↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Levidoj

Ĉapitro 6

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Se iu pekos kaj
krimos antaŭ la Eternulo, neante al sia proksimulo koncerne
konfiditaĵon aŭ deponitaĵon aŭ rabitaĵon, aŭ se li trompe
forprenos ion de sia proksimulo, 3 aŭ se li trovos perditaĵon kaj
neos tion, aŭ se li ĵuros mensoge pri io, kion homo faras, kaj
per tio pekas: 4 tiam, se li pekis kaj kulpiĝis, li redonu la
rabitaĵon, kiun li rabis, aŭ tion, kion li trompe forprenis, aŭ
la deponitaĵon, kiu estis deponita ĉe li, aŭ la perditaĵon, kiun
li trovis; 5 aŭ ĉion, pri kio li mensoge ĵuris, li repagu per ĝia
plena valoro kaj aldonu plie kvinonon de ĝi; al tiu, kies tio
estas, li donu ĝin en la tago, kiam li alportas sian kulpoferon.
6 Kaj kiel sian kulpoferon li alportu al la Eternulo sendifektan
virŝafon el la malgrandaj brutoj, laŭ via taksado, kiel
kulpoferon, por la pastro. 7 Kaj la pastro pekliberigos lin antaŭ
la Eternulo, kaj estos pardonite al li pri ĉio, kion li faris kaj
per kio li kulpiĝis.

8 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 9 Ordonu al Aaron
kaj al liaj filoj, dirante: Jen estas la leĝo pri la brulofero:
la brulofero restu sur la fajrujo sur la altaro dum tuta nokto,
ĝis la mateno, kaj la fajro de la altaro restu brulanta sur ĝi.
10 Kaj la pastro metu sur sin sian linan veston, kaj siajn linajn
pantalonojn li surmetu sur sian korpon, kaj li deprenu la
cindron, kiun la fajro elbruligis el la brulofero sur la altaro,
kaj li metu ĝin apud la altaron. 11 Kaj li demetu siajn vestojn
kaj metu sur sin aliajn vestojn kaj elportu la cindron ekster la
tendaron sur puran lokon. 12 Kaj la fajro sur la altaro restu
brulanta sur ĝi kaj ne estingiĝu; kaj la pastro bruligu sur ĝi
lignon ĉiumatene, kaj aranĝu sur ĝi la bruloferon kaj bruligu sur
ĝi la sebon de la pacoferoj. 13 Eterna fajro brulu sur la altaro,
ne estingiĝu.

14 Kaj jen estas la leĝo pri la farunofero: la filoj de Aaron
alportu ĝin antaŭ la Eternulon sur la antaŭan parton de la
altaro. 15 Kaj la pastro prenu el ĝi plenmanon el la delikata
faruno de la farunofero kaj el ĝia oleo, kaj la tutan olibanon,
kiu estas sur la farunofero, kaj li bruligu sur la altaro kiel
agrablan odoraĵon, memoraĵon al la Eternulo. 16 Kaj la restaĵon
el ĝi manĝu Aaron kaj liaj filoj; senfermente ili ĝin manĝu sur
sankta loko, sur la korto de la tabernaklo de kunveno ili ĝin
manĝu. 17 Ĝi ne estu bakata fermentinte; kiel ilian parton Mi
donis ĝin el Miaj fajroferoj; ĝi estas plejsanktaĵo, simile al
pekofero kaj kulpofero. 18 Ĉiu virseksulo el la Aaronidoj povas
ĝin manĝi kiel eternan destinitaĵon en viaj generacioj el la
fajroferoj de la Eternulo; ĉiu, kiu ektuŝos ilin, devos esti
sankta.

19 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 20 Jen estas la
ofero de Aaron kaj liaj filoj, kiun ili alportos al la Eternulo
en la tago de sia sanktoleateco: dekono de efo da delikata faruno
kiel konstanta farunofero, unu duono matene kaj la dua duono
vespere. 21 Sur pato kun oleo ĝi devas esti preparita; bone
bakitan alportu ĝin; en formo de dispecigita farunofero alportu
ĝin kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo. 22 Kaj la pastro, kiu
el liaj filoj estos sanktoleita anstataŭ li, plenumos tion; ĝi
estu eterna leĝo antaŭ la Eternulo; ĝi tuta devas esti
forbruligata. 23 Kaj ĉiu farunofero de pastro estu forbruligata
tuta; ĝi ne estu manĝata.

24 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 25 Diru al Aaron
kaj al liaj filoj jene: Jen estas la leĝo pri la pekofero: sur
tiu loko, sur kiu estas buĉata la brulofero, oni buĉu la
pekoferon antaŭ la Eternulo; plejsanktaĵo ĝi estas. 26 La pastro,
kiu plenumas la pekoferon, manĝu ĝin; sur sankta loko ĝi estu
manĝata, sur la korto de la tabernaklo de kunveno. 27 Ĉiu, kiu
ektuŝos ĝian viandon, devas esti sankta; kaj se iu aspergos per
ĝia sango la veston, li lavu la aspergitan pecon sur sankta loko.
28 Kaj la argilan vazon, en kiu ĝi estis kuirita, oni disrompu;
kaj se ĝi estis kuirita en kupra vazo, oni purigu ĉi tiun kaj
lavu ĝin per akvo. 29 Ĉiu virseksulo el la pastroj povas ĝin
manĝi; ĝi estas plejsanktaĵo. 30 Sed ĉiu pekofero, el kies sango
oni enportos en la tabernaklon de kunveno por pekliberigo en la
sanktejo, ne estu manĝata: per fajro oni ĝin forbruligu.

Sekva Ĉapitro →