↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Levidoj

Ĉapitro 13

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 2 Se
ĉe iu homo sur la haŭto de lia korpo aperos ŝvelaĵo aŭ pustulo aŭ
makulo tiamaniere, ke sur la haŭto de lia korpo fariĝos kvazaŭ
infektaĵo de lepro, tiam oni alkonduku lin al la pastro Aaron aŭ
al unu el liaj filoj, la pastroj. 3 Kaj la pastro rigardos la
infektaĵon sur la haŭto de la korpo, kaj se li vidos, ke la haroj
sur la infektaĵo fariĝis blankaj kaj la infektaĵo aspektas pli
profunda ol la haŭto de lia korpo, tiam ĝi estas infektaĵo de
lepro; kaj la pastro ĝin pririgardos, kaj deklaros, ke ĝi estas
malpura. 4 Kaj se ĝi estos blanka makulo sur la haŭto de lia
korpo, sed ĝi ne aspektos pli profunda ol la haŭto, kaj la haroj
sur ĝi ne fariĝis blankaj, tiam la pastro enŝlosu la infektiton
por sep tagoj. 5 Kaj la pastro rigardos lin en la sepa tago, kaj
se li vidos, ke la infektaĵo restis en la antaŭa stato, kaj ke la
infektaĵo ne disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro enŝlosu lin
por pluaj sep tagoj. 6 Kaj la pastro rigardos lin en la plua sepa
tago, kaj se li vidos, ke la infektaĵo fariĝis malpli rimarkebla
kaj ĝi ne disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro deklaru lin
pura: ĝi estas likeno: li lavu siajn vestojn, kaj li estos pura.
7 Sed se la likeno tre disvastiĝis sur la haŭto, post kiam li
montris sin al la pastro, ke tiu deklaru lin pura, tiam li duan
fojon devas sin montri al la pastro. 8 Kaj se la pastro vidos, ke
la likeno disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro deklaros lin
malpura: ĝi estas lepro.

9 Se sur iu homo estos infektaĵo de lepro, oni alkonduku lin al
la pastro. 10 Kaj se la pastro vidos, ke estas blanka ŝvelaĵo sur
la haŭto kaj ke de ĝi la haroj fariĝis blankaj kaj sur la ŝvelaĵo
estas kruda karno, 11 tiam tio estas malnova lepro sur la haŭto
de lia korpo; kaj la pastro deklaros lin malpura, ne enŝlosos
lin; ĉar li estas malpura. 12 Se la lepro disfloros sur la haŭto
kaj la lepro kovros la tutan haŭton de la infektito, de lia kapo
ĝis la piedoj, ĉion, kion povas vidi la okuloj de la pastro; 13
kaj la pastro vidos, ke la lepro kovris lian tutan korpon, tiam
li deklaros la infektaĵon pura: ĉio fariĝis blanka, tial ĝi estas
pura. 14 Sed en la tago, en kiu montriĝos sur li kruda karno, li
estos malpura. 15 Kiam la pastro vidos la krudan karnon, li
deklaros lin malpura; la kruda karno estas malpura: ĝi estas
lepro. 16 Tamen se la kruda karno ŝanĝiĝos kaj fariĝos blanka,
tiam li venu al la pastro. 17 Kaj kiam la pastro lin rigardos,
kaj vidos, ke la infektaĵo aliformiĝis en blankaĵon, tiam la
pastro deklaros la infektaĵon pura; li estos pura.

18 Kaj se sur ies korpo estos absceso kaj resaniĝos, 19 kaj sur
la loko de la absceso estos blanka ŝvelaĵo aŭ ruĝete-blanka
makulo, tiam li devas sin montri al la pastro. 20 Kaj la pastro
rigardos, kaj se li vidos, ke ĝi aspektas pli profunda ol la
haŭto kaj ĝiaj haroj fariĝis blankaj, tiam la pastro deklaros lin
malpura: ĝi estas infektaĵo de lepro, ĝi ekfloris en la absceso.
21 Kaj se la pastro vidos, ke ne estas sur ĝi blankaj haroj kaj
ĝi ne estas pli profunda ol la haŭto kaj ĝi estas ne tre
rimarkebla, tiam la pastro enŝlosos lin por sep tagoj. 22 Sed se
ĝi disvastiĝos sur la haŭto, tiam la pastro deklaros lin malpura:
tio estas infektaĵo. 23 Se la makulo restos sur sia loko kaj ne
disvastiĝos, ĝi estas brulumo de absceso; kaj la pastro deklaros
ĝin pura.

