↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 3

1 Kaj jen estas la genealogio de Aaron kaj Moseo en tiu tempo,
kiam la Eternulo parolis al Moseo sur la monto Sinaj. 2 Jen estas
la nomoj de la filoj de Aaron: la unuenaskito Nadab, kaj Abihu,
Eleazar, kaj Itamar. 3 Tio estas la nomoj de la filoj de Aaron,
la pastroj sanktoleitaj, kiujn li konsekris por pastri. 4 Sed
Nadab kaj Abihu mortis antaŭ la Eternulo, kiam ili oferalportis
fremdan fajron antaŭ la Eternulon en la dezerto Sinaj; kaj filojn
ili ne havis. Kaj pastris Eleazar kaj Itamar apud Aaron ilia
patro.

5 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 6 Alvenigu la
tribon de Levi, kaj starigu ĝin antaŭ la pastro Aaron, ke ili
servu lin. 7 Kaj ili plenumu gardon koncerne lin kaj koncerne la
tutan komunumon antaŭ la tabernaklo de kunveno, por servi la
servojn de la tabernaklo. 8 Kaj ili gardu ĉiujn objektojn de la
tabernaklo de kunveno kaj la gardotaĵon de la Izraelidoj, por
servi la servojn de la tabernaklo. 9 Kaj donu la Levidojn al
Aaron kaj al liaj filoj; ili estu fordonitaj al li el la
Izraelidoj. 10 Kaj Aaronon kaj liajn filojn oficialigu, ke ili
plenumadu sian pastradon; se laiko en tion enmiksiĝos, li estu
mortigita.

11 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 12 Jen Mi prenis
la Levidojn el inter la Izraelidoj anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj
utermalfermintoj el la Izraelidoj; la Levidoj estu do Miaj; 13
ĉar al Mi apartenas ĉiuj unuenaskitoj; en la tago, en kiu Mi
batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, Mi dediĉis al Mi
ĉiujn unuenaskitojn en Izrael, de homo ĝis bruto; Miaj ili estu:
Mi estas la Eternulo.

14 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj,
dirante: 15 Prikalkulu la Levidojn laŭ iliaj patrodomoj, laŭ
iliaj familioj; ĉiun virseksulon en la aĝo de unu monato kaj pli
prikalkulu. 16 Kaj Moseo prikalkulis ilin laŭ la diro de la
Eternulo, kiel estis ordonite. 17 Kaj jenaj estis la filoj de
Levi laŭ iliaj nomoj: Gerŝon kaj Kehat kaj Merari. 18 Kaj jen
estas la nomoj de la filoj de Gerŝon laŭ iliaj familioj: Libni
kaj Ŝimei. 19 Kaj la filoj de Kehat laŭ iliaj familioj: Amram kaj
Jichar, Ĥebron kaj Uziel. 20 Kaj la filoj de Merari laŭ iliaj
familioj: Maĥli kaj Muŝi. Tio estas la familioj de Levi laŭ iliaj
patrodomoj.

21 De Gerŝon la familio de la Libniidoj kaj la familio de la
Ŝimeiidoj; tio estas la familioj de la Gerŝonidoj. 22 Iliaj
kalkulitoj laŭ la nombro de ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu
monato kaj pli prezentas la nombron de sep mil kvincent. 23 La
familioj de la Gerŝonidoj devas havi siajn tendojn malantaŭ la
tabernaklo, okcidente. 24 Kaj la estro de la patrodomo de la
Gerŝonidoj estas Eljasaf, filo de Lael. 25 Kaj sub la gardado de
la Gerŝonidoj en la tabernaklo de kunveno estas la tabernaklo,
kaj la tendo, ĝiaj kovriloj, kaj la kovrotuko de la pordo de la
tabernaklo de kunveno, 26 kaj la kurtenoj de la korto, kaj la
kovrotuko de la pordo de la korto, kiu estas ĉirkaŭ la tabernaklo
kaj ĉirkaŭ la altaro, kaj la ŝnuroj kun ĉiuj aranĝaĵoj.

