↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Levidoj

Ĉapitro 20

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Al la Izraelidoj
diru: Ĉiu el la Izraelidoj, kaj el la fremduloj, kiuj loĝas inter
la Izraelidoj, kiu donos iun el siaj idoj al Moleĥ, mortu; la
popolo de la lando mortigu lin per ŝtonoj. 3 Mi turnos Mian
vizaĝon kontraŭ tiun homon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia
popolo pro tio, ke el siaj idoj li donis al Moleĥ, por malpurigi
Mian sanktejon kaj malhonori Mian sanktan nomon. 4 Kaj se la
popolo de la lando kovros siajn okulojn for de tiu homo, kiam li
donos iun el siaj idoj al Moleĥ, kaj ne mortigos lin: 5 tiam Mi
turnos Mian vizaĝon kontraŭ tiun homon kaj kontraŭ lian familion,
kaj Mi ekstermos lin, kaj ĉiujn, kiuj malĉastos, imitante lin en
la malĉastado por Moleĥ, el inter ilia popolo. 6 Kaj se iu animo
sin turnos al magiistoj kaj sorĉistoj, por malĉasti sub ilia
gvido, tiam Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ tiun animon kaj
ekstermos ĝin el inter ĝia popolo. 7 Sanktigu vin kaj estu
sanktaj, ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio. 8 Kaj observu Miajn
leĝojn kaj plenumu ilin: Mi estas la Eternulo, kiu sanktigas vin.
9 Ĉiu, kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, estu mortigita:
sian patron kaj sian patrinon li malbenis, lia sango estu sur li.
10 Kaj se iu adultis kun edzinigita virino, se iu adultis kun la
edzino de sia proksimulo, estu mortigitaj la adultinto kaj la
adultintino. 11 Kaj se iu kuŝis kun la edzino de sia patro, li
malkovris la nudecon de sia patro; ambaŭ ili estu mortigitaj,
ilia sango estu sur ili. 12 Kaj se iu kuŝis kun sia bofilino, ili
ambaŭ estu mortigitaj: abomenaĵon ili faris, ilia sango estu sur
ili. 13 Kaj se iu kuŝis kun viro kiel kun virino, abomenaĵon ili
ambaŭ faris: ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili. 14 Kaj
se iu prenis virinon kaj ŝian patrinon, tio estas malĉastegeco:
per fajro oni forbruligu lin kaj ilin, por ke ne estu malĉasteco
inter vi. 15 Kaj se iu kuŝis kun bruto, li estu mortigita, kaj
ankaŭ la bruton mortigu. 16 Kaj se virino alproksimiĝis al ia
bruto, por sekskuniĝi kun ĝi, tiam mortigu la virinon kaj la
bruton: ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili. 17 Kaj se
iu prenis sian fratinon, filinon de sia patro aŭ filinon de sia
patrino, kaj li vidis ŝian nudecon kaj ŝi vidis lian nudecon, tio
estas maldecaĵo; kaj ili devas esti ekstermitaj antaŭ la okuloj
de sia popolo: la nudecon de sia fratino li malkovris, li portu
sian pekon. 18 Kaj se iu kuŝis kun virino dum ŝia malsano kaj
malkovris ŝian nudecon, li vidatigis ŝian elfluejon kaj ŝi
malkovris la elfluejon de sia sango: ili ambaŭ estu ekstermitaj
el inter sia popolo. 19 Kaj la nudecon de la fratino de via
patrino kaj de la fratino de via patro ne malkovru; ĉar li
nudigis sian korpoparencinon, ili portu sian pekon. 20 Kaj se iu
kuŝis kun sia onklino, li malkovris la nudecon de sia onklo: ili
portu sian pekon, ili mortos seninfanaj. 21 Kaj se iu prenis la
edzinon de sia frato, tio estas malpuraĵo: la nudecon de sia
frato li malkovris, seninfanaj ili estos.

22 Kaj observu ĉiujn Miajn leĝojn kaj ĉiujn Miajn decidojn kaj
plenumu ilin, por ke ne elĵetu vin la lando, en kiun Mi kondukas
vin, por tie loĝi. 23 Kaj ne agu laŭ la leĝoj de la popolo, kiun
Mi forpelas de antaŭ vi, ĉar ĉion ĉi tion ili faris kaj Mi
ekabomenis ilin. 24 Kaj Mi diris al vi: Vi heredos ilian landon,
kaj Mi ĝin donos al vi, por ke vi posedu ĝin, la landon, en kiu
fluas lakto kaj mielo. Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu
distingis vin el inter la popoloj. 25 Kaj faru diferencon inter
bruto pura kaj malpura kaj inter birdo malpura kaj pura; kaj ne
malpurigu viajn animojn per bruto kaj per birdo, kaj per ĉio, kio
moviĝas sur la tero, kion Mi apartigis por vi, ke vi rigardu ilin
kiel malpurajn. 26 Kaj estu antaŭ Mi sanktaj, ĉar sankta estas
Mi, la Eternulo, kaj Mi apartigis vin el inter la popoloj, por ke
vi estu Miaj.

27 Kaj viro aŭ virino, se ili estos magiistoj aŭ sorĉistoj, estu
mortigitaj; per ŝtonoj oni ilin mortigu, ilia sango estu sur ili.

Sekva Ĉapitro →