24 Aŭ se sur la haŭto de lia korpo estos brulvundo kaj sur la
karno de la brulvundo aperos makulo ruĝete-blanka aŭ blanka, 25
kaj la pastro ĝin rigardos, kaj vidos, ke la haroj sur la makulo
fariĝis blankaj kaj ĝi aspektas pli profunda ol la haŭto, tiam ĝi
estas lepro, kiu ekfloris sur la brulvundo; kaj la pastro
deklaros ĝin malpura: ĝi estas infektaĵo de lepro. 26 Se la
pastro vidos, ke sur la makulo ne estas blankaj haroj kaj ĝi ne
estas pli profunda ol la haŭto kaj ĝi estas malmulte rimarkebla,
tiam la pastro enŝlosos lin por sep tagoj. 27 Kaj la pastro lin
rigardos en la sepa tago; se ĝi disvastiĝis sur la haŭto, tiam la
pastro deklaros lin malpura: ĝi estas infektaĵo de lepro. 28 Sed
se la makulo restis sur sia loko kaj ne disvastiĝis sur la haŭto
kaj estas malmulte rimarkebla, tiam ĝi estas ŝvelaĵo de la
brulvundo; kaj la pastro deklaros lin pura, ĉar ĝi estas brulumo
de la brulvundo.

29 Se ĉe viro aŭ ĉe virino estos infektaĵo sur la kapo aŭ sur la
barbo, 30 kaj la pastro rigardos la infektaĵon, kaj vidos, ke ĝi
aspektas pli profunda ol la haŭto kaj sur ĝi estas haroj flavetaj
kaj maldikaj, tiam la pastro deklaros lin malpura: tio estas
favo, tio estas lepro de la kapo aŭ de la barbo. 31 Sed se la
pastro rigardos la infektaĵon de la favo, kaj vidos, ke ĝi ne
aspektas pli profunda ol la haŭto kaj ne estas sur ĝi nigraj
haroj, tiam la pastro enŝlosos la favo-infektiton por sep tagoj.
32 Kaj la pastro rigardos la infektiton en la sepa tago, kaj se
li vidos, ke la favo ne disvastiĝis kaj ne estas sur ĝi flavetaj
haroj kaj la favaĵo ne aspektas pli profunda ol la haŭto, 33 tiam
oni lin razu, sed la favaĵon oni ne razu; kaj la pastro enŝlosos
la favulon denove por sep tagoj. 34 Kaj la pastro rigardos la
favulon en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la favo ne
disvastiĝis sur la haŭto kaj ĝi ne aspektas pli profunda ol la
haŭto, tiam la pastro deklaros lin pura; kaj li lavu siajn
vestojn, kaj li estos pura. 35 Sed se la favo disvastiĝos sur la
haŭto, post kiam li estis deklarita pura, 36 kaj la pastro vidos,
ke la favo disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro ne serĉu
flavetajn harojn: li estas malpura. 37 Sed se la favo haltis en
sia stato kaj nigraj haroj elkreskis sur ĝi, tiam la favo
saniĝis; li estas pura, kaj la pastro deklaros lin pura.

38 Se sur la haŭto de la korpo de iu viro aŭ virino aperos
makuloj, makuloj blankaj, 39 kaj la pastro rigardos, kaj vidos,
ke sur la haŭto de ilia korpo la makuloj estas pale-blankaj, tiam
ĝi estas likeno, kiu ekfloris sur la haŭto; li estas pura.

