↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 38

1 Kaj li faris la altaron por la bruloferoj el akacia ligno; kvin
ulnoj estis ĝis longo, kaj kvin ulnoj ĝia larĝo; kvarangula ĝi
estis; kaj tri ulnoj estis ĝia alto. 2 Kaj li faris ĝiajn kornojn
sur ĝiaj kvar anguloj; el ĝi elstaris ĝiaj kornoj; kaj li tegis
ĝin per kupro. 3 Kaj li faris ĉiujn vazojn de la altaro; la
potojn, la ŝovelilojn, la kalikojn, la forkojn, la karbujojn;
ĉiujn ĝiajn vazojn li faris el kupro. 4 Kaj li faris por la
altaro kradon en formo de kupra reto, sub ĝia kornico, malsupre,
ĝis la mezo. 5 Kaj li fandis kvar ringojn en la kvar anguloj de
la kupra krado, ke ili estu ingoj por la stangoj. 6 Kaj li faris
la stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per kupro. 7 Kaj li
metis la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la altaro, por
ke oni povu porti ĝin per ili; li faris ĝin interne malplena, el
tabuloj.

8 Kaj li faris la lavujon el kupro kaj ĝian piedestalon el kupro,
el la speguloj de la virinoj, kiuj kolektiĝis amase antaŭ la
pordo de la tabernaklo de kunveno.

9 Kaj li faris la korton: sur la flanko suda estis la kurtenoj de
la korto el tordita bisino, cent ulnoj, 10 kaj al ili dudek
kolonoj kun dudek kupraj bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj
ligaĵoj estis el arĝento. 11 Kaj sur la norda flanko ankaŭ cent
ulnoj, kaj al ili dudek kolonoj kaj dudek kupraj bazoj; la hokoj
de la kolonoj kaj iliaj ligaĵoj estis el arĝento. 12 Kaj sur la
okcidenta flanko estis kurtenoj de kvindek ulnoj, kaj al ili dek
kolonoj kun dek bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligaĵoj
estis el arĝento. 13 Kaj sur la orienta flanko kvindek ulnoj. 14
Kurtenoj de dek kvin ulnoj sur unu latero, kaj al tio tri kolonoj
kun tri bazoj. 15 Kaj sur la dua latero, sur ambaŭ flankoj de la
pordego de la korto estis kurtenoj po dek kvin ulnoj, kaj al ili
po tri kolonoj kun tri bazoj. 16 Ĉiuj kurtenoj de la korto
ĉirkaŭe estis el tordita bisino. 17 Kaj la bazoj de la kolonoj
estis el kupro, la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligaĵoj el
arĝento, kaj iliaj kapoj estis tegitaj per arĝento, kaj ĉiuj
kolonoj de la korto estis kunigitaj per arĝentaj ligaĵoj. 18 Kaj
la kovrotuko de la pordego de la korto estis brodita laboraĵo el
blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino; kaj dudek
ulnoj estis ĝia longo, kaj kvin ulnoj ĝia larĝo, laŭ la mezuro de
la kurtenoj de la korto. 19 Kaj al ĝi apartenis kvar kolonoj kun
kvar kupraj bazoj; iliaj hokoj estis el arĝento, iliaj kapoj
estis tegitaj per arĝento, kaj iliaj ligaĵoj estis el arĝento. 20
Kaj ĉiuj najloj en la tabernaklo kaj en la korto ĉirkaŭe estis el
kupro.

21 Jen estas la kalkulo pri la tabernaklo, la tabernaklo de
atesto, kiu estis kalkulita laŭ la ordono de Moseo, por la servo
de la Levidoj, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro
Aaron. 22 Kaj Becalel, filo de Uri, filo de Ĥur, el la tribo de
Jehuda, faris ĉion, kion ordonis la Eternulo al Moseo; 23 kaj kun
li Oholiab, filo de Aĥisamaĥ, el la tribo de Dan, artista
skulptisto, teksisto, kaj brodisto sur blua, purpura, kaj ruĝa
teksaĵo, kaj sur bisino.

 
24 La tuta oro, kiu estis uzita por ĉiuj laboroj de la sanktejo,
la oro, kiu estis alportita kiel oferdonoj, prezentis la kvanton
de dudek naŭ kikaroj kaj sepcent tridek sikloj laŭ la mezuro de
la sankta siklo. 25 Kaj la arĝento, akirita per la kalkulado de
la komunumo, prezentis la kvanton de cent kikaroj kaj mil sepcent
sepdek kvin sikloj laŭ la sankta siklo: 26 po unu bek'o, tio
estas po duono de siklo laŭ la sankta siklo, por ĉiu kapo, de
ĉiuj, kiuj trapasis la kalkulon, kiuj havis la aĝon de dudek
jaroj kaj pli, de sescent tri mil kvincent kvindek homoj. 27 Cent
kikaroj da arĝento estis uzitaj por elfandi la bazojn de la
sanktejo kaj la bazojn de la kurteno; cent bazoj el cent kikaroj,
po unu kikaro por bazo. 28 Kaj el mil sepcent sepdek kvin sikloj
estis faritaj hokoj por la kolonoj kaj estis tegitaj iliaj kapoj
kaj estis faritaj ligaĵoj inter ili. 29 Kaj da oferdonita kupro
estis sepdek kikaroj kaj du mil kvarcent sikloj. 30 Kaj li faris
el ĝi la bazojn por la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj la
kupran altaron kaj la kupran kradon por ĝi kaj ĉiujn apartenaĵojn
de la altaro, 31 kaj la bazojn de la korto ĉirkaŭe kaj la bazojn
de la pordego de la korto kaj ĉiujn najlojn de la tabernaklo kaj
ĉiujn najlojn de la korto ĉirkaŭe.

Sekva Ĉapitro →