↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Levidoj

Ĉapitro 27

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Parolu al la
Izraelidoj, kaj diru al ili: Se iu faros sanktan promeson dediĉi
animon laŭ via taksado al la Eternulo, 3 tiam via taksado devas
esti: pro virseksulo en la aĝo de dudek jaroj ĝis sesdek jaroj
via taksado estu kvindek sikloj da arĝento laŭ la sankta siklo. 4
Kaj se tio estos virino, tiam via taksado estu tridek sikloj. 5
Kaj se tio estos aĝulo de kvin jaroj ĝis dudek jaroj, via taksado
estu pro viro dudek sikloj kaj pro virino dek sikloj. 6 Se tio
estos aĝulo de unu monato ĝis kvin jaroj, tiam via taksado estu
pro viro kvin sikloj da arĝento kaj pro virino via taksado estu
tri sikloj da arĝento. 7 Kaj se en la aĝo de sesdek jaroj kaj
pli, tiam, se tio estos viro, via taksado estu dek kvin sikloj
kaj pro virino dek sikloj. 8 Kaj se li estas tro malriĉa por tia
taksado, tiam oni starigu lin antaŭ la pastro kaj la pastro taksu
lin: konforme al la bonhaveco de la promesinto la pastro lin
taksu.

9 Se tio estas bruto el tiaj, kiajn oni ofere alportas al la
Eternulo, tiam ĉio, kio estas donita al la Eternulo, estu sankta.
10 Oni ne devas ĝin ŝanĝi nek anstataŭigi ĝin, bonan per malbona
aŭ malbonan per bona; se tamen iu anstataŭigos bruton per bruto,
tiam ĝi kaj ankaŭ ĝia anstataŭigito fariĝu konsekrita. 11 Se tio
estas ia bruto malpura, el tiaj, kiajn oni ne alportas ofere al
la Eternulo, tiam oni starigu la bruton antaŭ la pastro; 12 kaj
la pastro taksos ĝin, ĉu ĝi estas bona, ĉu malbona; kiel taksos
la pastro, tiel ĝi estu. 13 Se la promesinto volos ĝin elaĉeti,
li aldonu kvinonon al via takso.

14 Se iu dediĉos sian domon kiel sanktaĵon al la Eternulo, tiam
la pastro ĝin taksu, ĉu ĝi estas bona, ĉu malbona; kiel la pastro
ĝin taksos, tiel ĝi restu. 15 Sed se la dediĉinto volos elaĉeti
sian domon, tiam li aldonu kvinonon de la mono de via takso, kaj
ĝi restos lia.

16 Se el sia posedata kampo iu dediĉos ion al la Eternulo, tiam
via taksado devas esti proporcia al ĝia semitaĵo: pro semitaĵo en
la kvanto de ĥomero da hordeo estu la takso kvindek sikloj da
arĝento. 17 Se de jubilea jaro li dediĉas sian kampon, tiam la
afero restu laŭ via taksado. 18 Sed se post la jubilea jaro li
dediĉos sian kampon, tiam la pastro kalkulu al li la monon laŭ la
jaroj, kiuj restas ĝis la jubilea jaro, kaj tion oni deprenu de
via takso. 19 Se la dediĉinto volos elaĉeti la kampon, tiam li
aldonu kvinonon de la mono laŭ via taksado, kaj ĝi restos lia. 20
Sed se li ne elaĉetos la kampon kaj la kampo estos vendita al
alia homo, tiam ĝi ne estos plu elaĉetebla. 21 Kaj tiu kampo,
kiam ĝi foriros en la jubilea jaro, estos konsekrita al la
Eternulo, kiel kampo priĵurita: ĝi fariĝos posedaĵo de la pastro.
22 Kaj se iu dediĉos al la Eternulo kampon, kiun li aĉetis kaj
kiu ne estas el la kampoj de lia hereda posedaĵo, 23 tiam la
pastro kalkulu al li la takson ĝis la jubilea jaro, kaj li donu
la takson en tiu tago, kiel konsekritaĵon al la Eternulo. 24 En
la jubilea jaro la kampo revenos al tiu, de kiu oni ĝin aĉetis,
al kiu apartenas hereda posedado de tiu tero. 25 Ĉiu via taksado
estu laŭ la sankta siklo: el dudek geroj konsistu la siklo.

26 Nur unuenaskiton, kiu el la brutoj apartenas al la Eternulo
pro sia unuenaskiteco, neniu dediĉu: ĉu ĝi estas bovo, ĉu ĝi
estas ŝafo, ĝi apartenas al la Eternulo. 27 Se ĝi estas bruto
malpura, tiam oni devas elaĉeti ĝin laŭ via taksado kaj aldoni al
la valoro kvinonon; se ĝi ne estos elaĉetita, oni vendu ĝin laŭ
via taksado.

28 Nur ĉio konsekrita, kion iu konsekris al la Eternulo, el ĉio,
kio apartenas al li, ĉu ĝi estas homo, ĉu bruto, ĉu posedata
kampo, ne estu vendata nek elaĉetata. Ĉio konsekrita estas
plejsanktaĵo de la Eternulo. 29 Ĉiu konsekrita, kiu estos
konsekrita el la homoj, ne estu elaĉetita; li devas morti.

30 Ĉiu dekonaĵo el la tero, el la semitaĵo de la tero, el la
fruktoj de la arboj apartenas al la Eternulo; ĝi estas sanktaĵo
de la Eternulo. 31 Se iu volos elaĉeti ion el sia dekonaĵo, li
aldonu al la valoro kvinonon. 32 Kaj ĉiu dekono el la bovoj kaj
ŝafoj, el ĉio, kio pasas sub la bastono de paŝtanto, la deka estu
konsekrita al la Eternulo. 33 Oni ne devas esplori, ĉu ĝi estas
bona aŭ malbona, kaj oni ĝin devas ne anstataŭigi; se iu ĝin
anstataŭigos, tiam ĝi kaj ĝia anstataŭaĵo estu sanktaĵoj kaj ne
estu elaĉetataj.

34 Tio estas la ordonoj, kiujn la Eternulo ordonis al Moseo por
la Izraelidoj sur la monto Sinaj.