↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Levidoj

Ĉapitro 8

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Prenu Aaronon
kaj liajn filojn kune kun li kaj la vestojn kaj la sanktan oleon
kaj bovidon por pekofero kaj du virŝafojn kaj korbon da macoj. 3
Kaj la tutan komunumon kunvenigu ĉe la eniro de la tabernaklo de
kunveno. 4 Kaj Moseo faris, kiel la Eternulo al li ordonis; kaj
la komunumo kolektiĝis ĉe la eniro de la tabernaklo de kunveno. 5
Kaj Moseo diris al la komunumo: Jen estas tio, kion la Eternulo
ordonis fari. 6 Kaj Moseo alvenigis Aaronon kaj liajn filojn, kaj
li lavis ilin per akvo. 7 Kaj li metis sur lin la ĥitonon kaj
zonis lin per zono kaj vestis lin per la tuniko kaj metis sur lin
la efodon kaj zonis lin per la zono de la efodo kaj alfortikigis
per ĝi la efodon sur li. 8 Kaj li metis sur lin la surbrustaĵon,
kaj sur la surbrustaĵon la signojn de lumo kaj de justo. 9 Kaj li
metis la cidaron sur lian kapon, kaj sur la cidaron sur la antaŭa
flanko li metis la oran tabuleton, la sanktan kronon, kiel la
Eternulo ordonis al Moseo. 10 Kaj Moseo prenis la sanktan oleon,
kaj sanktoleis la tabernaklon, kaj ĉion, kio estis en ĝi, kaj li
sanktigis ilin. 11 Kaj li aspergis per tio la altaron sep fojojn,
kaj li sankteŝmiris la altaron kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, kaj
la lavujon kaj ĝian piedestalon, por sanktigi ilin. 12 Kaj li
verŝis iom el la sankta oleo sur la kapon de Aaron, kaj li ŝmiris
lin, por sanktigi lin. 13 Kaj Moseo alvenigis la filojn de Aaron
kaj vestis ilin per ĥitonoj kaj zonis ilin per zonoj kaj alligis
sur ili mitrojn, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 14 Kaj li
alkondukis la propekan bovidon, kaj Aaron kaj liaj filoj metis
siajn manojn sur la kapon de la propeka bovido. 15 Kaj Moseo ĝin
buĉis, kaj li prenis iom el la sango kaj metis per sia fingro sur
la kornojn de la altaro ĉirkaŭe kaj pekliberigis la altaron; kaj
la ceteran sangon li elverŝis ĉe la bazo de la altaro, kaj
sanktigis ĉi tiun, por pekliberigi ĝin. 16 Kaj li prenis la tutan
sebon, kiu estis sur la internaĵoj, kaj la reton de la hepato,
kaj ambaŭ renojn kaj ilian sebon, kaj Moseo bruligis tion sur la
altaro. 17 Kaj la bovidon kaj ĝian felon kaj ĝian karnon kaj ĝian
malpuraĵon li forbruligis per fajro ekster la tendaro, kiel la
Eternulo ordonis al Moseo. 
18 Kaj li alkondukis la virŝafon de
brulofero; kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la
kapon de la virŝafo. 19 Kaj Moseo ĝin buĉis, kaj aspergis per la
sango la altaron ĉirkaŭe. 20 Kaj la virŝafon li dishakis en
partojn, kaj Moseo ekbruligis la kapon kaj la partojn kaj la
grason. 21 La internaĵojn kaj la krurojn li lavis per akvo; kaj
Moseo forbruligis la tutan ŝafon sur la altaro; ĝi estis
brulofero por agrabla odoraĵo, fajrofero al la Eternulo, kiel la
Eternulo ordonis al Moseo. 22 Kaj li alkondukis la duan virŝafon,
la virŝafon de konsekrado; kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn
manojn sur la kapon de la virŝafo. 23 Kaj li ĝin buĉis, kaj Moseo
prenis iom el ĝia sango kaj metis sur la malsupran randon de la
dekstra orelo de Aaron kaj sur la dikan fingron de lia dekstra
mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo. 24 Kaj li
alkondukis la filojn de Aaron, kaj Moseo metis iom el la sango
sur la malsupran randon de ilia dekstra orelo kaj sur la dikan
fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia
dekstra piedo; kaj Moseo aspergis per la sango la altaron
ĉirkaŭe. 25 Kaj li prenis la sebon kaj la voston, kaj la tutan
sebon, kiu estis sur la internaĵoj, kaj la reton de la hepato,
kaj ambaŭ renojn kaj ilian sebon, kaj la dekstran femuron. 26 Kaj
el la korbo da macoj, kiu estis antaŭ la Eternulo, li prenis unu
macan kukon kaj unu kukon kun oleo kaj unu flanon, kaj metis ilin
sur la sebojn kaj sur la dekstran femuron. 27 Kaj li metis ĉion
ĉi tion sur la manojn de Aaron kaj sur la manojn de liaj filoj,
kaj li skuis tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo. 28 Kaj Moseo
prenis tion for de iliaj manoj kaj ekbruligis sur la altaro kune
kun la brulofero: tio estis ofero de konsekrado, por agrabla
odoraĵo; ĝi estis fajrofero al la Eternulo. 29 Kaj Moseo prenis
la brustaĵon kaj skuis ĝin kiel skuoferon antaŭ la Eternulo: de
la ŝafo de konsekrado ĝi estis la destinita parto por Moseo, kiel
la Eternulo ordonis al Moseo. 30 Kaj Moseo prenis iom el la
sankta oleo, kaj el la sango, kiu estis sur la altaro, kaj
aspergis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de
liaj filoj kune kun li; kaj li sanktigis Aaronon, liajn vestojn,
liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li. 31 Kaj
Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj: Kuiru la viandon ĉe la
pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj tie manĝu ĝin, kaj ankaŭ
la panon, kiu estas en la korbo de konsekrado, kiel mi ordonis,
dirante: Aaron kaj liaj filoj ĝin manĝu. 32 Kaj la restaĵon el la
viando kaj el la pano forbruligu per fajro. 33 Kaj for de la
pordo de la tabernaklo de kunveno ne foriru dum sep tagoj, ĝis la
tago, en kiu finiĝos la tempo de via konsekrado; ĉar sep tagojn
daŭros via konsekrado. 34 Kiel estis farite hodiaŭ, tiel la
Eternulo ordonis fari, por pekliberigi vin. 35 Kaj ĉe la pordo de
la tabernaklo de kunveno restu tage kaj nokte dum sep tagoj, kaj
vi observos la servadon al la Eternulo, por ke vi ne mortu; ĉar
tiel estas ordonite al mi. 36 Kaj Aaron kaj liaj filoj faris
ĉion, kion la Eternulo ordonis per Moseo.

Sekva Ĉapitro →