↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Levidoj

Ĉapitro 16

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo post la morto de la du filoj
de Aaron, kiam ili venis antaŭ la Eternulon kaj mortis. 2 Kaj la
Eternulo diris al Moseo: Diru al via frato Aaron, ke li ne en ĉiu
tempo eniru en la sanktejon malantaŭ la kurtenon, antaŭ la
fermoplaton, kiu estas sur la kesto, por ke li ne mortu; ĉar en
nubo Mi aperados super la fermoplato. 3 Kun jeno Aaron venadu en
la sanktejon: kun bovido por pekofero kaj kun virŝafo por
brulofero. 4 Sanktan linan ĥitonon li surmetu sur sin, kaj linaj
pantalonoj estu sur lia korpo, kaj per lina zono li zonu sin, kaj
linan cidaron li havu sur la kapo: tio estas sanktaj vestoj. Kaj
li banu en akvo sian korpon kaj surmetu ilin sur sin. 5 Kaj de la
komunumo de la Izraelidoj li prenu du kaprojn por pekofero kaj
unu virŝafon por brulofero. 6 Kaj Aaron alportos sian bovidon de
pekofero, kaj pekliberigos sin kaj sian domon. 7 Kaj li prenos la
du kaprojn, kaj starigos ilin antaŭ la Eternulo, ĉe la pordo de
la tabernaklo de kunveno. 8 Kaj Aaron faros lotojn pri la du
kaproj: unu loton por la Eternulo kaj la duan loton por Azazel. 9
Kaj Aaron alportos la kapron, sur kiun falis la loto por la
Eternulo, kaj li oferfaros ĝin kiel pekoferon. 10 Kaj la kapron,
sur kiun falis la loto por Azazel, li starigu vivan antaŭ la
Eternulo, por fari super ĝi pekliberigon kaj forsendi ĝin al
Azazel en la dezerton. 11 Kaj Aaron alportos sian bovidon de
pekofero, kaj pekliberigos sin kaj sian domon, kaj buĉos sian
bovidon de pekofero. 12 Kaj li prenos plenan incensujon da
ardantaj karboj de la altaro, kiu staras antaŭ la Eternulo, kaj
plenajn plenmanojn da bonodora pistita incenso, kaj li enportos
tion malantaŭ la kurtenon. 13 Kaj li metos la incenson sur la
fajron antaŭ la Eternulon, kaj nubo de la incenso kovros la
fermoplaton, kiu estas sur la kesto de atesto, por ke li ne
mortu. 14 Kaj li prenos iom el la sango de la bovido kaj aspergos
per sia fingro la antaŭan parton de la fermoplato, kaj antaŭ la
fermoplato li aspergos sep fojojn per la sango, kiu estos sur lia
fingro. 15 Kaj li buĉos la pekoferan kapron de la popolo, kaj li
enportos ĝian sangon malantaŭ la kurtenon, kaj agos kun ĝia sango
tiel same, kiel li agis kun la sango de la bovido, kaj li
aspergos per ĝi sur la fermoplaton kaj antaŭ la fermoplato. 16
Kaj li pekliberigos la sanktejon koncerne la malpuraĵojn de la
Izraelidoj kaj iliajn krimojn, en ĉiuj iliaj pekoj; kaj tiel li
agos kun la tabernaklo de kunveno, kiu estas inter ili, meze de
iliaj malpuraĵoj. 17 Neniu homo estu en la tabernaklo de kunveno,
kiam li eniros, por pekliberigi la sanktejon, ĝis li eliros. Kaj
li pekliberigos sin kaj sian domon kaj la tutan komunumon de
Izrael. 18 Kaj li eliros al la altaro, kiu estas antaŭ la
Eternulo, kaj pekliberigos ĝin; kaj li prenos iom el la sango de
la bovido kaj el la sango de la kapro, kaj metos ĝin sur la
kornojn de la altaro ĉirkaŭe. 19 Kaj li aspergos ĝin sep fojojn
per la sango, kiu estas sur lia fingro, kaj li purigos ĝin kaj
sanktigos ĝin de la malpuraĵoj de la Izraelidoj. 20 Kiam li finos
la pekliberigadon de la sanktejo kaj de la tabernaklo de kunveno
kaj de la altaro, li alkondukos la vivan kapron; 21 kaj Aaron
metos siajn ambaŭ manojn sur la kapon de la viva kapro kaj
konfesos super ĝi ĉiujn malbonagojn de la Izraelidoj kaj ĉiujn
iliajn krimojn kaj ĉiujn iliajn pekojn, kaj li metos ilin sur la
kapon de la kapro kaj forsendos ĝin per speciala homo en la
dezerton. 22 Kaj la kapro forportos sur si ĉiujn iliajn
malbonagojn en landon senkomunikiĝan; kaj li foririgos la kapron
en la dezerton. 
23 Kaj Aaron eniros en la tabernaklon de kunveno,
kaj demetos de si la linajn vestojn, kiujn li surmetis, enirante
en la sanktejon, kaj li restigos ilin tie. 24 Kaj li banos sian
korpon en akvo sur sankta loko, kaj li surmetos sur sin siajn
vestojn, kaj eliros kaj oferfaros sian bruloferon kaj la
bruloferon de la popolo, kaj li pekliberigos sin kaj la popolon.
25 Kaj la sebon de la pekofero li fumbruligu sur la altaro. 26
Kaj tiu, kiu forkondukis la kapron por Azazel, lavu siajn vestojn
kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li povas eniri en la
tendaron. 27 Kaj la propekan bovidon kaj la propekan kapron, kies
sango estis enportita, por pekliberigi la sanktejon, oni elportu
ekster la tendaron, kaj oni forbruligu per fajro ilian felon kaj
ilian karnon kaj ilian malpuraĵon. 28 Kaj tiu, kiu forbruligis
ilin, lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste
li povas eniri en la tendaron.

29 Kaj tio estu por vi eterna leĝo: en la sepa monato, en la deka
tago de la monato, premu viajn animojn, kaj faru nenian laboron,
nek la indiĝeno, nek la fremdulo, kiu loĝas inter vi. 30 Ĉar en
tiu tago oni vin pekliberigos, por purigi vin; de ĉiuj viaj pekoj
antaŭ la Eternulo vi fariĝos puraj. 31 Sabato de plena ripozo ĝi
estu por vi; kaj premu viajn animojn; ĝi estu leĝo por eterne. 32
Pekliberigos la pastro, kiu estas sanktoleita, kaj kiu estas
konsekrita, por pastri anstataŭ sia patro; kaj li surmetos sur
sin la linajn vestojn, la sanktajn vestojn. 33 Kaj li
pekliberigos la plej sanktan sanktejon kaj la tabernaklon de
kunveno, kaj la altaron li pekliberigos; kaj la pastrojn kaj la
tutan popolon de la komunumo li pekliberigos. 34 Kaj tio estu por
vi leĝo eterna: pekliberigi la Izraelidojn koncerne iliajn pekojn
unu fojon en jaro. Kaj li faris, kiel la Eternulo ordonis al
Moseo.

Sekva Ĉapitro →