵo; 20 sed ili
ne aliru, por rigardi, kiel oni dismetas la sanktaĵojn, por ke
ili ne mortu.

21 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 22 Prikalkulu
ankaŭ la filojn de Gerŝon laŭ iliaj patrodomoj, laŭ iliaj
familioj. 23 De la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis
la havantaj la aĝon de kvindek jaroj kalkulu ilin, ĉiujn, kiuj
estas kapablaj por la servado, por plenumi laboron en la
tabernaklo de kunveno. 24 Tio estas la laboro de la familioj
Gerŝonidaj, por servi kaj por porti: 25 ili portu la tapiŝojn de
la tabernaklo, kaj la tabernaklon de kunveno, ĝian kovrilon, kaj
la tegon el la antilopaj feloj, kiu estas super ĝi supre, kaj la
kovrotukon de la pordo de la tabernaklo de kunveno, 26 kaj la
kurtenojn de la korto, kaj la kovrotukon de la pordego de la
korto, kiu estas ĉirkaŭ la tabernaklo kaj ĉirkaŭ la altaro, kaj
iliajn ŝnurojn kaj ĉiujn iliajn servajn objektojn; kaj ĉion, kion
oni devas fari ĉe ili, ili faru. 27 Laŭ la ordono de Aaron kaj de
liaj filoj estu la tuta laborado de la Gerŝonidoj, koncerne ĉian
ilian portadon kaj ĉian ilian laboradon; kaj metu sub ilian
gardadon ĉion, kion ili portas. 28 Tio estas la laboro de la
familioj de la Gerŝonidoj en la tabernaklo de kunveno; kaj la
kontrolon super ili havas Itamar, filo de la pastro Aaron.

29 La filojn de Merari prikalkulu laŭ iliaj familioj, laŭ ilia
patrodomo. 30 De la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis
la havantaj la aĝon de kvindek jaroj prikalkulu ilin, ĉiujn
servokapablajn, por plenumi la laborojn de la tabernaklo de
kunveno. 31 Kaj jen estas la ofico de ilia portado ĉe ilia tuta
laborado en la tabernaklo de kunveno: ili portu la tabulojn de la
tabernaklo kaj ĝiajn riglilojn kaj ĝiajn kolonojn kaj ĝiajn
bazojn; 32 kaj la kolonojn de la korto ĉirkaŭe kaj iliajn bazojn
kaj la najlojn kaj la ŝnurojn kun ĉiuj iliaj apartenaĵoj kaj kun
ĉiuj iliaj servobjektoj; kaj laŭnome prikalkulu ĉiujn objektojn,
kiujn ili ofice devas porti. 33 Tio estas la laboro de la
familioj de la Merariidoj ĉe ilia tuta laborado en la tabernaklo
de kunveno, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.

34 Kaj Moseo kaj Aaron kaj la estroj de la komunumo prikalkulis
la Kehatidojn laŭ iliaj familioj kaj laŭ ilia patrodomo, 35 de la
havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis la havantaj la aĝon
de kvindek jaroj, ĉiujn servokapablajn por la laborado en la
tabernaklo de kunveno. 36 Kaj ilia kalkulita nombro laŭ iliaj
familioj estis du mil sepcent kvindek. 37 Tio estas la kalkulitoj
de la familioj Kehatidaj, de ĉiuj laborantoj en la tabernaklo de
kunveno, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laŭ la diro de la
Eternulo per Moseo.

38 Kaj la kalkulitoj de la filoj de Gerŝon laŭ iliaj familioj kaj
laŭ ilia patrodomo, 39 de la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj
pli ĝis la havantaj la aĝon de kvindek jaroj, ĉiuj servokapablaj
por la laborado en la tabernaklo de kunveno, 40 ilia nombro laŭ
iliaj familioj, laŭ ilia patrodomo, estis du mil sescent tridek.
41 Tio estas la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Gerŝon,
de ĉiuj laborantoj en la tabernaklo de kunveno, kiujn prikalkulis
Moseo kaj Aaron laŭ la ordono de la Eternulo.

42 Kaj la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Merari laŭ
iliaj familioj, laŭ ilia patrodomo, 43 de la havantaj la aĝon de
tridek jaroj kaj pli ĝis la havantaj la aĝon de kvindek jaroj,
ĉiuj servokapablaj por la laborado en la tabernaklo de kunveno,
44 ilia nombro laŭ iliaj familioj estis tri mil ducent. 45 Tio
estas la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Merari, kiujn
prikalkulis Moseo kaj Aaron laŭ la diro de la Eternulo per Moseo.

46 Ĉiuj kalkulitoj, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron kaj la
estroj de Izrael, la Levidoj laŭ iliaj familioj kaj laŭ ilia
patrodomo, 47 de la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis
la havantaj la aĝon de kvindek jaroj, ĉiuj servokapablaj por
plenumi laboron kaj plenumi porton en la tabernaklo de kunveno,
48 ilia nombro estis ok mil kvincent okdek. 49 Laŭ la diro de la
Eternulo per Moseo ili estis kalkulitaj, ĉiu laŭ sia laboro kaj
portado, kalkulitaj, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

Sekva Ĉapitro →