↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Levidoj

Ĉapitro 18

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Parolu al la
Izraelidoj, kaj diru al ili: Mi estas la Eternulo, via Dio. 3 Laŭ
la agoj de la lando Egipta, en kiu vi loĝis, ne agu; kaj laŭ la
agoj de la lando Kanaana, en kiun Mi venigas vin, ne agu; laŭ
iliaj leĝoj ne kondutu. 4 Miajn decidojn plenumu kaj Miajn leĝojn
observu, por konduti laŭ ili: Mi estas la Eternulo, via Dio. 5
Kaj observu Miajn leĝojn kaj Miajn decidojn, kiujn plenumante, la
homo vivas per ili: Mi estas la Eternulo.

6 Neniu alproksimiĝu al iu sia korpoparencino, por malkovri
nudecon: Mi estas la Eternulo. 7 La nudecon de via patro kaj la
nudecon de via patrino ne malkovru: ŝi estas via patrino, ne
malkovru ŝian nudecon. 8 La nudecon de via patredzino ne
malkovru: ĝi estas la nudeco de via patro. 9 La nudecon de via
fratino, filino de via patro aŭ filino de via patrino, ĉu ŝi
naskiĝis en la domo, ĉu ŝi naskiĝis ekstere, ne malkovru ilian
nudecon. 10 La nudecon de filino de via filo aŭ de filino de via
filino, ne malkovru ilian nudecon; ĉar tio estas via nudeco. 11
La nudecon de filino de via patredzino, kiu naskiĝis de via
patro, ŝi estas via fratino, ne malkovru ŝian nudecon. 12 La
nudecon de fratino de via patro ne malkovru: ŝi estas
korpoparencino de via patro. 13 La nudecon de fratino de via
patrino ne malkovru; ĉar ŝi estas korpoparencino de via patrino.
14 La nudecon de frato de via patro ne malkovru, al lia edzino ne
alproksimiĝu: ŝi estas via onklino. 15 La nudecon de via bofilino
ne malkovru: ŝi estas edzino de via filo, ne malkovru ŝian
nudecon. 16 La nudecon de edzino de via frato ne malkovru: ĝi
estas nudeco de via frato. 17 La nudecon de virino kaj de ŝia
filino ne malkovru: filinon de ŝia filo kaj filinon de ŝia filino
ne prenu, por malkovri ilian nudecon: ili estas korpoparencinoj;
tio estas malĉasteco. 18 Kaj virinon kune kun ŝia fratino ne
prenu kiel konkurantinon, por malkovri ŝian nudecon apud ŝi, dum
ŝia vivo. 19 Kaj al virino dum ŝia monata malpureco ne
alproksimiĝu, por malkovri ŝian nudecon. 20 Kaj kun la edzino de
via proksimulo ne kuŝu pro semo, malpuriĝante kun ŝi. 21 Kaj el
via idaro ne fordonu oferon al Moleĥ, kaj ne malhonoru la nomon
de via Dio: Mi estas la Eternulo. 22 Kaj kun virseksulo ne kuŝu,
kiel oni kuŝas kun virino: tio estas abomenaĵo. 23 Kaj kun nenia
bruto kuŝu, malpuriĝante per ĝi; kaj virino ne stariĝu antaŭ
bruto, por kuniĝi: tio estas fiaĵo.

24 Ne malpuriĝu per ĉio ĉi tio; ĉar per ĉio ĉi tio malpuriĝis la
popoloj, kiujn Mi forpelas de antaŭ vi. 25 Kaj malpuriĝis la
tero, kaj Mi postulas respondon pri ĝia malbonagado, kaj la tero
elĵetas siajn loĝantojn. 26 Sed vi observu Miajn leĝojn kaj Miajn
decidojn, kaj ne faru iujn el tiuj abomenaĵoj, nek la indiĝeno,
nek la fremdulo, kiu loĝas inter vi 27 (ĉar ĉiujn tiujn
abomenaĵojn faris la homoj de tiu tero, kiuj loĝis antaŭ vi, kaj
la tero malpuriĝis); 28 por ke la tero ne elĵetu ankaŭ vin, kiam
vi malpurigos ĝin, kiel ĝi elĵetis la popolon, kiu estis antaŭ
vi. 29 Ĉar se iu faros ion el ĉiuj tiuj abomenaĵoj, la farantoj
ekstermiĝos el sia popolo. 30 Observu do Miajn ordonojn, por ke
vi ne agu laŭ la abomenindaj leĝoj, laŭ kiuj oni agis antaŭ vi,
kaj por ke vi ne malpuriĝu per ili: Mi estas la Eternulo, via
Dio.

Sekva Ĉapitro →