↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Levidoj

Ĉapitro 22

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Diru al Aaron
kaj al liaj filoj, ke ili agu singarde koncerne la sanktaĵojn de
la Izraelidoj, kaj ili ne malhonoru Mian sanktan nomon en tio,
kion ili konsekras al Mi: Mi estas la Eternulo. 3 Diru al ili: Se
iu en viaj generacioj el via tuta idaro aliros al la sanktaĵoj,
kiujn la Izraelidoj konsekras al la Eternulo, kaj li havos sur si
malpuraĵon, tiam tiu animo ekstermiĝos de antaŭ Mi: Mi estas la
Eternulo. 4 Se iu el la idaro de Aaron havos lepron aŭ elfluon,
tiu ne manĝu la sanktaĵojn, ĝis li puriĝos. Kiu ektuŝis iun, kiu
malpuriĝis per mortinto, aŭ kiu havas elfluon de semo; 5 aŭ kiu
ektuŝis ian rampaĵon, per kiu li malpuriĝis, aŭ iun homon, de kiu
li malpuriĝis per ia lia malpuraĵo; 6 tiu, ektuŝinte tion, estos
malpura ĝis la vespero, kaj li ne manĝu la sanktaĵojn, antaŭ ol
li estos lavinta sian korpon per akvo. 7 Post la subiro de la
suno li fariĝos pura, kaj tiam li povas manĝi la sanktaĵojn, ĉar
tio estas lia manĝaĵo. 8 Kadavraĵon kaj ion, kion disŝiris
bestoj, li ne manĝu, por ke li ne malpuriĝu per tio: Mi estas la
Eternulo. 9 Kaj ili observu Miajn ordonojn, por ke ili ne portu
sur si pekon kaj ne mortu en ĝi, se ili tion malhonoros: Mi estas
la Eternulo, kiu ilin sanktigas. 10 Kaj neniu laiko manĝu
sanktaĵon; loĝanto ĉe pastro kaj ankaŭ dungito ne manĝu
sanktaĵon. 11 Se pastro aĉetis homon per sia mono, tiu povas
manĝi tion; kaj tiuj, kiuj naskiĝis en lia domo, povas manĝi lian
panon. 12 Se filino de pastro edziniĝis kun viro laika, ŝi ne
manĝu el la levataj sanktaĵoj. 13 Sed se filino de pastro fariĝis
vidvino aŭ eksedzino kaj ŝi ne havas infanojn, kaj ŝi revenis en
la domon de sia patro, kiel ŝi estis en sia juneco, tiam ŝi povas
manĝi la panon de sia patro; sed neniu laiko devas ĝin manĝi. 14
Se iu manĝis sanktaĵon per eraro, li aldonu al ĝi kvinonon de la
valoro kaj redonu al la pastro la sanktaĵon. 15 Ili ne malhonoru
la sanktaĵojn de la Izraelidoj, kiujn ili oferlevas al la
Eternulo. 16 Kaj ili ne ŝarĝu sur sin la kulpon de la krimo,
manĝante siajn sanktaĵojn; ĉar Mi estas la Eternulo, kiu ilin
sanktigas.

17 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 18 Parolu al
Aaron kaj al liaj filoj kaj al ĉiuj Izraelidoj, kaj diru al ili:
Se iu el la domo de Izrael aŭ el la fremduloj inter Izrael
alportas sian oferon, ĉu ĝi estas promesitaĵo aŭ ĉu ĝi estas
ofero memvola, kiun ili alportas al la Eternulo kiel bruloferon,
19 tiam, por ke vi akiru plaĉon, ĝi devas esti sendifekta,
virseksa, el grandaj brutoj, el ŝafoj, aŭ el kaproj. 20 Neniun
beston, kiu havas difektaĵon, alportu, ĉar ĝi ne akirigos al vi
plaĉon. 21 Kaj se iu alportas pacoferon al la Eternulo, por
plenumi promeson aŭ memvole, el grandaj aŭ malgrandaj brutoj, ĝi
estu sendifekta, por ke ĝi plaĉu; nenia difekto estu sur ĝi. 22
Beston blindan aŭ difektitan aŭ kriplan aŭ absceshavan aŭ
aknohavan aŭ favan ne alportu al la Eternulo; kaj ne donu ilin
kiel fajroferon sur la altaron de la Eternulo. 23 Bovon aŭ ŝafon,
kiu havas tro longajn aŭ tro mallongajn membrojn, vi povas
alporti kiel oferon memvolan, sed kiel promesita ofero ĝi ne
akiros plaĉon. 24 Beston, kiu havas testikon kunpremitan,
disbatitan, deŝiritan, aŭ fortranĉitan, ne alportu al la
Eternulo, kaj en via lando ne faru tion. 25 Kaj el la manoj de
alilandulo ne alportu tiajn kiel panon de via Dio; ĉar kriplaĵo
estas sur ili, difektaĵo estas sur ili: ili ne akiros al vi
plaĉon.

26 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 27 Kiam naskiĝos
bovido aŭ ŝafido aŭ kaprido, tiam ĝi restu dum sep tagoj sub sia
patrino, kaj de post la oka tago kaj plue ĝi povas akiri plaĉon
kiel fajrofero al la Eternulo. 28 Sed nek bovon, nek ŝafon buĉu
kun ĝia ido en unu tago. 29 Se vi alportas dankoferon al la
Eternulo, oferu ĝin tiel, ke ĝi akiru por vi plaĉon. 30 En la
sama tago oni devas ĝin manĝi; ne lasu iom el ĝi ĝis la mateno:
Mi estas la Eternulo. 31 Kaj observu Miajn ordonojn kaj plenumu
ilin: Mi estas la Eternulo. 32 Kaj ne malhonoru Mian sanktan
nomon, kaj Mi estu sankta inter la Izraelidoj: Mi estas la
Eternulo, kiu sanktigas vin, 33 kiu elkondukis vin el la lando
Egipta, por esti por vi Dio. Mi estas la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →