↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Levidoj

Ĉapitro 25

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo sur la monto Sinaj, dirante:
2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la
landon, kiun Mi donas al vi, tiam la tero ripozu sabaton al la
Eternulo. 3 Dum ses jaroj prisemu vian kampon kaj dum ses jaroj
pritranĉu vian vinberĝardenon kaj kolektu iliajn produktaĵojn; 4
sed en la sepa jaro estu sabato de ripozo por la tero, sabato al
la Eternulo: vian kampon ne prisemu kaj vian vinberĝardenon ne
pritranĉu. 5 Kio mem elkreskos post via rikolto, tion ne rikoltu,
kaj la vinberojn de viaj nepritranĉitaj branĉoj ne deprenu: tio
estu jaro de ripozo por la tero. 6 Kaj la produktaĵoj de la
sabata tero estu manĝaĵo por vi ĉiuj: por vi, por via sklavo, por
via sklavino, kaj por via dungito kaj por via kunloĝanto, kiuj
loĝas ĉe vi. 7 Kaj por via bruto kaj por la bestoj, kiuj estas
sur via tero, ĉiuj ĝiaj produktaĵoj estu kiel manĝaĵo.

8 Kaj kalkulu al vi sep sabatajn jarojn, sep fojojn po sep jaroj,
ke vi havu en la sep sabataj jaroj kvardek naŭ jarojn. 9 Kaj
proklamu per trumpetado en la sepa monato, en la deka tago de la
monato; en la tago de pekliberigo trumpetu en via tuta lando. 10
Kaj sanktigu la kvindekan jaron, kaj proklamu liberecon en la
lando por ĉiuj ĝiaj loĝantoj: jubileo ĝi estu por vi; kaj revenu
ĉiu al sia posedaĵo, kaj ĉiu revenu al sia familio. 11 Jubileo ĝi
estu por vi, la kvindeka jaro; ne semu, kaj ne rikoltu tion, kio
mem elkreskis, kaj ne deprenu la berojn de la nepritranĉitaj
vinberbranĉoj. 12 Ĉar jubileo ĝi estas, sankta ĝi estu por vi; de
la kampo manĝu ĝiajn produktaĵojn. 13 En tiu jubilea jaro ĉiu
revenu al sia posedaĵo. 14 Kaj se vi ion vendos al via
proksimulo, aŭ se vi aĉetos el la manoj de via proksimulo, unu ne
malprofitigu la alian. 15 Laŭ la kalkulo de la jaroj post la
jubileo aĉetu de via proksimulo; laŭ la kalkulo de la jaroj de
produktado li vendu al vi. 16 Laŭ la multeco de la jaroj
pligrandigu la prezon, kaj ju pli malmultaj estas la jaroj, des
pli malgrandigu la prezon; ĉar la nombron de la rikoltoj li
vendas al vi. 17 Kaj ne malprofitigu unu la alian, kaj timu vian
Dion; ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio. 18 Kaj plenumu Miajn
leĝojn, kaj Miajn decidojn observu kaj plenumu ilin, kaj tiam vi
loĝos en la lando sendanĝere. 19 Kaj la tero donados siajn
fruktojn, kaj vi manĝados ĝissate, kaj vi loĝos sur ĝi
sendanĝere. 20 Kaj se vi diros: Kion ni manĝos en la sepa jaro,
kiam ni ne semos kaj ne enkolektos niajn produktaĵojn? 21 Mi
sendos al vi Mian benon en la sesa jaro, kaj ĝi alportos
produktaĵojn por tri jaroj. 22 Kaj vi semos en la oka jaro, sed
vi manĝos la produktaĵojn malnovajn ĝis la naŭa jaro; ĝis venos
la rikolto de ĝiaj produktaĵoj, vi manĝos malnovajn. 23 Kaj la
tero ne estu vendata por ĉiam; ĉar al Mi apartenas la tero, ĉar
vi estas fremduloj kaj pasloĝantoj ĉe Mi. 24 Kaj sur la tuta tero
de via posedado permesu liberigon de la tero.

25 Se via frato malriĉiĝos kaj vendos ion de sia posedaĵo, sed
venos reaĉetanto, lia proksima parenco, tiam li povu reaĉeti la
venditaĵon de sia frato. 26 Kaj se iu ne trovos por si
reaĉetanton, sed li mem fariĝos sufiĉe bonstata, kaj havos tiom,
ke li povos reaĉeti, 27 tiam li kalkulu la jarojn de la
venditeco, kaj la restaĵojn li redonu al tiu, al kiu li vendis;
kaj li revenu al sia posedado. 28 Sed se li ne havos sufiĉe, por
redoni al li, tiam lia venditaĵo restu en la manoj de la aĉetinto
ĝis la jubilea jaro; sed en la jubilea jaro ĝi foriru, kaj li
revenu al sia posedado.

