↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Levidoj

Ĉapitro 2

1 Se iu alportos farunoferon al la Eternulo, lia ofero estu el
delikata faruno, kaj li verŝu sur ĝin oleon kaj metu sur ĝin
olibanon. 2 Kaj li alportu ĝin al la filoj de Aaron, la pastroj;
kaj la pastro prenu el ĝi plenmanon el la faruno kun la oleo kaj
kun la olibano, kaj li ekbruligu tiun parton promemoran sur la
altaro; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo. 3 Kaj
la restaĵo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj;
plejsanktaĵo ĝi estas el la fajroferoj de la Eternulo.

4 Se vi alportos farunoferon el io, kio estas bakita en forno, ĝi
estu macokukoj el plej bona faruno, miksitaj kun oleo, kaj
macoflanoj, ŝmiritaj per oleo. 5 Kaj se via ofero estos
farunofero farita sur pato, ĝi estu el delikata faruno, miksita
kun oleo, ne fermentinta. 6 Dispecigu ĝin kaj verŝu sur ĝin
oleon; ĝi estas farunofero. 7 Kaj se via ofero estos farunofero
el kaserolo, ĝi estu farita el delikata faruno kun oleo. 8 Kaj
alportu la farunoferon, kiu estas farita el ĝi, al la Eternulo,
kaj prezentu ĝin al la pastro, kaj li alportu ĝin al la altaro. 9
Kaj la pastro prenos el la farunofero la parton promemoran kaj
bruligos ĝin sur la altaro; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo
al la Eternulo. 10 Kaj la restaĵo el la farunofero estu por Aaron
kaj por liaj filoj; ĝi estas plejsanktaĵo el la fajroferoj de la
Eternulo. 11 Nenia farunofero, kiun vi alportos al la Eternulo,
estu farita el fermentintaĵo; ĉar nenion fermentintan kaj nenian
mielon vi devas bruligi kiel fajroferon al la Eternulo. 12 Kiel
oferon de unuaaĵoj vi povas alporti tion al la Eternulo, sed sur
la altaron ili ne venu kiel agrabla odoraĵo. 13 Kaj ĉiun vian
farunoferon salu per salo, kaj ne estigu vian farunoferon sen
salo de interligo de via Dio; kun ĉiu via ofero alportu salon.

14 Se vi alportos al la Eternulo farunoferon el la unuaj
terproduktaĵoj, tiam spikojn, rostitajn sur fajro, grajnaĵon el
freŝaj grajnoj alportu kiel farunoferon el viaj unuaj
terproduktaĵoj. 15 Kaj verŝu sur ĝin oleon kaj metu sur ĝin
olibanon; ĝi estas farunofero. 16 Kaj la pastro bruligos la
promemoran parton el ĝia grajnaĵo kaj el ĝia oleo kun ĝia tuta
olibano, kiel fajroferon al la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →