↑ Enhavo

Nombroj

KVARA LIBRO DE MOSEO

Ĉapitro 1

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la
tabernaklo de kunveno en la unua tago de la dua monato de la dua
jaro post ilia eliro el la lando Egipta, dirante: 2 Prikalkulu la
tutan komunumon de la Izraelidoj laŭ iliaj familioj, laŭ iliaj
patrodomoj, laŭ la nombro de la nomoj de ĉiuj virseksuloj
laŭkape. 3 De la aĝuloj de dudek jaroj kaj pli, ĉiujn, kiuj
taŭgas por milito en Izrael, prikalkulu ilin laŭ iliaj taĉmentoj,
vi kaj Aaron. 4 Kaj kun vi estu po unu homo el ĉiu tribo, homo,
kiu estas ĉefo en sia patrodomo. 5 Kaj jen estas la nomoj de la
viroj, kiuj staros kun vi: de Ruben staru Elicur, filo de Ŝedeur;
6 de Simeon, Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj; 7 de Jehuda, Naĥŝon,
filo de Aminadab; 8 de Isaĥar, Netanel, filo de Cuar; 9 de
Zebulun, Eliab, filo de Ĥelon; 10 de la filoj de Jozef: de
Efraim, Eliŝama, filo de Amihud; de Manase, Gamliel, filo de
Pedacur; 11 de Benjamen, Abidan, filo de Gideoni; 12 de Dan,
Aĥiezer, filo de Amiŝadaj; 13 de Aŝer, Pagiel, filo de Oĥran; 14
de Gad, Eljasaf, filo de Deuel; 15 de Naftali, Aĥira, filo de
Enan. 16 Tio estas la distingitoj el la komunumo, la estroj de la
triboj de siaj patroj, la ĉefoj de la miloj de Izrael. 17 Kaj
Moseo kaj Aaron prenis tiujn virojn, cititajn laŭ iliaj nomoj. 18
Kaj la tutan komunumon ili kunvenigis en la unua tago de la dua
monato; kaj la kunvenintoj legitimis sin laŭ siaj familioj, laŭ
siaj patrodomoj, laŭ la nombroj de la nomoj, de la aĝuloj de
dudek jaroj kaj pli, laŭkape, 19 kiel la Eternulo ordonis al
Moseo. Kaj li prikalkulis ilin en la dezerto Sinaj.

20 Kaj montriĝis, ke la filoj de Ruben, la unuenaskito de Izrael,
laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la
nombro da nomoj laŭkape, ĉiuj virseksuloj en la aĝo de dudek
jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj, 21 prezentis en la tribo de
Ruben la nombron de kvardek ses mil kvincent.

22 La filoj de Simeon laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj
patrodomoj, kalkulitaj laŭ la nombro da nomoj laŭkape, ĉiuj
virseksuloj en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
23 prezentis en la tribo de Simeon la nombron de kvindek naŭ mil
tricent.

24 La filoj de Gad laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj
patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj
pli, ĉiuj militkapablaj, 25 prezentis en la tribo de Gad la
nombron de kvardek kvin mil sescent kvindek.

26 La filoj de Jehuda laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj
patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj
pli, ĉiuj militkapablaj, 27 prezentis en la tribo de Jehuda la
nombron de sepdek kvar mil sescent.

28 La filoj de Isaĥar laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj
patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj
pli, ĉiuj militkapablaj, 29 prezentis en la tribo de Isaĥar la
nombron de kvindek kvar mil kvarcent.

30 La filoj de Zebulun laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ
siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj
kaj pli, ĉiuj militkapablaj, 31 prezentis en la tribo de Zebulun
la nombron de kvindek sep mil kvarcent.

32 La filoj de Jozef, la filoj de Efraim laŭ sia deveno, laŭ siaj
familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo
de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj, 33 prezentis en la
tribo de Efraim la nombron de kvardek mil kvincent.

34 La filoj de Manase laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj
patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj
pli, ĉiuj militkapablaj, 35 prezentis en la tribo de Manase la
nombron de tridek du mil ducent.

36 La filoj de Benjamen laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ
siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj
kaj pli, ĉiuj militkapablaj, 37 prezentis en la tribo de Benjamen
la nombron de tridek kvin mil kvarcent.

38 La filoj de Dan laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj
patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj
pli, ĉiuj militkapablaj, 39 prezentis en la tribo de Dan la
nombron de sesdek du mil sepcent.

40 La filoj de Aŝer laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj
patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj
pli, ĉiuj militkapablaj, 41 prezentis en la tribo de Aŝer la
nombron de kvardek unu mil kvincent.

42 La filoj de Naftali laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ
siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj
kaj pli, ĉiuj militkapablaj, 43 prezentis en la tribo de Naftali
la nombron de kvindek tri mil kvarcent.

44 Tio estas la kalkulitoj, kiujn kalkulis Moseo kaj Aaron kaj la
princoj de Izrael, dek du homoj, po unu el ĉiu patrodomo. 45 Kaj
la nombro de ĉiuj kalkulitoj el la Izraelidoj laŭ iliaj
patrodomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj
en Izrael, 46 la nombro de ĉiuj kalkulitoj estis sescent tri mil
kvincent kvindek.

47 Sed la Levidoj laŭ sia patrodomo ne estis kalkulitaj inter
ili. 48 Ĉar la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 49 Nur la
tribon de Levi ne prikalkulu, kaj ne metu ilian nombron mezen de
la Izraelidoj. 50 Sed vi komisiu al la Levidoj la tabernaklon de
atesto kaj ĉiujn ĝiajn objektojn, kaj ĉion, kio apartenas al ĝi;
ili portadu la tabernaklon kaj ĉiujn ĝiajn objektojn, kaj ili
priservu ĝin, kaj ĉirkaŭ la tabernaklo ili starigu siajn tendojn.
51 Kaj kiam la tabernaklo devos forlasi sian lokon, tiam la
Levidoj ĝin levu; kaj kiam la tabernaklo devos resti sur loko,
tiam la Levidoj ĝin starigu; sed se laiko alproksimiĝos, li estu
mortigita. 52 Kaj la Izraelidoj aranĝos sin ĉiu en sia tendaro
kaj ĉiu apud sia standardo, laŭ siaj taĉmentoj. 53 Sed la Levidoj
starigu siajn tendojn ĉirkaŭ la tabernaklo de atesto, por ke ne
trafu kolero la komunumon de la Izraelidoj; kaj la Levidoj
plenumos la gardadon de la tabernaklo de atesto. 54 Kaj tiel
faris la Izraelidoj; konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al
Moseo, tiel ili faris.

Sekva Ĉapitro →