↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Levidoj

Ĉapitro 11

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante al
ili: 2 Diru al la Izraelidoj jene: Tio estas la bestoj, kiujn vi
povas manĝi el ĉiuj brutoj, kiuj estas sur la tero: 3 ĉiun
bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon sur
la hufoj kaj kiu remaĉas maĉitaĵon, vi povas manĝi. 4 Nur ĉi
tiujn ne manĝu el la remaĉantaj maĉitaĵon kaj el la havantaj
disfenditajn hufojn: la kamelon, ĉar ĝi remaĉas maĉitaĵon, sed
disfenditajn hufojn ĝi ne havas, malpura ĝi estas por vi; 5 kaj
la hirakon, ĉar ĝi remaĉas maĉitaĵon, sed disfenditajn hufojn ĝi
ne havas, malpura ĝi estas por vi; 6 kaj la leporon, ĉar ĝi
remaĉas maĉitaĵon, sed disfenditajn hufojn ĝi ne havas, malpura
ĝi estas por vi; 7 kaj la porkon, ĉar ĝi havas disfenditajn
hufojn kaj distranĉan sulkon sur la hufoj, sed ĝi ne remaĉas
maĉitaĵon, malpura ĝi estas por vi. 8 Ilian viandon ne manĝu kaj
iliajn kadavrojn ne tuŝu, malpuraj ili estas por vi.

9 Jenajn vi povas manĝi el ĉiuj bestoj, kiuj estas en la akvo:
ĉiujn, kiuj havas naĝilojn kaj skvamojn en la akvo, en la maroj,
kaj en la riveroj, ilin vi povas manĝi. 10 Sed ĉiuj, kiuj ne
havas naĝilojn kaj skvamojn, en la maroj kaj en la riveroj, el
ĉio, kio moviĝas en la akvo, kaj el ĉiuj estaĵoj, kiuj vivas en
la akvo, ili estas abomenindaĵo por vi; 11 kaj ili estu
abomenindaĵo por vi, ilian viandon ne manĝu kaj iliajn kadavrojn
abomenu. 12 Ĉio en la akvo, kio ne havas naĝilojn kaj skvamojn,
estas abomenindaĵo por vi.

13 Kaj ĉi tiujn abomenu inter la birdoj, ili ne estu manĝataj,
ili estas abomenindaĵoj: la aglon kaj la gipaeton kaj la
pandionon 14 kaj la milvon kaj la falkon kun ĝia speco, 15 ĉiun
korvon kun ĝia speco, 16 kaj la struton kaj la strigon kaj la
mevon kaj la akcipitron kun ĝia speco 17 kaj la noktuon kaj la
mergulon kaj la ibison 18 kaj la cignon kaj la pelikanon kaj la
perknopteron 19 kaj la cikonion kaj la ardeon kun ĝia speco kaj
la upupon kaj la vesperton.

20 Ĉio moviĝanta, kio havas flugilojn kaj iras kvarpiede, estas
abomenindaĵo por vi. 21 Nur tiujn vi povas manĝi el ĉiuj
moviĝantoj, kiuj havas flugilojn kaj iras kvarpiede: tiujn, kiuj
havas genuojn super la kruroj, por salti per ili sur la tero. 22
La jenajn el ili vi povas manĝi: la akridon kun ĝia speco kaj la
cikadon kun ĝia speco kaj la grilon kun ĝia speco kaj la lokuston
kun ĝia speco. 23 Sed ĉiu alia moviĝanto, kiu havas flugilojn kaj
kvar piedojn, estas abomenindaĵo por vi.

24 Kaj per la jenaj vi fariĝos malpuraj; ĉiu, kiu ektuŝos ilian
kadavron, estos malpura ĝis la vespero; 25 kaj ĉiu, kiu portos
kadavraĵon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis
la vespero: 26 ĉiu bruto, kiu havas disfenditajn hufojn, sed ne
havas distranĉan sulkon kaj ne remaĉas maĉitaĵon, estas malpura
por vi; ĉiu, kiu ektuŝos ilin, estos malpura. 27 Kaj el ĉiuj
bestoj kvarpiedaj ĉiuj, kiuj iras sur siaj plandoj, estas
malpuraj por vi; ĉiu, kiu ektuŝos ilian kadavron, estos malpura
ĝis la vespero. 28 Kaj kiu portos kadavraĵon de ili, lavu siajn
vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero: malpuraj ili estas
por vi.