27 Kaj de Kehat estas la familio de la Amramidoj kaj la familio
de la Jicharidoj kaj la familio de la Ĥebronidoj kaj la familio
de la Uzielidoj; tio estas la familioj de la Kehatidoj. 28 Laŭ la
nombro de ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli ili
estas ok mil sescent, plenumantaj gardadon de la sanktejo. 29 La
familioj de la Kehatidoj devas havi siajn tendojn flanke de la
tabernaklo, sude. 30 Kaj la estro de la patrodomo de la familioj
de la Kehatidoj estas Elcafan, filo de Uziel. 31 Kaj sub ilia
gardado estu la kesto kaj la tablo kaj la kandelabro kaj la
altaroj, kaj la sanktaj vazoj, per kiuj oni faras la servadon,
kaj la kurteno kaj ĉiuj ĝiaj apartenaĵoj. 32 Kaj la estro de la
estroj de la Levidoj estas Eleazar, filo de la pastro Aaron; li
kontrolas la plenumantojn de la gardado de la sanktejo.

33 De Merari estas la familio de la Maĥliidoj kaj la familio de
la Muŝiidoj; tio estas la familioj de Merari. 34 Kaj iliaj
kalkulitoj laŭ la nombro de ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu
monato kaj pli estas ses mil ducent. 35 Kaj la estro de la
patrodomo de la familioj de Merari estas Curiel, filo de Abiĥail;
ili devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, norde. 36
Kaj sub la kontrolo kaj gardado de la filoj de Merari estas la
tabuloj de la tabernaklo kaj ĝiaj stangoj kaj ĝiaj kolonoj kaj
ĝiaj bazoj kaj ĉiuj ĝiaj vazoj kaj ĝia tuta aranĝaĵo, 37 kaj la
kolonoj de la korto ĉirkaŭe kaj iliaj bazoj kaj iliaj najloj kaj
iliaj ŝnuroj. 38 Kaj antaŭ la tabernaklo, en la antaŭa parto de
la tabernaklo de kunveno, oriente, havos siajn tendojn Moseo kaj
Aaron kaj liaj filoj, plenumante la gardadon de la sanktejo, por
gardi la Izraelidojn; sed se laiko alproksimiĝos, li estu
mortigita. 39 Ĉiuj kalkulitaj Levidoj, kiujn prikalkulis Moseo
kaj Aaron laŭ la ordono de la Eternulo, laŭ iliaj familioj, ĉiuj
virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli, estis dudek du mil.

40 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Prikalkulu ĉiujn unuenaskitajn
virseksulojn inter la Izraelidoj en la aĝo de unu monato kaj pli,
kaj faru registron de iliaj nomoj. 41 Kaj prenu la Levidojn por
Mi, kiu estas la Eternulo, anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj el la
Izraelidoj, kaj la brutojn de la Levidoj anstataŭ ĉiuj
unuenaskitoj el la brutoj de la Izraelidoj. 42 Kaj Moseo
prikalkulis, kiel ordonis al li la Eternulo, ĉiujn unuenaskitojn
el la Izraelidoj. 43 Kaj estis ĉiuj unuenaskitaj virseksuloj laŭ
la nombro de la nomoj en la aĝo de unu monato kaj pli laŭ la
kalkulo dudek du mil ducent sepdek tri.

44 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 45 Prenu la
Levidojn anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj el la Izraelidoj, kaj la
brutojn de la Levidoj anstataŭ iliaj brutoj, kaj la Levidoj
apartenu al Mi: Mi estas la Eternulo. 46 Kaj elaĉete pro la
ducent sepdek tri, kiuj estas superfluaj kompare kun la nombro de
la Levidoj el la unuenaskitoj el la Izraelidoj, 47 prenu po kvin
sikloj pro ĉiu kapo, laŭ la sankta siklo prenu, po dudek geroj en
siklo; 48 kaj donu la monon al Aaron kaj al liaj filoj, elaĉete
pro la superfluaj inter ili. 49 Kaj Moseo prenis la monon de la
elaĉeto de la superfluaj kompare kun tiuj, kiuj estis elaĉetitaj
per la Levidoj. 50 De la unuenaskitoj de la Izraelidoj li prenis
la monon, mil tricent sesdek kvin siklojn laŭ la sankta siklo. 51
Kaj Moseo donis la monon de la elaĉetitoj al Aaron kaj al liaj
filoj, laŭ la diro de la Eternulo, kiel ordonis la Eternulo al
Moseo.

Sekva Ĉapitro →