↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 39

1 Kaj el la blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo ili faris la oficajn
vestojn por la servado en la sanktejo; kaj ili faris la sanktajn
vestojn por Aaron, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

2 Kaj ili faris la efodon el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa
teksaĵo, kaj el tordita bisino. 3 Kaj ili batetendis foliojn da
oro kaj tranĉis ilin en formo de fadenoj, por enteksi internen de
la blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo kaj de la bisino per artista
laboro. 4 Surŝultraĵojn kunigantajn ili faris al ĝi; sur siaj du
finoj ĝi estis ligita. 5 Kaj la ĉirkaŭliganta zono sur ĝi estis
kontinuaĵo de ĝi, la sama laboraĵo, el oro, el blua, purpura, kaj
ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino; kiel la Eternulo ordonis al
Moseo.

6 Kaj ili faris la oniksajn ŝtonojn, ĉirkaŭe enkadrigitajn per
oro, gravuritajn per sigelila gravurado laŭ la nomoj de la filoj
de Izrael. 7 Kaj li metis ilin sur la surŝultraĵojn de la efodo,
kiel ŝtonojn de memoro pri la filoj de Izrael; kiel la Eternulo
ordonis al Moseo.

8 Kaj ili faris faris la surbrustaĵon per artista laboro, simile
al la laboro de la efodo, el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa
teksaĵo, kaj el tordita bisino. 9 Ĝi estis kvarangula; ili faris
la surbrustaĵon duobla; manstreĉo estis ĝia longo, kaj manstreĉo
ĝia larĝo; ĝi estis duobla. 10 Kaj ili enmetis en ĝin kvar vicojn
da ŝtonoj. La unua vico estis: rubeno, topazo, kaj smeraldo; 11
kaj la dua vico: hiacinto, safiro, kaj jaspiso; 12 kaj la tria
vico: ligurio, agato, kaj ametisto; 13 kaj la kvara vico:
krizolito, onikso, kaj berilo. Ĉiuj vicoj estis en oraj kadretoj.
14 Kaj la ŝtonoj estis laŭ la nomoj de la filoj de Izrael; dek
du, laŭ iliaj nomoj, gravuritaj sigelile, ĉiu kun sia nomo, por
la dek du triboj. 15 Kaj ili faris al la surbrustaĵo plektitajn
ĉenetojn, kuniĝantajn per siaj finoj, el pura oro. 16 Kaj ili
faris du orajn kadretojn kaj du orajn ringojn, kaj alfortikigis
la du ringojn al la du finoj de la surbrustaĵo. 17 Kaj ili metis
la du orajn plektitajn ĉenetojn en la du ringojn ĉe la finoj de
la surbrustaĵo. 18 Kaj la du finojn de la du plektitaj ĉenetoj
ili alfortikigis al la du kadretoj, kaj alfortikigis ilin al la
surŝultraĵoj de la efodo sur la antaŭa flanko. 19 Kaj ili faris
du orajn ringojn, kaj alfortikigis ilin al la du aliaj finoj de
la surbrustaĵo, sur ĝia rando interna, direktita al la efodo. 20
Kaj ili faris du orajn ringojn, kaj alfortikigis ilin al la du
surŝultraĵoj de la efodo malsupre, sur la antaŭa flanko, ĉe ĝia
kuniĝo, super la zono de la efodo. 21 Kaj ili alligis la
surbrustaĵon per ĝiaj ringoj al la ringoj de la efodo per laĉo el
blua ŝtofo, por ke ĝi estu super la zono de la efodo kaj por ke
la surbrustaĵo ne forŝoviĝu de sur la efodo; kiel la Eternulo
ordonis al Moseo.

22 Kaj li faris la tunikon por la efodo, teksitan, tutan el blua
teksaĵo. 23 Kaj la aperturo de la tuniko estis en la mezo, kiel
aperturo de ŝildo; borderon havis la aperturo ĉirkaŭe, por ke ĝi
ne disŝiriĝu. 24 Kaj ili faris sur la malsupra rando de la tuniko
granatojn el blua, purpura, kaj ruĝa ŝtofo, tordita. 25 Kaj ili
faris tintilojn el pura oro, kaj metis la tintilojn mezen de la
granatoj sur la malsupra rando de la tuniko, ĉirkaŭe inter la
granatoj; 26 tintilon kaj granaton, tintilon kaj granaton sur la
malsupra rando de la tuniko, ĉirkaŭe, por la servado; kiel la
Eternulo ordonis al Moseo.

27 Kaj ili faris la ĥitonon el bisino, teksitan, por Aaron kaj
liaj filoj, 28 kaj la cidaron el bisino, kaj la ornamajn mitrojn
el bisino, kaj la linajn pantalonojn el tordita bisino, 29 kaj la
zonon el tordita bisino kaj el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo,
broditan; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

30 Kaj ili faris la tabuleton, la sanktan kronon, el pura oro,
kaj ili skribis sur ĝi skribon gravuritan: SANKTA AL LA ETERNULO.
31 Kaj ili alfortikigis al ĝi laĉon el blua ŝtofo, por
alfortikigi al la cidaro supre; kiel la Eternulo ordonis al
Moseo.

32 Tiel finiĝis la tuta laboro por la konstruaĵo de la tabernaklo
de kunveno. Kaj la Izraelidoj faris konforme al ĉio, kion la
Eternulo ordonis al Moseo; tiel ili faris.

33 Kaj ili alportis la konstruaĵon al Moseo, la tabernaklon kaj
ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn: hokojn, tabulojn, riglilojn, kolonojn,
kaj bazojn; 34 kaj la kovron el ruĝaj virŝafaj feloj kaj la
kovron el antilopaj feloj kaj la kurtenon; 35 la keston de atesto
kaj ĝiajn stangojn kaj la fermoplaton; 36 la tablon, ĉiujn ĝiajn
apartenaĵojn, kaj la panon de propono; 37 la puran kandelabron,
ĝiajn lucernojn, la lucernojn vice starantajn, ĉiujn ĝiajn
apartenaĵojn, kaj la oleon por lumigado; 38 kaj la oran altaron
kaj la sanktan oleon kaj la bonodoran incenson kaj la kovrotukon
por la pordo de la tabernaklo; 39 la kupran altaron kaj la kupran
kradon por ĝi, ĝiajn stangojn kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, la
lavujon kaj ĝian piedestalon; 40 la kurtenojn de la korto, ĝiajn
kolonojn kaj bazojn, la kovrotukon por la pordego de la korto,
ĝiajn ŝnurojn kaj najlojn, kaj ĉion, kio apartenas al la servado
en la konstruaĵo de la tabernaklo de kunveno; 41 la oficajn
vestojn por la servado en la sanktejo, la sanktajn vestojn por la
pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn por liaj filoj. 42 Konforme
al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel la Izraelidoj
faris la tutan laboron. 43 Kaj Moseo vidis la tutan laboron, li
vidis, ke ili faris ĝin tute tiel, kiel la Eternulo ordonis; kaj
Moseo benis ilin.

Sekva Ĉapitro →