29 Kaj se iu vendos loĝeblan domon en urbo, kiun ĉirkaŭas muro,
tiam ĝi estas reaĉetebla ĝis la fino de jaro post ĝia vendo; en
la daŭro de jaro ĝi estas reaĉetebla. 30 Sed se ĝi ne estos
reaĉetita antaŭ la fino de tuta jaro, tiam la domo, kiu estas en
urbo ĉirkaŭita de muro, restas por ĉiam ĉe ĝia aĉetinto en liaj
generacioj; ĝi ne foriras en jaro jubilea. 31 La domoj en la
vilaĝoj ne ĉirkaŭitaj de muro estu kalkulataj kiel kampo da tero;
oni povas ilin reaĉeti, kaj en jubilea jaro ili foriras. 32
Koncerne la urbojn de la Levidoj, la domojn en la urboj de ilia
posedado, la Levidoj ĉiam havas la rajton de reaĉeto. 33 Se iu
elaĉetos ion de la Levidoj, tiam la vendita domo aŭ la urba
posedaĵo foriras en la jubilea jaro; ĉar la domoj en la urboj de
la Levidoj estas ilia posedaĵo inter la Izraelidoj. 34 Kaj la
kampoj ĉirkaŭ iliaj urboj ne estu vendataj, ĉar tio estas ilia
porĉiama posedaĵo.

35 Se via frato malriĉiĝos kaj lia brako malfortiĝos apud vi,
tiam subtenu lin; ĉu li estas fremdulo, ĉu pasloĝanto, li vivu
kun vi. 36 Ne prenu de li procentojn nek alkreskon, kaj timu vian
Dion, ke via frato vivu kun vi. 37 Donante al li monon, ne
postulu de li procentojn, kaj donante al li manĝaĵon, ne postulu
ĝian pligrandigon. 38 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu
elkondukis vin el la lando Egipta, por doni al vi la landon
Kanaanan, por esti via Dio.

39 Kiam malriĉiĝos apud vi via frato kaj li estos vendita al vi,
tiam ne ŝarĝu lin per laborado sklava; 40 kiel dungito, kiel
pasloĝanto li estu ĉe vi; ĝis la jubilea jaro li servu ĉe vi; 41
kaj tiam li foriru de vi, li mem kaj ankaŭ liaj filoj kun li, kaj
li revenu al sia familio kaj al la posedaĵo de siaj patroj. 42
Ĉar ili estas Miaj sklavoj, kiujn Mi elkondukis el la lando
Egipta; ili ne estu vendataj, kiel oni vendas sklavojn. 43 Ne
regu ilin kun krueleco, kaj timu vian Dion. 44 Via sklavo kaj via
sklavino, kiujn vi povas havi, devas esti el la popoloj, kiuj
estas ĉirkaŭ vi; el ili aĉetu sklavon kaj sklavinon. 45 Ankaŭ el
la idoj de la pasloĝantoj, kiuj fremdule loĝas ĉe vi, el ili vi
povas aĉeti, kaj el iliaj familioj, kiuj estas ĉe vi kaj kiuj
naskiĝis en via lando; ili povas esti via posedaĵo. 46 Kaj vi
povas transdoni ilin herede al viaj filoj post vi kiel porĉiaman
posedaĵon; ilin vi povas uzi kiel sklavojn, sed super viaj
fratoj, super Izraelidoj, ne regu unuj super aliaj kun krueleco.

47 Kaj se fremdulo aŭ pasloĝanto ĉe vi estos bonstata, kaj via
frato malriĉiĝos antaŭ li kaj vendos sin al la fremdulo aŭ
pasloĝanto ĉe vi aŭ al ido de familio de fremdulo: 48 post la
vendo restas al li rajto de elaĉeto; iu el liaj fratoj elaĉetu
lin. 49 Aŭ lia onklo, aŭ filo de lia onklo elaĉetu lin, aŭ iu el
lia parencaro, el lia familio elaĉetu lin; aŭ se lia stato
sufiĉos, li mem sin elaĉetos. 50 Kaj li faru prikalkulon kun sia
aĉetinto, de la jaro, en kiu li sin vendis, ĝis la jaro jubilea;
kaj la mono, pro kiu li vendis sin, devas esti redonita laŭ la
nombro de la jaroj; kiel dungito li estu ĉe li. 51 Se restas
ankoraŭ multe da jaroj, tiam proporcie al ili li redonu elaĉeton
pro si el la mono, pro kiu li estis aĉetita. 52 Se restas
malmulte da jaroj ĝis la jubilea jaro, tiam li kalkulu tion al li
kaj proporcie al la jaroj li redonu pro si elaĉeton. 53 Kiel
laŭjara dungito li estu ĉe li, kaj ĉi tiu ne regu lin kruele
antaŭ viaj okuloj. 54 Kaj se li ne elaĉetiĝos tiamaniere, tiam li
foriru en la jubilea jaro, li kune kun siaj infanoj. 55 Ĉar Miaj
sklavoj estas la Izraelidoj; ili estas Miaj sklavoj, kiujn Mi
elkondukis el la lando Egipta: Mi estas la Eternulo, via Dio.

Sekva Ĉapitro →