40 Se ĉe iu elfalis la haroj sur la kapo, li estas senharulo; li
estas pura. 41 Se lia kapo senhariĝas sur la antaŭa parto, li
estas kalvulo; li estas pura. 42 Sed se sur la senharaĵo aŭ sur
la kalvaĵo estos infektaĵo blanke-ruĝeta, tiam ĝi estas lepro,
kiu ekfloris sur lia senharaĵo aŭ sur lia kalvaĵo. 43 Kaj la
pastro lin rigardos, kaj se li vidos, ke la ŝvelaĵo de la
infektaĵo estas blanke-ruĝeta sur lia senharaĵo aŭ sur lia
kalvaĵo, kiel aspektas lepro sur la haŭto de la korpo, 44 tiam
tio estas leprulo, li estas malpura; la pastro deklaru lin
malpura: sur lia kapo estas lia infektaĵo.

45 Kaj la vestojn de la leprulo, sur kiu estos tiu infektaĵo, oni
devas disŝiri, kaj lia kapo devas esti nekovrita, kaj ĝis la
lipoj li devas esti ĉirkaŭkovrita, kaj li devas kriadi: Malpura,
malpura! 46 La tutan tempon, dum la infektaĵo estos sur li, li
estu rigardata kiel malpura; malpura li estas; li estu izolita,
ekster la tendaro estu lia loĝejo.

47 Kaj se estos infektaĵo de lepro sur vesto lana aŭ sur vesto
lina, 48 ĉu sur la fundamentaĵo, ĉu sur la enteksitaĵo, el lino
aŭ el lano, ĉu sur felo, ĉu sur ia felaĵo, 49 kaj la infektaĵo
estos verdeta aŭ ruĝeta sur la vesto aŭ sur la felo, sur la
fundamentaĵo aŭ sur la enteksitaĵo aŭ sur la felaĵo, tiam ĝi
estas infektaĵo de lepro, kaj oni devas montri ĝin al la pastro.
50 Kaj la pastro pririgardos la infektitaĵon kaj enŝlosos la
infektitaĵon por sep tagoj. 51 Kaj li rigardos la infektitaĵon en
la sepa tago; se li vidos, ke la infektaĵo disvastiĝis sur la
vesto, aŭ sur la fundamentaĵo, aŭ sur la enteksitaĵo, aŭ sur ia
felaĵo, tiam la infektaĵo estas lepro pereiga; ĝi estas malpura.
52 Kaj oni forbruligu la veston aŭ la fundamentaĵon aŭ la
enteksitaĵon el lano aŭ el lino aŭ ĉian felaĵon, sur kiu estos la
infektaĵo; ĉar ĝi estas lepro pereiga, per fajro oni devas ĝin
forbruligi. 53 Sed se la pastro vidos, ke la infektaĵo ne
disvastiĝis sur la vesto aŭ sur la fundamentaĵo aŭ sur la
enteksitaĵo aŭ sur ia felaĵo, 54 tiam la pastro ordonos, ke oni
lavu tion, sur kio estas la infektaĵo, kaj li enŝlosos ĝin denove
por sep tagoj. 55 Kaj la pastro rigardos la infektaĵon post la
lavo, kaj se li vidos, ke la infektaĵo ne ŝanĝis sian aspekton
kaj la infektaĵo ne disvastiĝis, tiam ĝi estas malpura, per fajro
oni ĝin forbruligu; ĝi estas penetriĝintaĵo sur la antaŭa aŭ
malantaŭa flanko. 56 Sed se la pastro vidos, ke la infektaĵo
fariĝis malpli rimarkebla post la lavo, tiam li deŝiru ĝin de la
vesto aŭ de la felo aŭ de la fundamentaĵo aŭ de la enteksitaĵo.
57 Se ĝi denove aperos sur la vesto aŭ sur la fundamentaĵo aŭ sur
la enteksitaĵo aŭ sur ia felaĵo, tiam ĝi estas florantaĵo; per
fajro oni forbruligu tion, sur kio estas la infektaĵo. 58 Sed la
veston aŭ la fundamentaĵon aŭ la enteksitaĵon aŭ ĉian felaĵon, de
kiuj post la lavo foriĝos la infektaĵo, oni lavu duan fojon, kaj
ĝi estos pura. 59 Tio estas la leĝo pri la infektaĵo de lepro sur
vesto lana aŭ lina, ĉu sur fundamentaĵo, ĉu sur enteksitaĵo, aŭ
sur ia felaĵo, por deklari ĝin pura aŭ malpura.

Sekva Ĉapitro →