29 Kaj jen, kio estas malpura por vi inter la rampaĵoj, kiuj
rampas sur la tero: la talpo kaj la muso kaj la lacerto kun ĝia
speco 30 kaj la geko kaj la monitoro kaj la uromastiko kaj la
skinko kaj la ĥameleono. 31 Tiuj estas la malpuraj por vi inter
ĉiuj rampaĵoj; ĉiu, kiu ektuŝos ilin post ilia morto, estos
malpura ĝis la vespero. 32 Kaj ĉio, sur kion falos io el ili
malviva, estos malpura; ĉu ĝi estos ia ligna vazo, ĉu vesto, ĉu
felo, ĉu sako, ĉu ia ilo, per kiu oni faras laboron--oni metu ĝin
en akvon, kaj ĝi estos malpura ĝis la vespero, kaj tiam ĝi
fariĝos pura. 33 Kaj se en ian argilan vazon io el ili falos
internen, tiam ĉio, kio estas interne, fariĝos malpura; kaj la
vazon rompu. 34 Ĉiu manĝaĵo, kiun oni manĝas, se ŝprucos sur ĝin
tia akvo, fariĝos malpura; kaj ĉiu trinkaĵo, kiun oni trinkas, en
tia vazo fariĝos malpura. 35 Kaj ĉio, sur kion falos io el ilia
kadavraĵo, fariĝos malpura; se ĝi estos forno aŭ kaldrono, oni
ĝin disrompu; malpuraj ili estas kaj malpuraj ili estu por vi. 36
Nur fonto kaj puto kaj akvejoj restos puraj. Kiu ektuŝos ilian
kadavraĵon, fariĝos malpura. 37 Kaj se io el ilia kadavraĵo falos
sur ian semeblan semon, kiu estas semota, ĝi restos pura. 38 Sed
se estos verŝita akvo sur la semon kaj io el ilia kadavraĵo falos
sur ĝin, tiam ĝi estos malpura por vi.

39 Kaj se mortos ia bruto el tiuj, kiujn vi uzas por manĝi, tiam
tiu, kiu ektuŝos ĝian kadavron, estos malpura ĝis la vespero. 40
Kaj tiu, kiu manĝos ion el ĝia kadavraĵo, lavu siajn vestojn, kaj
li estos malpura ĝis la vespero; kaj tiu, kiu portos ĝian
kadavron, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la
vespero.

41 Ĉia rampaĵo, kiu rampas sur la tero, estas abomenindaĵo, ĝi ne
estu manĝata. 42 Ĉio, kio rampas sur la ventro, kaj ĉio, kio iras
sur kvar piedoj aŭ sur pli da piedoj, sed estas rampaĵo, kiu
rampas sur la tero--ilin ne manĝu, ĉar ili estas abomenindaĵo. 43
Ne abomenindigu viajn animojn per iaj bestoj rampantaj, kaj ne
malpuriĝu per ili, farante vin mem malpuraj. 44 Ĉar Mi, la
Eternulo, estas via Dio; tial sanktigu vin kaj estu sanktaj, ĉar
Mi estas sankta; kaj ne malpurigu viajn animojn per ia rampaĵo,
kiu rampas sur la tero. 45 Ĉar Mi estas la Eternulo, kiu
elkondukis vin el la lando Egipta, por esti Dio por vi; estu do
sanktaj, ĉar Mi estas sankta.

46 Tio estas la leĝo pri la brutoj kaj pri la birdoj, kaj pri
ĉiuj bestoj, moviĝantaj en la akvo, kaj pri ĉiuj bestoj, kiuj
rampas sur la tero, 47 por fari diferencon inter la malpuraĵo kaj
puraĵo, kaj inter la bestoj, kiujn oni povas manĝi, kaj la
bestoj, kiujn oni devas ne manĝi.

Sekva Ĉapitro →