↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 2

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 2 La
Izraelidoj starigu siajn tendojn ĉiu apud sia standardo, apud la
signoj de sia patrodomo; iom malproksime ĉirkaŭ la tabernaklo de
kunveno ili starigu siajn tendojn. 3 En la antaŭa parto, oriente,
staros tendare la standardo de la tendaro de Jehuda, laŭ iliaj
taĉmentoj; kaj la princo de la Jehudaidoj estas Naĥŝon, filo de
Aminadab; 4 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas sepdek
kvar mil sescent. 5 Apude staru la tribo de Isaĥar; kaj la princo
de la Isaĥaridoj estas Netanel, filo de Cuar; 6 kaj lia taĉmento
kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvindek kvar mil kvarcent. 7 Poste la
tribo de Zebulun; kaj la princo de la Zebulunidoj estas Eliab,
filo de Ĥelon; 8 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas
kvindek sep mil kvarcent. 9 Ĉiuj kalkulitoj de la tendaro de
Jehuda estas cent okdek ses mil kvarcent laŭ iliaj taĉmentoj; ili
elmoviĝu la unuaj.

10 La standardo de la tendaro de Ruben estu sude, laŭ iliaj
taĉmentoj; kaj la princo de la Rubenidoj estas Elicur, filo de
Ŝedeur; 11 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvardek ses
mil kvincent. 12 Apude staru la tribo de Simeon; kaj la princo de
la Simeonidoj estas Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj; 13 kaj lia
taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvindek naŭ mil tricent. 14
Poste la tribo de Gad; kaj la princo de la Gadidoj estas Eljasaf,
filo de Deuel; 15 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas
kvardek kvin mil sescent kvindek. 16 Ĉiuj kalkulitoj de la
tendaro de Ruben estas cent kvindek unu mil kvarcent kvindek laŭ
iliaj taĉmentoj; ili elmoviĝu la duaj.

17 Poste elmoviĝu kun la tabernaklo de kunveno la tendaro de la
Levidoj inter la tendaroj; kiel ili staros tendare, tiel ili
elmoviĝu, ĉiu laŭ sia loko kun siaj standardoj.

18 La standardo de la tendaro de Efraim, laŭ iliaj taĉmentoj,
estu okcidente; kaj la princo de la Efraimidoj estas Eliŝama,
filo de Amihud; 19 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas
kvardek mil kvincent. 20 Apude estu la tribo de Manase; kaj la
princo de la Manaseidoj estas Gamliel, filo de Pedacur; 21 kaj
lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas tridek du mil ducent. 22
Poste la tribo de Benjamen; kaj la princo de la Benjamenidoj
estas Abidan, filo de Gideoni; 23 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj
kalkulitoj estas tridek kvin mil kvarcent. 24 Ĉiuj kalkulitoj de
la tendaro de Efraim estas cent ok mil cent laŭ iliaj taĉmentoj;
ili elmoviĝu la triaj.

25 La standardo de la tendaro de Dan estu norde, laŭ iliaj
taĉmentoj; kaj la princo de la Danidoj estas Aĥiezer, filo de
Amiŝadaj; 26 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas sesdek du
mil sepcent. 27 Apude staru tendare la tribo de Aŝer; kaj la
princo de la Aŝeridoj estas Pagiel, filo de Oĥran; 28 kaj lia
taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvardek unu mil kvincent. 29
Poste la tribo de Naftali; kaj la princo de la Naftaliidoj estas
Aĥira, filo de Enan; 30 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj
estas kvindek tri mil kvarcent. 31 Ĉiuj kalkulitoj de la tendaro
de Dan estas cent kvindek sep mil sescent; ili elmoviĝu la lastaj
kun siaj standardoj.

32 Tio estas la kalkulitoj de la Izraelidoj laŭ iliaj patrodomoj.
Ĉiuj kalkulitoj de la tendaroj, laŭ iliaj taĉmentoj, estis
sescent tri mil kvincent kvindek. 33 Sed la Levidoj ne estis
kalkulitaj inter la Izraelidoj; kiel la Eternulo ordonis al
Moseo. 34 Kaj la Izraelidoj faris konforme al ĉio, kion la
Eternulo ordonis al Moseo: tiel ili stariĝis tendare kun siaj
standardoj, kaj tiel ili elmoviĝadis, ĉiu laŭ sia familio, laŭ
sia patrodomo.

Sekva Ĉapitro →