↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Levidoj

Ĉapitro 14

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Jen estas la
leĝo pri la leprulo, en la tago, kiam oni devos purigi lin: oni
venigu lin al la pastro; 3 kaj la pastro eliros ekster la
tendaron, kaj la pastro rigardos, kaj se li vidos, ke la
infektaĵo de la lepro saniĝis ĉe la leprulo, 4 tiam la pastro
ordonos preni por la purigoto du birdojn vivajn, purajn, kaj
cedran lignon kaj ruĝan ŝnureton kaj hisopon. 5 Kaj la pastro
ordonos buĉi unu birdon super argila vazo, super fluakvo. 6 Kaj
la vivan birdon li prenos kaj ankaŭ la cedran lignon kaj la ruĝan
ŝnureton kaj la hisopon, kaj li trempos ilin kune kun la viva
birdo en la sango de la birdo buĉita super la fluakvo. 7 Kaj li
aspergos la purigaton je la lepro sep fojojn, kaj li deklaros lin
pura, kaj li lasos la vivan birdon forflugi sur la kampon. 8 Kaj
la purigato lavos siajn vestojn kaj forrazos ĉiujn siajn harojn
kaj banos sin en akvo, kaj li estos pura; kaj poste li iros en la
tendaron kaj restos ekster sia tendo dum sep tagoj. 9 En la sepa
tago li forrazos ĉiujn siajn harojn, sian kapon kaj sian barbon
kaj la brovojn de siaj okuloj, ĉiujn siajn harojn li forrazos,
kaj li lavos siajn vestojn kaj banos sian korpon en akvo, kaj li
fariĝos pura. 10 Kaj en la oka tago li prenos du ŝafidojn
sendifektajn kaj unu ŝafidinon sendifektan, jaraĝan, kaj tri
dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel
farunoferon, kaj unu log'on da oleo. 11 Kaj la pastro puriganta
starigos la homon purigatan kaj ilin antaŭ la Eternulo, ĉe la
pordo de la tabernaklo de kunveno. 12 Kaj la pastro prenos unu el
la ŝafidoj kaj alportos ĝin kiel kulpoferon kune kun la log'o da
oleo, kaj skuos tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo. 13 Kaj li
buĉos la ŝafidon sur la loko, sur kiu oni buĉas pekoferon kaj
bruloferon, sur la sankta loko; ĉar, kiel la pekofero, la
kulpofero apartenas al la pastro; ĝi estas plejsanktaĵo. 14 Kaj
la pastro prenos iom el la sango de la kulpofero, kaj la pastro
metos tion sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la
purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la
dikan fingron de lia dekstra piedo. 15 Kaj la pastro prenos iom
el la log'o da oleo kaj verŝos sur sian maldekstran manplaton. 16
Kaj la pastro trempos sian dekstran fingron en la oleo, kiu estos
sur lia maldekstra manplato, kaj li aspergos per la oleo de sia
fingro sep fojojn antaŭ la Eternulo. 17 Kaj el la restaĵo de la
oleo, kiu estos sur lia manplato, la pastro metos iom sur la
malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la
dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia
dekstra piedo, sur la sangon de la kulpofero. 18 Kaj la restaĵon
de la oleo, kiu estos sur la manplato de la pastro, ĉi tiu metos
sur la kapon de la purigato; kaj la pastro pekliberigos lin antaŭ
la Eternulo. 19 Kaj la pastro plenumos la pekoferon, kaj li
pekliberigos la purigaton koncerne lian malpurecon, kaj poste li
buĉos la bruloferon. 20 Kaj la pastro metos la bruloferon kaj la
farunoferon sur la altaron; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj
li estos pura.

21 Se li estas malriĉa kaj ne havas sufiĉe da bonstato, tiam li
prenu unu ŝafidon, kiel pekoferon-skuataĵon, por pekliberiĝi, kaj
unu dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel
farunoferon, kaj log'on da oleo; 22 kaj du turtojn aŭ du
kolombidojn, kiel lia stato permesos, kaj unu el ili estos
pekofero kaj la dua estos brulofero. 23 Kaj li alportos ilin en
la oka tago de sia purigado al la pastro, al la pordo de la
tabernaklo de kunveno, antaŭ la Eternulon. 24 Kaj la pastro
prenos la ŝafidon de la kulpofero kaj la log'on da oleo, kaj la
pastro skuos ilin kiel skuoferon antaŭ la Eternulo. 25 Kaj li
buĉos la ŝafidon de la kulpofero, kaj la pastro prenos iom el la
sango de la kulpofero kaj metos ĝin sur la malsupran randon de la
dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia
dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo. 26
Kaj el la oleo la pastro verŝos sur sian maldekstran manplaton.
27 Kaj la pastro aspergos per sia dekstra fingro, per la oleo,
kiu estos sur lia maldekstra manplato, sep fojojn antaŭ la
Eternulo. 28 Kaj la pastro metos iom el la oleo, kiu estos sur
lia manplato, sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la
purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la
dikan fingron de lia dekstra piedo, sur la lokon de la sango de
la kulpofero. 29 Kaj la restaĵon de la oleo, kiu estos sur la
manplato de la pastro, li metos sur la kapon de la purigato, por
pekliberigi lin antaŭ la Eternulo. 30 Kaj li faros el unu el la
turtoj aŭ el la kolombidoj, laŭ la grado de lia bonstato, 31 kiom
permesos lia bonstato--el unu li faros pekoferon kaj el la dua li
faros bruloferon kune kun la farunofero; kaj la pastro
pekliberigos la purigaton antaŭ la Eternulo. 32 Tio estas la leĝo
pri persono, kiu havas infektaĵon de lepro kaj kiu ne estas
sufiĉe bonstata dum sia puriĝado.

