↑ Enhavo

Levidoj

TRIA LIBRO DE MOSEO

Ĉapitro 1

1 La Eternulo vokis Moseon, kaj ekparolis al li el la tabernaklo
de kunveno, dirante: 2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:
Se iu el vi volas alporti oferon al la Eternulo, el la brutoj, el
la bovoj, kaj el la ŝafoj alportu vian oferon.

3 Se lia ofero estas brulofero el bovoj, li oferu virseksulon
sendifektan; al la pordo de la tabernaklo de kunveno li alkonduku
ĝin, por favorigi al si la Eternulon. 4 Kaj li metu sian manon
sur la kapon de la brulofero, kaj li akiros favoron kaj
pekpardonon. 5 Kaj li buĉu la bovidon antaŭ la Eternulo; kaj la
filoj de Aaron, la pastroj, alportu la sangon kaj aspergu per la
sango ĉirkaŭe la altaron, kiu estas ĉe la pordo de la tabernaklo
de kunveno. 6 Kaj oni senfeligu la bruloferon kaj dishaku ĝin en
pecojn. 7 Kaj la filoj de la pastro Aaron metu fajron sur la
altaron kaj metu lignon sur la fajron. 8 Kaj la filoj de Aaron,
la pastroj, metu la pecojn, la kapon, kaj la grason, sur la
lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro. 9 Kaj la internaĵon
kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro forbruligu ĉion
sur la altaro kiel bruloferon; ĝi estas fajrofero, agrabla
odoraĵo al la Eternulo.

10 Kaj se lia ofero estas el la malgrandaj brutoj, el la ŝafoj aŭ
el la kaproj, brulofero, li alportu ĝin virseksan, sendifektan.
11 Kaj li buĉu ĝin sur la norda flanko de la altaro antaŭ la
Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per ĝia
sango la altaron ĉirkaŭe. 12 Kaj oni dishaku ĝin en pecojn,
apartiginte la kapon kaj la grason, kaj la pastro metu ilin sur
la lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro. 13 Kaj la
internaĵon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro ĉion
alportu kaj forbruligu sur la altaro kiel bruloferon; ĝi estas
fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.

14 Kaj se el la birdoj estas lia brulofero al la Eternulo, li
alportu sian oferon el turtoj aŭ el kolombidoj. 15 Kaj la pastro
alportu ĝin al la altaro kaj fortordu ĝian kapon kaj forbruligu
ĝin sur la altaro kaj elfluigu ĝian sangon super la muro de la
altaro. 16 Kaj ĝian kropon kun ĝiaj plumoj li forigu kaj ĵetu ĝin
apud la altaron sur la orientan flankon en la cindrejon. 17 Kaj
li disfendu ĝiajn flugilojn, sed ne derompu; kaj la pastro
forbruligu ĝin sur la altaro, sur la ligno, kiu estas sur la
fajro; ĝi estas brulofero, fajrofero, agrabla odoraĵo al la
Eternulo.

Sekva Ĉapitro →