↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Levidoj

Ĉapitro 7

1 Kaj jen estas la leĝo pri la kulpofero: plejsanktaĵo ĝi estas.
2 Sur la loko, sur kiu estas buĉata la brulofero, oni buĉu la
kulpoferon, kaj per ĝia sango oni aspergu la altaron ĉirkaŭe. 3
Kaj ĝian tutan sebon oni alportu el ĝi ofere, la voston, kaj la
sebon, kiu kovras la internaĵojn, 4 kaj ambaŭ renojn, kaj la
sebon, kiu estas sur ili, kiu estas ĉe la lumbo, kaj la reton sur
la hepato, kune kun la renoj oni ĝin apartigu. 5 Kaj la pastro
bruligu ilin sur la altaro kiel fajroferon al la Eternulo; ĝi
estas kulpofero. 6 Ĉiu virseksulo el la pastroj povas ĝin manĝi;
sur sankta loko ĝi estu manĝata; ĝi estas plejsanktaĵo. 7 Kiel
por la pekofero, tiel ankaŭ por la kulpofero estu la sama leĝo;
al la pastro, kiu pekliberigas per ĝi, al li ĝi apartenu. 8 Al la
pastro, kiu plenumas ies bruloferon, al tiu pastro apartenu la
felo de la brulofero, kiun li plenumis. 9 Kaj ĉiu farunofero, kiu
estas bakita en forno aŭ pretigita en kaserolo aŭ sur pato,
apartenu al la pastro, kiu prezentis ĝin. 10 Kaj ĉiu farunofero,
miksita kun oleo aŭ seka, apartenu al ĉiuj Aaronidoj, al ĉiuj
egale.

11 Kaj jen estas la leĝo pri la pacofero, kiu estas alportata al
la Eternulo: 12 se iu ĝin alportas kiel dankon, li alportu kun la
danka ofero nefermentintajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj
nefermentintajn flanojn, ŝmiritajn per oleo, kaj el delikata
faruno kukojn frititajn, miksitajn kun oleo. 13 Kune kun kukoj el
pano fermentinta li alportu sian oferon, ĉe sia danka pacofero.
14 Kaj li alportu unu el ili, el ĉiu ofero, kiel oferdonon al la
Eternulo; al la pastro, kiu aspergas la sangon de la pacofero, ĝi
apartenu. 15 Kaj la viando de la danka pacofero estu manĝata en
la tago de la oferado; oni ne devas restigi iom el ĝi ĝis la
mateno. 16 Sed se lia ofero estas sankta promeso aŭ memvola
ofero, ĝi estu manĝata en la tago de la alportado de la ofero;
kaj ankaŭ en la sekvanta tago oni povas manĝi tion, kio restis el
ĝi. 17 Kaj kio restis el la viando de la ofero ĝis la tria tago,
tio estu forbruligata per fajro. 18 Se iu manĝos el la viando de
sia pacofero en la tria tago, ĝi ne akiros plaĉon; kiu alportos
ĝin, al tiu ĝi ne estos kalkulata; ĝi estos abomenindaĵo, kaj kiu
ĝin manĝos, tiu havos pekon. 19 La viando, kiu ektuŝis ion
malpuran, ne estu manĝata, oni ĝin forbruligu per fajro. La
ceteran viandon povas manĝi ĉiu purulo. 20 Se iu, havante sur si
malpuraĵon, manĝos viandon el la pacofero, kiu estis destinita
por la Eternulo, ties animo ekstermiĝos el sia popolo. 21 Se iu
ektuŝos ion malpuran, ĉu malpuraĵon de homo, ĉu malpuran beston,
ĉu ian malpuran abomenindaĵon, kaj manĝos el la viando de
pacofero, kiu estis destinita por la Eternulo, ties animo
ekstermiĝos el sia popolo.

22 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 23 Diru al la
Izraelidoj jene: Sebon de bovo kaj de ŝafo kaj de kapro neniam
manĝu. 24 La sebon de kadavraĵo kaj la sebon de besto disŝirita
oni povas uzi por ĉia laboro, sed manĝi ĝin vi ne devas. 25 Ĉar
ĉiu, kiu manĝos sebon de brutoj, el kiuj oni alportas fajroferon
al la Eternulo, la manĝinto ekstermiĝos el sia popolo. 26 Kaj
nenian sangon manĝu en ĉiuj viaj loĝejoj, nek el birdoj, nek el
brutoj. 27 Ĉiu, kiu manĝos ian sangon, ekstermiĝos el sia popolo.

28 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 29 Diru al la
Izraelidoj jene: Kiu alportas sian pacoferon al la Eternulo, tiu
alportu mem al la Eternulo tion, kio apartenas el liaj pacoferoj;
30 propramane li alportu la fajroferon al la Eternulo; la sebon
kune kun la brustaĵo li alportu; la brustaĵon, por skui ĝin kiel
skuoferon antaŭ la Eternulo. 31 Kaj la pastro bruligos la sebon
sur la altaro, kaj la brustaĵo estos por Aaron kaj por liaj
filoj. 32 Kaj la dekstran femuron el viaj pacoferoj donu kiel
levoferon al la pastro. 33 Kiu el la Aaronidoj alportas la sangon
de la pacoferoj kaj la sebon, al tiu apartenu la dekstra femuro
kiel lia parto: 34 ĉar la brustaĵon-skuoferon kaj la femuron-
levoferon Mi prenis de la Izraelidoj el iliaj pacoferoj, kaj Mi
donis ilin al la pastro Aaron kaj al liaj filoj kiel eternan
destinitaĵon de la flanko de la Izraelidoj.

35 Tio estas la sankta parto de Aaron kaj la sankta parto de liaj
filoj el la fajroferoj de la Eternulo de post la tago, en kiu ili
estis aligitaj, por esti pastroj al la Eternulo, 36 parto, kiun
la Eternulo ordonis doni al ili de la Izraelidoj en la tago, en
kiu Li sanktoleis ilin. Tio estas eterna leĝo en iliaj
generacioj. 37 Tio estas la leĝo pri la brulofero, pri la
farunofero, pri la pekofero, pri la kulpofero, pri la ofero de
konsekro, kaj pri la pacofero; 38 kiun la Eternulo donis al Moseo
sur la monto Sinaj, kiam Li ordonis al la Izraelidoj en la
dezerto Sinaja, ke ili alportadu siajn oferojn al la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →