↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Levidoj

Ĉapitro 10

1 Kaj Nadab kaj Abihu, la filoj de Aaron, prenis ĉiu sian
incensujon kaj metis en ĝin fajron kaj metis sur ĝin incenson kaj
alportis antaŭ la Eternulon fajron fremdan, pri kiu Li ne ordonis
al ili. 2 Tiam eliris fajro el antaŭ la Eternulo kaj forbruligis
ilin, kaj ili mortis antaŭ la Eternulo. 3 Kaj Moseo diris al
Aaron: Jen pri ĉi tio parolis la Eternulo, kiam Li diris: Per
Miaj proksimuloj Mi sanktiĝos kaj antaŭ la tuta popolo Mi
majestiĝos. Kaj Aaron silentis. 4 Kaj Moseo alvokis Miŝaelon kaj
Elcafanon, filojn de Uziel, onklo de Aaron, kaj li diris al ili:
Aliru, elportu viajn fratojn el la sanktejo ekster la tendaron. 5
Kaj ili aliris kaj elportis ilin en iliaj ĥitonoj ekster la
tendaron, kiel diris Moseo. 6 Kaj Moseo diris al Aaron kaj al
liaj filoj Eleazar kaj Itamar: Viajn kapojn ne nudigu kaj viajn
vestojn ne disŝiru, por ke vi ne mortu kaj por ke Li ne koleru la
tutan komunumon; sed viaj fratoj, la tuta domo de Izrael,
priploru la brulon, kiun la Eternulo ekbruligis. 7 Kaj el la
pordo de la tabernaklo de kunveno ne eliru, por ke vi ne mortu;
ĉar la sankta oleo de la Eternulo estas sur vi. Kaj ili agis laŭ
la vortoj de Moseo.

8 Kaj la Eternulo ekparolis al Aaron, dirante: 9 Vinon kaj
ebriigaĵon ne trinku, nek vi, nek viaj filoj kun vi, kiam vi iras
en la tabernaklon de kunveno, por ke vi ne mortu. Tio estu eterna
leĝo en viaj generacioj. 10 Por ke vi diferencigu inter sanktaĵo
kaj ordinaraĵo kaj inter malpuraĵo kaj puraĵo; 11 kaj por ke vi
instruu al la Izraelidoj ĉiujn leĝojn, kiujn eldiris al ili la
Eternulo per Moseo.

12 Kaj Moseo diris al Aaron, kaj al Eleazar kaj al Itamar, liaj
restintaj filoj: Prenu la farunoferon, kiu restis el la
fajroferoj de la Eternulo, kaj manĝu ĝin senfermente apud la
altaro; ĉar ĝi estas plejsanktaĵo. 13 Kaj manĝu ĝin sur sankta
loko; ĉar ĝi estas via destinitaĵo kaj la destinitaĵo de viaj
filoj el la fajroferoj de la Eternulo; ĉar tiel estas ordonite al
mi. 14 Kaj la brustaĵon de skuado kaj la femuron de levado manĝu
sur loko pura, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kune kun vi;
ĉar ili estas donitaj kiel via destinitaĵo kaj destinitaĵo de
viaj filoj el la pacoferoj de la Izraelidoj. 15 La femuron de
levado kaj la brustaĵon de skuado ili alportu kun la fajroferoj
el la sebo, por skui tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo; kaj
tio estu por vi kaj por viaj filoj eterna destinitaĵo, kiel
ordonis la Eternulo.

16 Kaj la kapron propekan Moseo serĉis, sed montriĝis, ke ĝi
estas forbruligita. Tiam li ekkoleris kontraŭ Eleazar kaj kontraŭ
Itamar, la restintaj filoj de Aaron, kaj li diris: 17 Kial vi ne
manĝis la pekoferon sur loko sankta? ĝi estas ja plejsanktaĵo,
kaj ĝi estas donita al vi, por forporti la pekon de la komunumo,
por pekliberigi ilin antaŭ la Eternulo. 18 Jen ĝia sango ne estas
enportita en la internon de la sanktejo; vi devis manĝi ĝin en la
sanktejo, kiel estas ordonite al mi. 19 Kaj Aaron diris al Moseo:
Jen hodiaŭ ili alportis sian pekoferon kaj sian bruloferon antaŭ
la Eternulon, kaj okazis al mi tia afero; se mi manĝus hodiaŭ
pekoferon, ĉu tio plaĉus al la Eternulo? 20 Kaj Moseo tion aŭdis,
kaj tio plaĉis al li.

Sekva Ĉapitro →