↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Levidoj

Ĉapitro 3

1 Se lia ofero estas pacofero, se li alportas el la grandaj
brutoj, ĉu ĝi estas virseksa, ĉu virinseksa, sendifektan li
alportu ĝin antaŭ la Eternulon. 2 Kaj li metu sian manon sur la
kapon de sia ofero kaj buĉu ĝin ĉe la pordo de la tabernaklo de
kunveno; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per la sango
la altaron ĉirkaŭe. 3 Kaj li alportu el la pacofero kiel
fajroferon al la Eternulo la sebon, kiu kovras la internaĵojn,
kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj, 4 kaj ambaŭ
renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas ĉe la lumbo,
kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li ĝin apartigu. 5
Kaj la filoj de Aaron forbruligu tion sur la altaro, kune kun la
brulofero, kiu estas sur la ligno, sur la fajro; ĝi estas
fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.

6 Kaj se el la malgrandaj brutoj estas lia ofero, kiel pacofero
al la Eternulo, ĉu ĝi estas virseksa, ĉu virinseksa, sendifektan
li ĝin alportu. 7 Se ŝafidon li alportas kiel sian oferon, li
alportu ĝin antaŭ la Eternulon; 8 kaj li metu sian manon sur la
kapon de sia ofero, kaj li buĉu ĝin antaŭ la tabernaklo de
kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu per ĝia sango la altaron
ĉirkaŭe. 9 Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la
Eternulo ĝian sebon, la tutan voston, detranĉitan ĉe la sakro,
kaj la sebon, kiu kovras la internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu
estas sur la internaĵoj, 10 kaj ambaŭ renojn, kaj la sebon, kiu
estas sur ili, kiu estas ĉe la lumbo, kaj la reton sur la hepato,
kune kun la renoj li ĝin apartigu. 11 Kaj la pastro bruligu tion
sur la altaro; ĝi estas manĝaĵo, fajrofero al la Eternulo.

12 Kaj se lia ofero estas kapro, li alportu ĝin antaŭ la
Eternulon. 13 Kaj li metu sian manon sur ĝian kapon, kaj li buĉu
ĝin antaŭ la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu
per ĝia sango la altaron ĉirkaŭe. 14 Kaj li alportu el ĝi ofere,
kiel fajroferon al la Eternulo, la sebon, kiu kovras la
internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj, 15
kaj ambaŭ renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas ĉe
la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li ĝin
apartigu. 16 Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; ĝi estas
manĝaĵo, fajrofero, agrabla odoraĵo; la tuta sebo estu por la
Eternulo. 17 Ĝi estu eterna leĝo por viaj generacioj en ĉiuj viaj
loĝlokoj; sebon kaj sangon neniam manĝu.

Sekva Ĉapitro →