↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Levidoj

Ĉapitro 4

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Diru al la
Izraelidoj jene: Se iu pekos per eraro kontraŭ la ordonoj de la
Eternulo, malpermesantaj fari diversajn aferojn, kaj li faros iun
el ili; 3 se pastro sanktoleita pekos, ĵetante kulpon sur la
popolon, tiam li alportu pro sia peko, kiun li pekis, bovidon
sendifektan al la Eternulo, kiel oferon propekan. 4 Li venigu la
bovidon al la pordo de la tabernaklo de kunveno antaŭ la
Eternulon, kaj li metu sian manon sur la kapon de la bovido, kaj
li buĉu la bovidon antaŭ la Eternulo. 5 Kaj la sanktoleita pastro
prenu iom el la sango de la bovido kaj enportu ĝin en la
tabernaklon de kunveno. 6 Kaj la pastro trempu sian fingron en la
sango, kaj aspergu per la sango sepfoje antaŭ la Eternulo, antaŭ
la kurteno de la sanktejo. 7 Kaj la pastro metu iom el la sango
sur la kornojn de la altaro de bonodora incenso antaŭ la Eternulo
en la tabernaklo de kunveno, kaj la tutan ceteran sangon de la
bovido li elverŝu ĉe la bazo de la altaro de bruloferoj, kiu
estas ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 8 Kaj la tutan
sebon de la propeka bovido li forlevu el ĝi, la sebon, kiu kovras
la internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj,
9 kaj ambaŭ renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas ĉe
la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li ĝin
apartigu, 10 tiel same, kiel estas forlevata pacofero el bovo;
kaj la pastro bruligu tion sur la altaro de bruloferoj. 11 Kaj la
felon de la bovido kaj ĝian tutan viandon kun ĝia kapo kaj kruroj
kaj ĝiajn internaĵojn kaj malpuraĵon, 12 la tutan bovidon li
elportu ekster la tendaron sur puran lokon, kien oni ŝutas la
cindron, kaj li forbruligu tion sur ligno per fajro; sur la
cindrejo tio estu forbruligata.

13 Kaj se la tuta komunumo de la Izraelidoj pekos per eraro kaj
la afero estos kaŝita antaŭ la okuloj de la anaro, kaj ili faros
iun el la agoj, kiujn la Eternulo malpermesis, kaj ili fariĝos
kulpaj; 14 kaj ili sciiĝos pri la peko, kiun ili pekis: tiam la
anaro alportu bovidon kiel propekan oferon kaj venigu ĝin antaŭ
la tabernaklon de kunveno. 15 Kaj la plejaĝuloj de la komunumo
metu siajn manojn sur la kapon de la bovido antaŭ la Eternulo,
kaj oni buĉu la bovidon antaŭ la Eternulo. 16 Kaj la sanktoleita
pastro enportu iom el la sango de la bovido en la tabernaklon de
kunveno. 17 Kaj la pastro trempu sian fingron en la sango, kaj
aspergu sep fojojn antaŭ la Eternulo, antaŭ la kurteno. 18 Kaj
iom el la sango li metu sur la kornojn de la altaro, kiu estas
antaŭ la Eternulo en la tabernaklo de kunveno, kaj la tutan
ceteran sangon li elverŝu ĉe la bazo de la altaro de bruloferoj,
kiu estas ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 19 Kaj ĝian
tutan sebon li forlevu el ĝi kaj bruligu sur la altaro. 20 Kaj li
faru kun la bovido; kiel li faris kun la propeka bovido, tiel li
faru kun ĝi; kaj pekliberigos ilin la pastro, kaj estos pardonite
al ili. 21 Kaj li elportu la bovidon ekster la tendaron, kaj
forbruligu ĝin, kiel li forbruligis la unuan bovidon; ĝi estas
propeka ofero de la komunumo.

22 Se princo pekos, kaj per eraro faros iun el la agoj, kiujn la
Eternulo, lia Dio, malpermesis fari, kaj li fariĝos kulpa; 23 kaj
li sciiĝos pri sia peko, kiun li pekis: tiam li alportu kiel sian
oferon virkapron sendifektan. 24 Kaj li metu sian manon sur la
kapon de la kapro, kaj buĉu ĝin sur la loko, sur kiu estas
buĉataj bruloferoj antaŭ la Eternulo; ĝi estas propeka ofero. 25
Kaj la pastro prenos iom el la sango de la propeka ofero per sia
fingro, kaj li metos ĝin sur la kornojn de la altaro de
bruloferoj, kaj la ceteran sangon li elverŝos ĉe la bazo de la
altaro de bruloferoj. 26 Kaj ĝian tutan sebon li bruligos sur la
altaro, kiel la sebon de pacofero; kaj la pastro liberigos lin de
lia peko, kaj estos pardonite al li.

27 Se iu el la popolo per eraro pekos, farante iun el la agoj,
kiujn la Eternulo malpermesis, kaj li fariĝos kulpa; 28 kaj li
sciiĝos pri sia peko, kiun li pekis: tiam li alportu kiel sian
oferon kaprinon sendifektan pro sia peko, kiun li pekis. 29 Kaj
li metu sian manon sur la kapon de la propeka ofero, kaj li buĉu
la propekan oferon sur la loko de la bruloferoj. 30 Kaj la pastro
prenos iom el ĝia sango per sia fingro kaj metos sur la kornojn
de la altaro de bruloferoj, kaj la tutan ceteran sangon li
elverŝos ĉe la bazo de la altaro. 31 Kaj ĝian tutan sebon li
apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la pacoferoj, kaj la
pastro bruligos ĝin sur la altaro, kiel agrablan odoraĵon al la
Eternulo; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj estos pardonite al
li.

32 Se ŝafon li alportos kiel sian propekan oferon, li alportu
virinseksan, sendifektan. 33 Kaj li metu sian manon sur la kapon
de la propeka ofero, kaj buĉu ĝin kiel propekan oferon sur la
loko, kie oni buĉas bruloferon. 34 Kaj la pastro prenos per sia
fingro iom el la sango de la propeka ofero kaj metos ĝin sur la
kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj ĝian tutan ceteran sangon
li elverŝos ĉe la bazo de la altaro. 35 Kaj ĝian tutan sebon li
apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la ŝafo el la
pacoferoj, kaj la pastro bruligos ĝin sur la altaro kun la
fajroferoj al la Eternulo; kaj la pastro liberigos lin de la
peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li.

Sekva Ĉapitro →