↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Levidoj

Ĉapitro 12

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Diru al la
Izraelidoj jene: Se virino fruktigos semon kaj naskos knabeton,
tiam ŝi estos malpura dum sep tagoj; kiel en la tagoj de sia
monataĵa suferado ŝi estos malpura. 3 Kaj en la oka tago oni
cirkumcidu la karnon de lia prepucio. 4 Tridek tri tagojn ŝi
restu en la sango de sia puriĝo; nenion sanktan ŝi tuŝu kaj en la
sanktejon ŝi ne venu, ĝis finiĝos la tagoj de ŝia puriĝo. 5 Se ŝi
naskos knabineton, tiam ŝi estu malpura dum du semajnoj kiel ĉe
sia monataĵo, kaj sesdek ses tagojn ŝi restu en la sango de sia
puriĝo. 6 Kaj kiam finiĝos la tagoj de ŝia puriĝo post filo aŭ
filino, ŝi alportu jaraĝan ŝafidon kiel bruloferon, kaj
kolombidon aŭ turton kiel pekoferon, al la pordo de la tabernaklo
de kunveno, al la pastro. 7 Kaj li tion alportos antaŭ la
Eternulon kaj pekliberigos ŝin, kaj ŝi puriĝos de sia
sangofluado. Tio estas la leĝo pri naskintino, ĉu de knabo, ĉu de
knabino. 8 Kaj se ŝi ne estas sufiĉe bonstata, por alporti
ŝafidon, tiam ŝi prenu du turtojn aŭ du kolombidojn, unu kiel
bruloferon kaj la duan kiel pekoferon; kaj la pastro pekliberigos
ŝin, kaj ŝi puriĝos.

Sekva Ĉapitro →