↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Levidoj

Ĉapitro 21

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Parolu al la pastroj, la
Aaronidoj, kaj diru al ili: Neniu el ili malpurigu sin per
mortinto en sia popolo; 2 krom nur per sia proksima parenco, per
sia patrino, per sia patro, per sia filo, per sia filino, kaj per
sia frato; 3 kaj per sia fratino-virgulino, proksima al li, kiu
ne estis edzinigita, per ŝi li povas sin malpurigi. 4 Li ne
malpurigu sin, kiel estro en sia popolo, malsanktigante sin. 5
Ili ne faru al si senharaĵon sur sia kapo, kaj la flankojn de sia
barbo ili ne razu, kaj sur sia korpo ili ne faru entranĉojn. 6
Sanktaj ili estu antaŭ sia Dio, kaj ili ne malsanktigu la nomon
de sia Dio; ĉar la fajroferojn al la Eternulo, la panon al sia
Dio ili alportas; tial ili estu sanktaj. 7 Virinon malĉastan aŭ
senhonorigitan ili ne prenu, kaj virinon, forpuŝitan de sia edzo,
ili ne prenu; ĉar pastro estas sankta al sia Dio. 8 Tial tenu lin
sankte, ĉar la panon de via Dio li alportas; sankta li estu por
vi, ĉar sankta estas Mi, la Eternulo, kiu sanktigas vin. 9 Se
filino de pastro senhonoriĝis per malĉastado, ŝi senhonorigas
sian patron: oni forbruligu ŝin per fajro.

10 La granda pastro inter siaj fratoj, tiu, sur kies kapon estas
verŝita la sankta oleo, kaj kiu estas konsekrita, por porti la
vestojn, ne devas nudigi sian kapon nek disŝiri siajn vestojn. 11
Kaj al neniu mortinto li venu; eĉ per sia patro aŭ sia patrino li
sin ne malpurigu. 12 Kaj el la sanktejo li ne eliru, kaj li ne
malhonoru la sanktejon de sia Dio; ĉar sanktigo per la sankta
oleo de lia Dio estas sur li: Mi estas la Eternulo. 13 Edzinon li
prenu al si virgulinon. 14 Vidvinon, forpuŝitinon,
senhonorigitinon, aŭ malĉastulinon li ne prenu, sed nur
virgulinon el sia popolo li prenu kiel edzinon. 15 Kaj li ne
senhonorigu sian semon en sia popolo, ĉar Mi estas la Eternulo,
kiu lin sanktigas.

16 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 17 Diru al Aaron
jene: Se iu el via idaro en iliaj generacioj havos ian kriplaĵon,
li ne alproksimiĝu, por alporti la panon de sia Dio. 18 Ĉar
neniu, kiu havas ian kriplaĵon, alproksimiĝu: nek blindulo, nek
lamulo, nek platnazulo, nek monstrulo, 19 nek homo, kiu havas
rompitan kruron aŭ rompitan brakon, 20 nek ĝibulo, nek ftizulo,
nek makulokululo, nek aknulo, nek favulo, nek herniulo. 21 Neniu,
kiu havas kriplaĵon el la idaro de Aaron la patro, alproksimiĝu,
por alporti la fajroferojn de la Eternulo: li havas kriplaĵon,
tial li ne alproksimiĝu, por alporti la panon de sia Dio. 22 La
panon de sia Dio el la plejsanktaĵoj kaj el la sanktaĵoj li povas
manĝi. 23 Sed al la kurteno li ne aliru kaj al la altaro li ne
alproksimiĝu, ĉar li havas kriplaĵon; por ke li ne malhonoru
Miajn sanktejojn, ĉar Mi, la Eternulo, ilin sanktigas. 24 Kaj
Moseo tion diris al Aaron kaj al liaj filoj kaj al ĉiuj
Izraelidoj.

Sekva Ĉapitro →