33 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 34
Kiam vi venos en la landon Kanaanan, kiun Mi donas al vi kiel
posedaĵon, kaj Mi ĵetus infektaĵon de lepro sur iun domon en la
lando, kiun vi posedos, 35 tiam tiu, al kiu apartenas la domo,
devas veni, kaj diri al la pastro jene: Sur mia domo aperis io
simila al infektaĵo. 36 Tiam la pastro ordonos, ke oni malplenigu
la domon, antaŭ ol venos la pastro, por rigardi la infektaĵon,
por ke ne malpuriĝu ĉio, kio estas en la domo; kaj post tio
eniros la pastro, por ĉirkaŭrigardi la domon. 37 Kaj li rigardos
la infektaĵon, kaj se li vidos, ke estas infektaĵo sur la muroj
de la domo, kavetoj verdetaj aŭ ruĝetaj, kaj ili aspektas pli
profundaj ol la supraĵo de la muro, 38 tiam la pastro eliros el
la domo antaŭ la pordon de la domo, kaj li ŝlosos la domon por
sep tagoj. 39 Kaj revenos la pastro en la sepa tago kaj rigardos;
kaj se li vidos, ke la infektaĵo disvastiĝis sur la muroj de la
domo, 40 tiam la pastro ordonos, ke oni elrompu la ŝtonojn, sur
kiuj estas la infektaĵo, kaj oni ĵetu ilin ekster la urbon, sur
lokon malpuran. 41 Kaj la domon oni priskrapu interne ĉirkaŭe,
kaj la kalkaĵon, kiun oni deskrapis, oni ĵetu ekster la urbon,
sur lokon malpuran. 42 Kaj oni prenu aliajn ŝtonojn kaj enmetu
ilin sur la lokon de tiuj ŝtonoj, kaj oni prenu alian kalkaĵon
kaj kalku la domon. 43 Se la infektaĵo reaperos kaj floros sur la
domo, post kiam oni elrompis la ŝtonojn kaj ĉirkaŭskrapis la
domon kaj kalkis, 44 kaj la pastro venos, kaj vidos, ke la
infektaĵo disvastiĝis sur la domo, tiam tio estas pereiga lepro
sur la domo; ĝi estas malpura. 45 Kaj oni detruu la domon, ĝiajn
ŝtonojn kaj lignon kaj la tutan kalkaĵon de la domo, kaj oni
elportu tion ekster la urbon, sur lokon malpuran. 46 Kaj kiu
eniros en la domon, dum la tuta tempo, en kiu ĝi estos ŝlosita,
tiu estos malpura ĝis la vespero. 47 Kaj kiu dormis en tiu domo,
tiu lavu siajn vestojn; kaj kiu manĝis en tiu domo, tiu lavu
siajn vestojn. 48 Sed se la pastro venos, kaj vidos, ke la
infektaĵo ne disvastiĝis sur la domo, post kiam oni kalkis la
domon, tiam la pastro deklaros la domon pura, ĉar la infektaĵo
saniĝis. 49 Tiam, por senpekigi la domon, li prenu du birdojn kaj
cedran lignon kaj ruĝan ŝnureton kaj hisopon; 50 kaj li buĉu unu
el la birdoj super argila vazo, super fluakvo; 51 kaj li prenu la
cedran lignon kaj la hisopon kaj la ruĝan ŝnureton kaj la vivan
birdon, kaj li trempu ilin en la sango de la birdo buĉita kaj en
la fluakvo kaj aspergu la domon sep fojojn. 52 Kaj li senpekigos
la domon per la sango de la birdo kaj per la fluakvo kaj per la
viva birdo kaj per la cedra ligno kaj per la hisopo kaj per la
ruĝa ŝnureto. 53 Kaj li lasos la vivan birdon forflugi ekster la
urbon, sur la kampon; kaj li pekliberigos la domon, kaj ĝi estos
pura.

54 Tio estas la leĝo pri ĉiu infektaĵo de lepro kaj pri favo, 55
kaj pri lepro sur vesto kaj sur domo, 56 kaj pri ŝvelaĵo kaj pri
likeno kaj pri makulo; 57 por instrui, kiam oni devas deklari
malpura kaj kiam oni devas deklari pura. Tio estas la leĝo pri la
lepro.

Sekva Ĉapitro →