↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Levidoj

Ĉapitro 5

1 Se iu pekos per tio, ke li aŭdos ĵuron kaj estos atestanto, aŭ
ke li vidos aŭ scios, sed ne sciigos kaj portos sur si la pekon;
2 aŭ se iu ektuŝos ion malpuran, aŭ kadavraĵon de malpura besto,
aŭ kadavraĵon de malpura bruto, aŭ kadavraĵon de malpura rampaĵo,
kaj li tion ne scios, kaj li malpuriĝos kaj kulpiĝos; 3 aŭ se iu
ektuŝos malpuraĵon de homo, kia ajn estus tiu malpuraĵo, per kiu
oni malpuriĝas, kaj li tion ne scios, kaj poste li sciiĝos, kaj
li estos kulpa; 4 aŭ se iu per nesingarda buŝo ĵuros fari ion
malbonan aŭ bonan, kion ajn homo elesprimas per ĵuro, kaj li tion
ne rimarkos, kaj poste li sciiĝos, kaj li estos kulpa pri io el
tiuj aferoj: 5 se iu estos kulpa pri io el tiuj aferoj, li faru
konfeson pri tio, kion li pekis; 6 kaj pro sia peko, kiun li
pekis, li alportu al la Eternulo kiel propekan oferon inon el la
malgrandaj brutoj, ŝafinon aŭ kaprinon; kaj la pastro liberigos
lin de lia peko. 7 Kaj se li ne estos sufiĉe bonstata, por
alporti ŝafinon, li alportu pro sia peko, kiun li pekis, du
turtojn aŭ du kolombidojn al la Eternulo, unu kiel propekan
oferon, la duan kiel bruloferon. 8 Li alportu ilin al la pastro,
kaj ĉi tiu prezentos antaŭe tiun, kiu estos propeka ofero, kaj li
tordorompos ĝian kapon ĉe la nuko, sed ne apartigos ĝin; 9 kaj li
aspergos per la sango de la propeka ofero la muron de la altaro,
kaj la restintan sangon li elpremos ĉe la bazo de la altaro; tio
estas propeka ofero. 10 Kaj el la dua li faros bruloferon laŭ la
reguloj; kaj la pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis,
kaj estos pardonite al li.

11 Se li ne estos sufiĉe bonstata, por alporti du turtojn aŭ du
kolombidojn, tiam li alportu kiel oferon pro sia peko dekonon de
efo da delikata faruno, kiel propekan oferon; li ne verŝu sur ĝin
oleon kaj kaj ne metu sur ĝin olibanon, ĉar ĝi estas propeka
ofero. 12 Kaj li alportu ĝin al la pastro, kaj la pastro prenos
el ĝi plenmanon kiel memorparton kaj bruligos sur la altaro kun
la fajroferoj al la Eternulo; ĝi estas propeka ofero. 13 Kaj la
pastro liberigos lin de lia peko, kiun li pekis koncerne iun el
tiuj aferoj, kaj estos pardonite al li; la restaĵo estu por la
pastro, kiel farunofero.

14 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 15 Se iu
kulpiĝos, pekante per eraro kontraŭ la sanktaĵoj de la Eternulo,
tiam li alportu kiel prokulpan oferon al la Eternulo virŝafon
sendifektan el la malgrandaj brutoj, havantan laŭ via taksado la
valoron de du sikloj, laŭ la sankta siklo; ĝi estu prokulpa
ofero. 16 Kaj pro la sanktaĵo, kontraŭ kiu li pekis, li pagu, kaj
li aldonu kvinonon de ĝia valoro kaj donu tion al la pastro; kaj
la pastro pekliberigos lin per la prokulpa virŝafo, kaj estos
pardonite al li.

17 Kaj se iu pekos, farante iun el tiuj aferoj, kiujn la Eternulo
malpermesis, sed li ne sciis kaj fariĝis kulpa, kaj li portos sur
si sian pekon: 18 tiam li alportu virŝafon sendifektan el la
malgrandaj brutoj, laŭ via taksado, kiel kulpoferon al la pastro;
kaj la pastro pekliberigos lin koncerne lian eraron, kiun li
faris ne sciante, kaj estos pardonite al li. 19 Ĝi estas prokulpa
ofero; li kulpiĝis antaŭ la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →