↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Levidoj

Ĉapitro 26

1 Ne faru al vi idolojn, kaj figurojn kaj statuojn ne starigu ĉe
vi, kaj ŝtonojn kun bildoj ne kuŝigu en via lando, por
adorkliniĝi super ili: ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio. 2 Miajn
sabatojn observu, kaj Mian sanktejon respektegu: Mi estas la
Eternulo.

3 Se vi agos laŭ Miaj leĝoj kaj observos Miajn ordonojn kaj
plenumos ilin, 4 tiam Mi donos al vi pluvojn iliatempe, kaj la
tero donos siajn produktaĵojn, kaj la kampa arbo donos siajn
fruktojn. 5 Kaj la tempo de draŝado daŭros ĉe vi ĝis la
enkolektado de la vinberoj, kaj la enkolektado de vinberoj daŭros
ĝis la semado, kaj vi manĝos vian panon sate kaj vi loĝos
sendanĝere en via lando. 6 Kaj Mi donos pacon al via lando, kaj
kiam vi kuŝos, neniu vin timigos; kaj Mi forigos la malbonajn
bestojn el la lando, kaj glavo ne trapasos vian landon. 7 Kaj vi
pelos viajn malamikojn, kaj ili falos antaŭ vi de glavo. 8 Kaj
kvin al vi pelos centon, kaj cent el vi pelos dekmilon; kaj viaj
malamikoj falos antaŭ vi de glavo. 9 Kaj Mi turnos Min al vi kaj
kreskigos vin kaj multigos vin, kaj Mi fortikigos Mian interligon
kun vi. 10 Kaj vi manĝos grenon malnovan pasintjaran, kaj vi
elportos la malnovan pro la nova. 11 Kaj Mi starigos Mian loĝejon
inter vi, kaj Mia animo vin ne abomenos. 12 Kaj Mi iros inter vi,
kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo. 13 Mi estas la
Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por ke
vi ne estu iliaj sklavoj; kaj Mi rompis la bastonojn de via jugo
kaj ekirigis vin kun levita kapo.

14 Sed se vi ne obeos Min kaj ne faros ĉiujn ĉi tiujn ordonojn;
15 kaj se vi malestimos Miajn leĝojn kaj se via animo abomenos
Miajn decidojn, kaj vi ne plenumos ĉiujn Miajn ordonojn, rompante
Mian interligon: 16 tiam ankaŭ Mi faros al vi tion: Mi sendos sur
vin teruron, maldikiĝon, kaj febron, kiuj konsumas la okulojn kaj
senfortigas la animon; kaj vi semos viajn semojn vane, ilin
manĝos viaj malamikoj. 17 Kaj Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ vin,
kaj vi falos antaŭ viaj malamikoj, kaj regos vin viaj malamantoj,
kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin. 18 Kaj se vi malgraŭ ĉi tio
ne obeos Min, tiam Mi sepoble pligrandigos la punon pro viaj
pekoj. 19 Kaj Mi rompos vian fieran obstinecon, kaj Mi faros vian
ĉielon kiel fero kaj vian teron kiel kupro. 20 Kaj vane
konsumiĝos via forto; via tero ne donos siajn produktaĵojn, kaj
la arboj de la tero ne donos siajn fruktojn. 21 Kaj se vi malgraŭ
tio spitos Min kaj ne volos obei Min, tiam Mi aldonos sepoble da
frapoj laŭ viaj pekoj. 22 Kaj Mi venigos sur vin la sovaĝajn
bestojn, kaj ili formanĝos viajn infanojn kaj ekstermos viajn
brutojn kaj malmultigos vin tiel, ke viaj vojoj dezertiĝos. 23 Se
ankaŭ per tio vi ne humiliĝos, sed plue agos kontraŭ Mi: 24 tiam
ankaŭ Mi agos kontraŭ vi, kaj Mi ankaŭ frapos vin sepoble pro
viaj pekoj. 25 Kaj Mi venigos sur vin venĝan glavon, kiu venĝos
pro la interligo; kaj vi kolektiĝos en viaj urboj, kaj Mi sendos
peston en vian mezon, kaj vi estos fordonitaj en la manojn de la
malamiko. 26 Kiam Mi rompos al vi la apogon de la pano, tiam dek
virinoj bakos vian panon en unu forno kaj redonos vian panon
pesante, kaj vi manĝos kaj ne satiĝos.

