↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Levidoj

Ĉapitro 19

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Parolu al la
tuta komunumo de la Izraelidoj, kaj diru al ili: Sanktaj estu,
ĉar sankta estas Mi, la Eternulo, via Dio. 3 Ĉiu el vi timu sian
patrinon kaj sian patron, kaj Miajn sabatojn observu: Mi estas la
Eternulo, via Dio. 4 Ne turnu vin al idoloj, kaj diojn fanditajn
ne faru al vi: Mi estas la Eternulo, via Dio. 5 Kaj kiam vi buĉos
pacoferon al la Eternulo, buĉu ĝin, por akiri plaĉon. 6 En la
tago de la oferado ĝi estu manĝata kaj en la morgaŭa tago; sed
tion, kio restis ĝis la tria tago, oni forbruligu per fajro. 7
Sed se oni ĝin manĝos en la tria tago, ĝi estos abomenaĵo, ĝi ne
plaĉos. 8 Kaj ĝia manĝinto portos sur si sian malbonagon, ĉar li
malhonoris la sanktaĵon de la Eternulo; kaj tiu animo ekstermiĝos
el sia popolo.

9 Kaj kiam vi rikoltos rikoltaĵon de via tero, ne rikoltu ĉion
ĝis la rando de via kampo, kaj la restaĵon de via rikoltaĵo ne
forkolektu. 10 Kaj vian vinberejon ne tute senberigu, kaj la
falintajn berojn en via vinberejo ne forkolektu; por la malriĉulo
kaj por la fremdulo restigu ilin: Mi estas la Eternulo, via Dio.
11 Ne ŝtelu, kaj ne mensogu, kaj ne trompu unu alian. 12 Kaj ne
ĵuru per Mia nomo mensoge, malhonorante la nomon de via Dio: Mi
estas la Eternulo. 13 Ne premu vian proksimulon kaj ne rabu; la
pago por dungito ne noktorestu ĉe vi ĝis mateno. 14 Ne malbenu
surdulon, kaj antaŭ blindulo ne kuŝigu falilon; timu vian Dion:
Mi estas la Eternulo. 15 Ne faru maljustaĵon en la juĝado, ne
estu partia por malriĉulo kaj ne estimu potenculon; juste juĝu
vian proksimulon. 16 Ne disportu kalumniojn inter via popolo, ne
staru kontraŭ la sango de via proksimulo: Mi estas la Eternulo.
17 Ne malamu vian fraton en via koro; admonu vian proksimulon,
por ke vi ne portu sur vi pekon pro li. 18 Ne faru venĝon kaj ne
portu koleron kontraŭ la filoj de via popolo; amu vian
proksimulon kiel vin mem: Mi estas la Eternulo. 19 Miajn leĝojn
observu. Vian bruton ne parigu miksospece, vian kampon ne prisemu
miksospece, kaj veston miksospecan el lano kaj lino ne surmetu
sur vin. 20 Se viro kuŝas kun virino pro semo, kaj ŝi estas
sklavino, ordonita al viro, sed ankoraŭ ne elaĉetita aŭ ne
ricevinta liberecon, tiam devas esti enketo, sed ili ne mortu,
ĉar ŝi ne estis libera. 21 Li alportu pro sia kulpo al la
Eternulo antaŭ la pordon de la tabernaklo de kunveno virŝafon
kiel pekoferon. 22 Kaj la pastro pekliberigos lin per la virŝafo
de pekofero antaŭ la Eternulo koncerne la pekon, kiun li pekis,
kaj pardonita estos al li la peko, kiun li pekis. 
23 Kaj kiam vi
venos en la landon kaj plantos ian arbon manĝodonan, tiam rigardu
ĝiajn fruktojn kvazaŭ konsekritaj; dum tri jaroj ili estu por vi
kvazaŭ konsekritaj, ili ne estu manĝataj. 24 En la kvara jaro
ĉiuj ĝiaj fruktoj estu sanktaj, dankoferoj al la Eternulo. 25 Sed
en la kvina jaro vi povas manĝi ĝiajn fruktojn, kolektante por vi
ĝiajn produktaĵojn: Mi estas la Eternulo, via Dio. 26 Ne manĝu
kun sango; ne aŭguru kaj ne antaŭdiru sorĉe. 27 Ne ĉirkaŭtondu la
flankojn de via kapo kaj ne fordifektu la flankojn de via barbo.
28 Entranĉojn pro mortinto ne faru sur via korpo kaj skribon
enpikitan ne faru sur vi: Mi estas la Eternulo. 29 Ne senhonorigu
vian filinon, prostituante ŝin; por ke la lando ne fariĝu
prostituista kaj por ke la lando ne pleniĝu de malĉasteco. 30
Miajn sabatojn gardu kaj Mian sanktejon respektu: Mi estas la
Eternulo. 31 Ne turnu vin al magiistoj nek al sorĉistoj, ne provu
malpuriĝi per ili: Mi estas la Eternulo, via Dio. 32 Antaŭ
grizulo stariĝu, kaj respektu la vizaĝon de maljunulo, kaj timu
vian Dion: Mi estas la Eternulo. 33 Kaj se ekloĝos ĉe vi fremdulo
en via lando, ne premu lin. 34 Kiel indiĝeno el inter vi estu por
vi la fremdulo, kiu ekloĝis ĉe vi, kaj amu lin kiel vin mem, ĉar
fremduloj vi estis en la lando Egipta: Mi estas la Eternulo, via
Dio. 35 Ne faru maljustaĵon en la juĝo, en la mezuro, en la peso,
en la amplekso. 36 Pesilo ĝusta, peziloj ĝustaj, efo ĝusta, kaj
hino ĝusta estu ĉe vi: Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu
elkondukis vin el la lando Egipta. 37 Kaj observu ĉiujn Miajn
leĝojn kaj ĉiujn Miajn decidojn kaj plenumu ilin: Mi estas la
Eternulo.

Sekva Ĉapitro →