↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Levidoj

Ĉapitro 23

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Parolu al la
Izraelidoj, kaj diru al ili: La festoj de la Eternulo, kiujn vi
nomos sanktaj kunvenoj, jen ili estas, Miaj festoj. 3 Dum ses
tagoj faru laboron; sed la sepan tagon estas sabato de ripozo,
sankta kunveno, nenian laboron faru; ĝi estu sabato al la
Eternulo en ĉiuj viaj loĝejoj.

4 Jen estas la festoj de la Eternulo, sanktaj kunvenoj, kiujn vi
kunvokados en ilia tempo: 5 en la unua monato, en la dek-kvara
tago de la monato, ĉirkaŭ la vespero, estas Pasko al la Eternulo.
6 Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas la festo de macoj
al la Eternulo; dum sep tagoj manĝu macojn. 7 En la unua tago
estu ĉe vi sankta kunveno, faru nenian laboron. 8 Kaj alportadu
fajroferojn al la Eternulo dum sep tagoj; en la sepa tago estu
sankta kunveno, faru nenian laboron.

9 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 10 Parolu al la
Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon, kiun Mi
donas al vi, kaj vi rikoltos ĝian rikolton, tiam alportu al la
pastro la unuan garbon el via rikolto. 11 Kaj li skuos la garbon
antaŭ la Eternulo, por ke vi akiru plaĉon; en la morgaŭa tago
post la festo la pastro ĝin skuos. 12 Kaj vi pretigu en la tago,
kiam estos skuata via garbo, sendifektan ŝafidon jaraĝan kiel
bruloferon al la Eternulo. 13 Kaj kun ĝi, kiel farunoferon, du
dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel
fajroferon al la Eternulo, kiel agrablan odoraĵon, kaj kun ĝi,
kiel verŝoferon, kvaronon de hino da vino. 14 Kaj panon kaj
rostitajn grajnojn kaj freŝajn grajnojn ne manĝu ĝis tiu tago
mem, en kiu vi alportos la oferon al via Dio; ĝi estu eterna leĝo
por viaj generacioj en ĉiuj viaj loĝejoj.

15 Kaj kalkulu al vi de post la morgaŭa tago post la festo, de
post la tago, en kiu vi alportis la garbon por skuado, sep
plenajn semajnojn. 16 Ĝis la morgaŭa tago post la sepa semajno
kalkulu kvindek tagojn, kaj tiam vi alportos novan farunoferon al
la Eternulo. 17 El viaj loĝejoj alportu du panojn de skuofero; el
du dekonoj de efo da delikata faruno ili estu; fermente ili estu
bakitaj; tio estos unuaj produktoj por la Eternulo. 18 Kaj
alportu kune kun la panoj sep ŝafidojn sendifektajn jaraĝajn kaj
unu bovidon kaj du virŝafojn; ili estu brulofero al la Eternulo;
kaj kune kun ili farunoferon kaj verŝoferon, fajroferon, agrablan
odoraĵon al la Eternulo. 19 Pretigu ankaŭ unu kapron kiel
pekoferon, kaj du jaraĝajn ŝafidojn kiel pacoferon. 20 Kaj la
pastro skuu ilin kune kun la unuaproduktaj panoj kiel skuoferon
antaŭ la Eternulo, kun la du ŝafidoj; ĝi estu sanktaĵo al la
Eternulo por la pastro. 21 Kaj proklamu en tiu tago: sankta
kunveno estu ĉe vi, faru nenian laboron; tio estu eterna leĝo en
ĉiuj viaj loĝejoj en viaj generacioj.

22 Kaj kiam vi rikoltos la rikolton en via lando, ne rikoltu ĉion
ĝis la rando de via kampo dum via rikoltado, kaj la postrestaĵon
de via rikolto ne kolektu; por la malriĉulo kaj por la fremdulo
lasu tion: Mi estas la Eternulo, via Dio.

23 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 24 Diru al la
Izraelidoj jene: En la sepa monato, en la unua tago de la monato,
estu ĉe vi festo, memorigado per trumpetado, sankta kunveno. 25
Faru nenian laboron; kaj alportu fajroferon al la Eternulo.

26 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 27 Sed en la deka
tago de tiu sepa monato estu tago de pekliberigo, sankta kunveno
estu ĉe vi; kaj humiligu vian animon kaj alportu fajroferon al la
Eternulo. 28 Kaj faru nenian laboron en tiu tago, ĉar ĝi estas
tago de pekliberigo, por pekliberigi vin antaŭ la Eternulo, via
Dio. 29 Ĉiu animo, kiu ne humiligos sin en tiu tago, ekstermiĝos
el inter sia popolo. 30 Se iu animo faros ian laboron en tiu
tago, Mi ekstermos tiun animon el inter ĝia popolo. 31 Faru
nenian laboron; ĝi estu eterna leĝo en viaj generacioj en ĉiuj
viaj loĝejoj. 32 Granda sabato ĝi estu por vi; kaj humiligu viajn
animojn; vespere en la naŭa tago de la monato, de vespero ĝis
vespero festu vian sabaton.

33 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 34 Diru al la
Izraelidoj jene: Komencante de la dek-kvina tago de tiu sepa
monato estu festo de laŭboj dum sep tagoj al la Eternulo. 35 En
la unua tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron. 36 Dum sep
tagoj alportadu fajroferojn al la Eternulo; en la oka tago estu
ĉe vi sankta kunveno, kaj alportu fajroferon al la Eternulo;
ferma festo ĝi estas, faru nenian laboron.

37 Tio estas la festoj de la Eternulo, kiujn vi nomos sanktaj
kunvenoj, por alporti fajroferon al la Eternulo, bruloferon kaj
farunoferon, buĉoferon kaj verŝoferojn, ĉiun en ĝia tago; 38 krom
la sabatoj de la Eternulo kaj krom viaj donoj kaj krom ĉiuj viaj
promesoj, kaj krom ĉiuj viaj memvolaj oferoj, kiujn vi donos al
la Eternulo.

39 Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato, kiam vi kolektos
la produktaĵon de la tero, festu la feston de la Eternulo dum sep
tagoj; en la unua tago estu festo kaj en la oka tago estu festo.
40 Kaj prenu al vi en la unua tago fruktojn de belaj arboj,
branĉojn de palmoj kaj branĉojn de densaj arboj kaj de
apudriveraj salikoj; kaj gajigu vin antaŭ la Eternulo, via Dio,
dum sep tagoj. 41 Kaj festu tiun feston de la Eternulo dum sep
tagoj en la jaro; eterna leĝo tio estu en viaj generacioj; en la
sepa monato festu ĝin. 42 En laŭboj loĝu dum sep tagoj, ĉiu
indiĝeno en Izrael loĝu en laŭboj; 43 por ke sciu viaj
generacioj, ke en laŭboj Mi loĝigis la Izraelidojn, kiam Mi
elkondukis ilin el la lando Egipta: Mi estas la Eternulo, via
Dio. 44 Kaj Moseo diris pri la festoj de la Eternulo al la
Izraelidoj.

Sekva Ĉapitro →