27 Kaj se vi malgraŭ tio ne obeos Min, kaj spitos Min: 28 tiam Mi
iros kontraŭ vin kolere, kaj Mi punos vin sepoble pro viaj pekoj.
29 Kaj vi manĝos la karnon de viaj filoj, kaj la karnon de viaj
filinoj vi manĝos. 30 Kaj Mi detruos viajn altaĵojn kaj ruinigos
viajn kolonojn de la suno, kaj Mi ĵetos viajn kadavrojn sur la
rompitaĵojn de viaj idoloj, kaj Mia animo abomenos vin. 31 Kaj Mi
faros el viaj urboj dezerton, kaj Mi ruinigos viajn sanktejojn,
kaj Mi ne flaros viajn agrablajn odoraĵojn. 32 Kaj Mi dezertigos
la teron, ke miregos pri ĝi viaj malamikoj, kiuj ekloĝos sur ĝi.
33 Kaj vin Mi disĵetos inter la popolojn, kaj Mi nudigos post vi
glavon; kaj via tero estos dezerta kaj viaj urboj estos
ruinigitaj. 34 Tiam la tero ricevos kontentigon pri siaj sabatoj
dum la tuta tempo de sia dezerteco, kiam vi estos en la lando de
viaj malamikoj; tiam ripozos la tero kaj kontentigos sin pri siaj
sabatoj. 35 Dum la tuta tempo de dezerteco ĝi ripozos, kiom ĝi ne
ripozis en viaj sabatoj, kiam vi loĝis sur ĝi. 36 Kaj al la
restintoj el vi Mi sendos timon en ilian koron en la lando de
iliaj malamikoj; kaj pelos ilin brueto de falanta folio, kaj ili
kuros, kiel oni kuras de glavo, kaj ili falos, kiam neniu ilin
persekutos. 37 Kaj ili falos unu sur alian, kiel de glavo, dum
neniu ilin pelos; kaj vi ne havos forton por stari antaŭ viaj
malamikoj. 38 Kaj vi pereos inter la popoloj, kaj formanĝos vin
la lando de viaj malamikoj. 39 Kaj la restintoj el vi senfortiĝos
pro siaj pekoj en la landoj de viaj malamikoj, kaj ankaŭ pro la
pekoj de siaj patroj ili senfortiĝos. 40 Tiam ili konfesos sian
kulpon kaj la kulpon de siaj patroj en la malbonagoj, kiujn ili
faris kontraŭ Mi kaj pri kio ili spitis Min. 41 Ankaŭ Mi iris
kontraŭ ilin kaj envenigis ilin en la landon de iliaj malamikoj;
kaj se tiam humiliĝos ilia koro ne cirkumcidita kaj se ili donos
kontentigon pri siaj pekoj, 42 tiam Mi rememoros Mian interligon
kun Jakob, kaj Mian interligon kun Isaak kaj Mian interligon kun
Abraham Mi rememoros, kaj la landon Mi rememoros. 43 La lando
estos forlasita de ili kaj ricevos kontentigon pri siaj sabatoj,
kiam ĝi dezertiĝos post ili; kaj ili donos kontentigon pri siaj
kulpoj, ĉar ili malrespektis Miajn decidojn kaj Miajn leĝojn ilia
animo abomenis. 44 Kaj tamen, kiam ili estos en la lando de siaj
malamikoj, Mi ne malestimos ilin, kaj ne abomenos ilin tiom, por
ekstermi ilin, por neniigi Mian interligon kun ili; ĉar Mi estas
la Eternulo, ilia Dio. 45 Kaj Mi rememoros por ili la interligon
kun la antaŭuloj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta antaŭ la
okuloj de la popoloj, por esti ilia Dio: Mi estas la Eternulo.

46 Tio estas la leĝoj kaj decidoj kaj instruoj, kiujn starigis la
Eternulo inter Si kaj la Izraelidoj sur la monto Sinaj per Moseo.

Sekva Ĉapitro →