↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Levidoj

Ĉapitro 17

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Parolu al Aaron
kaj al liaj filoj kaj al ĉiuj Izraelidoj, kaj diru al ili: Jen
estas tio, kion la Eternulo ordonis: 3 Se iu el la domo de Izrael
buĉos bovon aŭ ŝafon aŭ kapron en la tendaro, aŭ se li buĉos ĝin
ekster la tendaro, 4 kaj ne alkondukos ĝin al la pordo de la
tabernaklo de kunveno, por prezenti ĝin kiel oferon al la
Eternulo, antaŭ la loĝejo de la Eternulo, tiam tiu homo estos
kulpa pri sango: li verŝis sangon, kaj tiu homo ekstermiĝos el
inter sia popolo. 5 Por ke la Izraelidoj alkondukadu siajn
buĉotojn, kiujn ili volas buĉi sur la kampo, kaj ili alkonduku
ilin antaŭ la Eternulon, al la pordo de la tabernaklo de kunveno,
al la pastro, kaj ili buĉu ilin kiel pacoferojn al la Eternulo. 6
Kaj la pastro aspergos per la sango la altaron de la Eternulo ĉe
la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj li fumbruligos la sebon
kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo. 7 Ili ne buĉu plu siajn
oferbrutojn al la demonoj, kiujn ili malĉaste adoras. Leĝo eterna
tio estu por ili en iliaj generacioj.

8 Kaj diru al ili: Se iu el la domo de Izrael, aŭ el la
fremduloj, kiuj loĝas inter ili, alportos bruloferon aŭ simplan
oferon, 9 kaj ne alkondukos ĝin al la pordo de la tabernaklo de
kunveno, por oferfari ĝin al la Eternulo, tiam tiu homo
ekstermiĝos el sia popolo.

10 Se iu el la domo de Izrael, aŭ el la fremduloj, kiuj loĝas
inter ili, manĝos ian sangon, tiam Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ
tiun, kiu manĝis la sangon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia
popolo. 11 Ĉar la animo de korpo estas en la sango; kaj Mi
destinis al vi ĉi tion por la altaro, por pekliberigi viajn
animojn, ĉar la sango pekliberigas per la animo. 12 Tial Mi diris
al la Izraelidoj: Neniu el vi manĝu sangon, kaj ankaŭ la
fremdulo, kiu loĝas inter vi, ne manĝu sangon.

13 Se iu el la Izraelidoj, aŭ el la fremduloj, kiuj loĝas inter
ili, ĉaskaptos beston aŭ birdon, kiun oni povas manĝi, tiam li
elfluigu ĝian sangon kaj kovru ĝin per polvo. 14 Ĉar la animo de
ĉiu korpo estas ĝia sango, en ĝia animo ĝi estas. Tial Mi diris
al la Izraelidoj: La sangon de ia korpo ne manĝu, ĉar la animo de
ĉiu korpo estas ĝia sango; ĉiu, kiu ĝin manĝos, ekstermiĝos. 15
Kaj ĉiu, kiu manĝos mortintaĵon aŭ disŝiritaĵon, ĉu li estas
indiĝeno, ĉu fremdulo, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo,
kaj li estos malpura ĝis la vespero, kaj poste li estos pura. 16
Sed se li ne lavos kaj sian korpon ne banos, li portos sur si
sian malbonagon.

Sekva Ĉapitro →